Title : Konstruestro Solness
Author : Henrik Ibsen
Translator : Odd Tangerud
Release date : November 18, 2006 [eBook #19858]
Language : Esperanto
Credits : Produced by Andrew Sly
(Byggmester Solness)
(1892)
Tradukita de Odd Tangerud
1997
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-62-6
ROLOJ:
(La litero ø prononciĝas kiel franca eu aŭ germana oe )
(La agado havas lokon en la domo de konstruestro Solness .)
(Simple ekipita laborĉambro ĉe konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antaŭĉambro. Dekstre estas la pordo al la internaj ĉambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaŭe maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraŭe al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seĝoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancseĝo kaj apogseĝo en la antaŭo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)
(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruaĵoj kaj kalkuloj. Ĉe la pupitro en la laborĉambro staras Kaja Fosli skribante en la ĉeflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flaviĝintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Ŝi havas verdan ŝirmilon super la okuloj. — Ĉiuj tri laboras iom da tempo en silento.)
KNUT BROVIK
(subite, kvazaŭ en timo, rektigas sin ĉe la desegnotablo, suspiras
peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo)
Ne, nun mi baldaŭ ne
plu eltenos!
KAJA
(iras al li)
Ĉu estas pli malbone ĉi-vespere, onklo?
BROVIK
Ho, ŝajnas al mi, ke plimalboniĝas tagon post tago.
RAGNAR
(ekstaris kaj proksimiĝas)
Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete
dormi —
BROVIK
(senpacience)
Enlitiĝi, ĉu? Ĉu vi deziras, ke mi tute
sufokiĝu!
KAJA
Sed faru almenaŭ etan promenadon.
RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.
BROVIK
(impete)
Mi ne foriros antaŭ ol li venas! Ĉi-vespere mi alparolos
lin rekte —
(subpreme kolera)
al li — la ĉefo.
KAJA
(en timo)
Ho ne, onklo, — nepre atendu pri tio!
RAGNAR
Jes, atendu do, patro!
BROVIK
(spiras pene)
Hah, — hah —! Mi, mi vere ne havas tempon atendi
multe pli longe.
KAJA
(aŭskultante)
Tŝ! Jen mi aŭdas lin malsupre sur la ŝtuparo!
(Ĉiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)
(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antaŭĉambra pordo. Li estas iom aĝa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larĝaj refaldaĵoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltĉapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.)
KONSTRUESTRO SOLNESS
(ĉe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre)
Ĉu ili
eliris?
KAJA
(mallaŭte, skuante la kapon)
Ne.
(Ŝi deprenas la okulŝirmilon.)
(Solness iras antaŭen sur la planko, ĵetas sian ĉapelon sur seĝon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimiĝas al la pupitro. Kaja senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.)
SOLNESS
(laŭte)
Kion vi tie enskribas, fraŭlino Fosli?
KAJA
(ekskuiĝas)
Ho, estas nur io, kio —
SOLNESS
Vidigu, fraŭlino.
(klinas sin super ŝin, pretendante rigardi en la
ĉeflibron, kaj flustras)
Kaja?
KAJA
(skribante; mallaŭte)
Jes?
SOLNESS
Kial vi ĉiam deprenas tiun ŝirmilon, kiam mi venas?
KAJA
(kiel antaŭe)
Ĉar mi aspektas malbele kun ĝi.
SOLNESS
(ridetas)
Kaj
tion
do ne
volas
, Kaja?
KAJA
(ekrigardas al li)
Por nenio en la mondo. Ne en
viaj
okuloj.
SOLNESS
(karesas milde ŝian hararon)
Kompatinda, kara, eta Kaja —
KAJA
(klinas la kapon)
Tŝ, — ili povas aŭdi vin!
( Solness paŝadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.)
SOLNESS
Ĉu iu venis por konsulti min?
RAGNAR
(ekstaras)
Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon
ekstere sur Løvstrand.
SOLNESS
(grumblante)
Nu
ili
?
Ili
devas atendi. Mi ankoraŭ ne sufiĉe
pripensis la planon.
RAGNAR
(pli proksime, iom hezitante)
Urĝas por ili ekhavi la
desegnaĵojn.
SOLNESS
(kiel antaŭe)
Jes, je Dio, — tion volas ja ĉiuj!
BROVIK
(ekrigardas)
Ĉar ili forte sopiras transloĝiĝi en propran domon,
ili diris.
SOLNESS
Nu ja; jes ja.
Tion
ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn.
Kontentaj pri tia aŭ tia loĝejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo.
Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru
tion
al ili, kiam ili
revenos.
BROVIK
(puŝas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin
surprizite)
Al iu alia? Ĉu vi volus fordoni tiun laboron?
SOLNESS
(senpacience)
Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu —. Prefere tio
ol konstrui sencele en la aero.
(ekkrie)
Ĉar mi ja apenaŭ konas
tiujn homojn!
BROVIK
La homoj estas sufiĉe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la
familion. Tre solidaj homoj.
SOLNESS
Ho, solidaj, — solidaj! Ne temas ja pri
tio
. Je Dio, — ĉu eĉ ne
vi
komprenas min?
(impete)
Mi ne volas implikiĝi en io kun tiuj
fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!
BROVIK
(ekstaras)
Ĉu
tio
estas via sincera opinio?
SOLNESS
(moroze)
Jes, estas. — Definitive.
(Li paŝadas antaŭen tra la ĉambro.)
( Brovik interŝanĝas ekrigardon kun Ragnar , kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antaŭan ĉambron.)
BROVIK
Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?
SOLNESS
Bone.
BROVIK
(al
Kaja
)
Eniru
tien
dume, vi.
KAJA
(timeme)
Ho, sed onklo —
BROVIK
Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.
( Kaja iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al Solness , kaj fermas la pordon.)
BROVIK
(iom mallaŭte)
Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas
pri mi.
SOLNESS
Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.
BROVIK
Pri mi estas baldaŭ finite. La fortoj malkreskas — de tago al tago.
SOLNESS
Sidu iomete.
BROVIK
Dankon, — se mi rajtas?
SOLNESS
(tiras la apogseĝon pli konvena)
Jen. Bonvolu. — Nu?
BROVIK
(kun peno eksidas)
Jes, estas tio pri Ragnar. Estas
tio
, kio estas
la plej premiga. Kio fariĝos el li?
SOLNESS
Via filo, li kompreneble restos ĉi tie ĉe mi tiom longe, kiom li
deziras.
BROVIK
Estas ja ĝuste
tio
, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas — nun
ne plu.
SOLNESS
Nu, li havas ja bonajn kondiĉojn, mi opinius. Sed se li postulus
pli, mi ne estus malinklina al —
BROVIK
Ne, ne! Tute ne temas pri
tio
.
(senpacience)
Sed li devas iam havi
okazon labori memstare, ankaŭ li!
SOLNESS
(ne lin rigardante)
Ĉu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn
necesajn por tio?
BROVIK
Ne,
jen
la teruraĵo — ke mi komencis dubi pri la knabo. Ĉar vi
ja neniam diris eĉ — eĉ unu solan kuraĝigan vorton pri li. Sed
tamen ŝajnas al mi, ke nenio alia eblas.
Devas
esti talentoj
en li.
SOLNESS
Nu, sed li ja nenion lernis — tiel funde. Escepte desegni.
BROVIK
(rigardas lin kun kaŝa malamo kaj diras raŭke:)
Ankaŭ
vi
ne
multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis ĉe mi. Sed vi tamen
ekkomencis, vi.
(spiras peze)
Kaj progresis. Kaj superis min kaj —
kaj multajn aliajn.
SOLNESS
Jes, vidu, — fariĝis tiel por
mi
.
BROVIK
Vi pravas. Ĉio fariĝis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi
min iri tombejen — sen vidi por kio Ragnar taŭgas. Kaj mi ankaŭ
dezirus vidi ilin geedziĝintaj — antaŭ ol mi forpasos.
SOLNESS
(akre)
Ĉu estas ŝi, kiu tion volas?
BROVIK
Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion ĉiun tagon.
(pete)
Vi
devas
, — vi
devas
helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi
devas
vidi ion, kion la knabo faris. Ĉu vi aŭdas?
SOLNESS
(kolere)
Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la
luno!
BROVIK
Ĝuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.
SOLNESS
(maltrankvila, ekmire)
Ĉu
li
?
BROVIK
Se vi donus vian konsenton.
SOLNESS
Kia laboro estas
tiu
?
BROVIK
(iom hezite)
Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Løvstrand.
SOLNESS
Tiun! Sed ĝin mi ja mem konstruos!
BROVIK
Ho,
vi
ja ne vere emas.
SOLNESS
(ekkoleras)
Ne emas! Mi! Kiu kuraĝas diri tion?
BROVIK
Vi ja mem ĵus diris.
SOLNESS
Ho, ne atentu kion mi tiel —
diras
. — Ĉu ili petis al Ragnar
konstrui la vilaon?
BROVIK
Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, — nur pro amuziĝo —
faris desegnaĵojn kaj kalkulon kaj la kromon —
SOLNESS
Kaj pri la desegnaĵoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loĝos tie?
BROVIK
Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili —
SOLNESS
Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?
BROVIK
Ege plaĉis al ili, kion li prezentis. Ŝajnis al ili ke estas io
tute nova. Jen kion ili diris.
SOLNESS
Hoho!
Nova
! Ne tia eksmoda senvaloraĵo, kian
mi
kutimas
konstrui!
BROVIK
Ŝajnis al ili, ke estas io
alia
.
SOLNESS
(en subpremata kolero)
Do estis pro Ragnar, ke ili venis — dum mi
estis for!
BROVIK
Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, ĉu vi estus volema retiri
vin —
SOLNESS
(ekkoleras)
Retiri min! Mi!
BROVIK
Se vi trovus, ke la desegnaĵoj de Ragnar —
SOLNESS
Mi! Retiri min por via filo!
BROVIK
Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.
SOLNESS
Ho, tio ja estas la sama.
(ridas kolere)
Nu, ĉu tiel! Halvard
Solness, — li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas
pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!
BROVIK
Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola —
SOLNESS
Ho, ne estas tiel
ege
sufiĉa loko ĉi tie. Nu, pri
tio
estu kiel
estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam
libervole. Neniam je mia vivo mi
tion
faros!
BROVIK
(ekstaras pene)
Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ĝojo? Sen
fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Ĉu tion
mi faru?
SOLNESS
(duone turnas sin flanken kaj murmuras)
Hm, — ne plu demandu.
BROVIK
Jes, respondu pri
tio
. Ĉu mi eliru el la vivo tute mizera?
SOLNESS
(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallaŭta, sed firma
voĉo)
Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laŭ eblecoj scias kaj
povas.
BROVIK
Do, tiel estu.
(li paŝas trans la plankon)
SOLNESS
(postiras, duone malespera)
Mi ja ne
povas
alie, komprenu! Mi ja
estas
kia mi
estas
! Kaj
rekrei
min mem mi ja ne povas!
BROVIK
Ne, ne, — vi eble ne povas.
(ŝancelas kaj haltas apud la
sofotablo)
Permesu al mi glason da akvo?
SOLNESS
Bonvolu.
(verŝas kaj etendas al li la glason)
BROVIK
Dankon.
(trinkas kaj demetas la glason)
( Solness iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)
SOLNESS
Ragnar, — vi devas akompani vian patron hejmen.
( Ragnar ekstaras rapide. Li kaj Kaja venas en la laborejon.)
RAGNAR
Kio estas, patro?
BROVIK
Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.
RAGNAR
Jes bone. Vestu vin ankaŭ vi, Kaja.
SOLNESS
Fraŭlino Fosli devas resti. Nur momenton.
Mi
havas leteron
skribendan.
BROVIK
(rigardas al
Solness
)
Bonan nokton. Dormu bone — se vi povos.
SOLNESS
Bonan nokton.
( Brovik kaj Ragnar eliras tra la antaŭĉambra pordo. Kaja iras al la pupitro. Solness staras kun klinita kapo dekstre apud la apogseĝo.)
KAJA
(necerta)
Ĉu estas letero —?
SOLNESS
(mallonge)
Ne, kompreneble ne.
(rigardas ŝin severe)
Kaja!
KAJA
(timeme, mallaŭte)
Jes?
SOLNESS
(montras ordone per la fingro al la planko)
Venu ĉi tien! Tuj!
KAJA
(hezite)
Jes.
SOLNESS
(kiel antaŭe)
Pli proksimen!
KAJA
(obeas)
Kion vi volas?
SOLNESS
(rigardas ŝin momenton)
Ĉu estas
vi
, kiun mi devas danki por
tio ĉi?
KAJA
Ne, ne, tion ne kredu!
SOLNESS
Sed edziniĝi, — tion vi ja nun volas.
KAJA
(mallaŭte)
Ragnar kaj mi estas gefianĉoj kvar — kvin jarojn, kaj
tial —
SOLNESS
Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Ĉu tiel estas?
KAJA
Ragnar kaj onklo diras, ke mi
devas
. Kaj tial mi ja devas cedi.
SOLNESS
(pli indulge)
Kaja, ĉu vi ne tamen iomete amas Ragnar?
KAJA
Mi foje multe amis Ragnar. — Antaŭ ol mi venis al vi.
SOLNESS
Sed nun ne plu? Tute ne?
KAJA
(pasie, plektas la manojn antaŭ li)
Ho, vi ja scias, ke nun mi nur
amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos
aliulon!
SOLNESS
Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola
kun ĉio!
KAJA
Sed ĉu mi ne povus resti ĉe vi, eĉ se Ragnar —?
SOLNESS
(rifuzante)
Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj
komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.
KAJA
(tordas la manojn)
Ho, ŝajnas al mi, ke mi ne
povas
disiĝi de
vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!
SOLNESS
Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edziniĝu al li
se vi volas —
(ŝanĝas tonon)
persvadu lin resti en sia bona ofico
ĉe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaŭ
vin
, kara Kaja.
KAJA
Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranĝiĝi!
SOLNESS
(kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉe la kapo kaj flustras)
Ĉar mi ne
povas
esti sen vi, komprenu. Devas havi vin ĉe mi ĉiun tagon.
KAJA
(nervoze ravita)
Ho Dio! Ho Dio!
SOLNESS
(kisas ŝian hararon)
Kaja, — Kaja!
KAJA
(genuas antaŭ li)
Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble
bona!
SOLNESS
(impete)
Ekstaru! Ekstaru do, je diab—! Ŝajnas al mi, ke iu venas!
(helpas ŝin ekstari. Ŝi ŝancelas al la pupitro.)
( Sinjorino Solness aperas ĉe la pordo dekstre. Ŝi aspektas magre kaj kun ĉagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta voĉo.)
SINJORINO SOLNESS
(ĉe la pordo)
Halvard!
SOLNESS
(turnas sin)
Ho, ĉu vi, kara —?
SINJORINO SOLNESS
(kun rigardo al
Kaja
)
Mi venas al ĝeno, mi komprenas.
SOLNESS
Tute ne. Fraŭlino Fosli nur skribos ankoraŭ letereton.
SINJORINO SOLNESS
Jes, tion mi vidas.
SOLNESS
Kion vi do volas de mi, Aline?
SINJORINO SOLNESS
Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulĉambro. Ĉu
eble ankaŭ vi envenos, Halvard?
SOLNESS
(rigardas ŝin suspekteme)
Hm, — ĉu la doktoro nepre volas paroli
kun mi?
SINJORINO SOLNESS
Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras
saluti vin samtempe.
SOLNESS
(ridas silente)
Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete
atendi.
SINJORINO SOLNESS
Kaj vi do venos al li iom poste?
SOLNESS
Eble poste, — poste, kara. Post iom.
SINJORINO SOLNESS
(kun denova rigardo al
Kaja
)
Nu, ne forgesu do, Halvard.
(retiras sin kaj fermas la pordon post si)
KAJA
(mallaŭte)
Ho Dio, ho Dio, — la sinjorino certe pensas ion malbonan
pri mi!
SOLNESS
Tute ne. Almenaŭ ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi
nun foriru, Kaja.
KAJA
Jes, jes, nun mi
devas
foriri.
SOLNESS
(severe)
Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Ĉu vi aŭdas?
KAJA
Ho, se vere dependus nur de
mi
—
SOLNESS
Mi
volas
havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaŭ!
KAJA
(timeme)
Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianĉecon.
SOLNESS
(ekscite)
Rompi la fianĉecon! Ĉu vi estas freneza! Vi volas rompi —?
KAJA
(malespere)
Jes, prefere tion. Ĉar mi
devas
, — mi
devas
resti
ĉe vi! Ne
povas
foriri de vi! Estas tiel — tiel tute neeble!
SOLNESS
(ekflamiĝas)
Sed, je diablo, — kaj Ragnar! Estas ja ĝuste Ragnar
kiun mi —
KAJA
(rigardas lin per timigitaj okuloj)
Ĉu estas precipe pro Ragnar, ke
— ke vi —?
SOLNESS
(regas sin)
Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas.
(milde kaj
mallaŭte)
Kompreneble estas
vi
, kiun mi deziras havi. Unue vi,
Kaja. Sed ĝuste tial vi devas persvadi ankaŭ Ragnar, ke li restu en
la okupo. Nu, nu, — iru nun hejmen.
KAJA
Jes, jes, bonan nokton do.
SOLNESS
Bonan nokton.
(kiam ŝi estas elironta)
Aŭskultu! Ĉu la
desegnaĵoj de Ragnar estas tie ene?
KAJA
Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.
SOLNESS
Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi
ilin.
KAJA
(ĝoja)
Ho jes, faru tion!
SOLNESS
Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!
( Kaja rapidas en la desegnejon, serĉas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas ĝin.)
KAJA
Jen ĉiuj desegnaĵoj.
SOLNESS
Metu ilin tien sur la tablon.
KAJA
(demetas la ujon)
Bonan nokton, do.
(pete)
Kaj pensu bone kaj
ĝentile pri mi.
SOLNESS
Ho, tion mi ja ĉiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja.
(ekrigardas
dekstren)
Do foriru!
( Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal venas tra la pordo dekstre. Li estas iom aĝa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizaĝo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)
SINJORINO SOLNESS
(ankoraŭ ĉe la pordo)
Halvard, mi ne povas plu reteni la
doktoron.
SOLNESS
Nu, do venu ĉi tien.
SINJORINO SOLNESS
(al
Kaja
, kiu estingas la pupitran lampon)
Vi jam finis la leteron,
fraŭlino?
KAJA
(konfuzita)
La leteron —?
SOLNESS
Jes, estis mallonga.
SINJORINO SOLNESS
Certe estis tre mallonga.
SOLNESS
Vi povas foriri, fraŭlino Fosli. Kaj revenu ĝustatempe morgaŭ.
KAJA
Mi faros. — Bonan nokton, sinjorino.
(Ŝi eliras tra la
antaŭĉambra pordo)
SINJORINO SOLNESS
Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraŭlinon.
SOLNESS
Jes, efektive. Ŝi estas uzebla por io el ĉio, ŝi.
SINJORINO SOLNESS
Laŭŝajne ŝi estas.
DOKTORO HERDAL
Ankaŭ lerta en librotenado, ĉu?
SOLNESS
Nu, — ioman sperton ŝi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj ŝi estas
ĝentila kaj bonvolas fari kion ajn.
SINJORINO SOLNESS
Jes
tio
devas ja esti granda agrableco —
SOLNESS
Tiel
estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.
SINJORINO SOLNESS
(milde riproĉe)
Ĉu
tion
vi povas diri, Halvard?
SOLNESS
Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.
SINJORINO SOLNESS
Neniu kaŭzo. — Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon ĉe
ni?
DOKTORO HERDAL
Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.
SINJORINO SOLNESS
Tre afable.
(Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)
SOLNESS
Ĉu urĝas, doktoro?
DOKTORO HERDAL
Ne, tute ne.
SOLNESS
Ĉu ni iomete interparolu?
DOKTORO HERDAL
Jes, bonvole.
SOLNESS
Ni eksidu.
(Li montras por la doktoro lokon en la balancseĝo kaj mem eksidas en la apogseĝon)
SOLNESS
(rigardas lin esplore)
Diru al mi, — ĉu vi ion rimarkis pri
Aline?
DOKTORO HERDAL
Nun, kiam ŝi estis ĉi tie, vi aludas?
SOLNESS
Jes. Rilate al
mi
. Ĉu vi ion rimarkis?
DOKTORO HERDAL
(ridetas)
Jes, je diablo, — ne estis eviteble rimarki, ke via
edzino, — hm —
SOLNESS
Nu?
DOKTORO HERDAL
— ke via edzino ne aparte ŝatas tiun fraŭlinon Fosli.
SOLNESS
Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.
DOKTORO HERDAL
Kaj tio ja ne estas stranga.
SOLNESS
Kio?
DOKTORO HERDAL
Ke ŝi ne precipe ŝatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian
virinon ĉe vi.
SOLNESS
Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaŭ Aline. Sed tiu afero, — ĝi ne
povas esti alia.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne povas dungi oficiston?
SOLNESS
La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, — per tio mi ne povas
kontentiĝi.
DOKTORO HERDAL
Sed ĉar via edzino —? Tiel malforta, kia ŝi estas —. Ĉar ŝi ne
eltenas vidi tion ĉi?
SOLNESS
Jes, je Dio, devas esti kiel estas — mi dirus. Mi
devas
reteni
Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ĝuste ŝin.
DOKTORO HERDAL
Neniun alian?
SOLNESS
(mallonge)
Ne, neniun alian.
DOKTORO HERDAL
(tiras la seĝon pli proksimen)
Aŭskultu nun, kara sinjoro Solness.
Permesu al mi fari demandon en plena konfido.
SOLNESS
Jes, bonvolu.
DOKTORO HERDAL
La virinoj, vidu, — en certaj aferoj ili havas damnite bonan
spurflaron —
SOLNESS
Ili ja havas. Certe. Sed —?
DOKTORO HERDAL
Nu. Do, aŭskultu. Ĉar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja
Fosli —?
SOLNESS
Jes, kio do?
DOKTORO HERDAL
— ĉu ŝi ne havas ian — ian etan kaŭzon por tiu senvola
maltoleremo?
SOLNESS
(rigardas lin kaj ekstaras)
Hoho!
DOKTORO HERDAL
Ne ofendiĝu. Sed ĉu ŝi ne
havas
?
SOLNESS
(mallonge kaj decide)
Ne.
DOKTORO HERDAL
Tute neniun kaŭzon do?
SOLNESS
Neniun alian kaŭzon ol sian propran suspektemon.
DOKTORO HERDAL
Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.
SOLNESS
Jes, mi konis.
DOKTORO HERDAL
Kaj ankaŭ trovas kelkajn el ili allogaj.
SOLNESS
Ho jes, ankaŭ tio.
DOKTORO HERDAL
Sed en tio ĉi pri fraŭlino Fosli —? Do ne estas iu tiaĵo en tiu
ĉi rilato?
SOLNESS
Ne. Nenio — de
mia
flanko.
DOKTORO HERDAL
Sed de ŝia?
SOLNESS
Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.
DOKTORO HERDAL
Ni eliris de la spurflaro de via edzino.
SOLNESS
Ni ja faris. Kaj pri tio —
(malaltigas la voĉon)
La spurflaro de
Aline, kiel vi diras, — ĝi en certa maniero eltenis la provon, ĝi.
DOKTORO HERDAL
Nu, — jen
jen
!
SOLNESS
(eksidas)
Doktoro Herdal, — mi nun rakontos al vi pri stranga
okazaĵo. Se vi do volas aŭskulti.
DOKTORO HERDAL
Mi volonte aŭskultas strangajn rakontojn.
SOLNESS
Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en
mian servon, — kiam ege malprogresis por la maljunulo.
DOKTORO HERDAL
Pri tio mi estas ja informita, jes.
SOLNESS
Ĉar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn,
ambaŭ siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianĉiĝi. Sekve,
kompreneble, li volis edziĝi, — kaj komenci konstrui mem. Ĉar tiel
ja pensas ili ĉiuj, la junuloj.
DOKTORO HERDAL
(ridas)
Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas
kuniĝi.
SOLNESS
Nu. Sed pri tio
mi
ja ne povis esti kontenta. Ĉar mi ja mem
bezonis Ragnar. Kaj ankaŭ la maljunulon. Li estas ja tre lerta por
kalkuli porteblecon kaj volumon — kaj ĉiajn tiajn diablaĵojn,
li.
DOKTORO HERDAL
Nu ja, ankaŭ tio ja apartenas al la metio.
SOLNESS
Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio
malhelpis
tion
.
DOKTORO HERDAL
Sed li ja tamen restis ĉe vi.
SOLNESS
Jes, aŭdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon
kun misio. Ŝi neniam antaŭe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili
ĉarmiĝis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi
ŝin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaŭ li.
DOKTORO HERDAL
Estis ja komprenebla penso.
SOLNESS
Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris ŝin rigardante
— kaj ege deziris havi ŝin ĉi tie. Mi iomete afable parolis kun
ŝi, — tiel pri sensignifaĵoj. Kaj poste ŝi foriris.
DOKTORO HERDAL
Nu?
SOLNESS
Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis
irintaj hejmen, ŝi revenis al mi kaj kondutis kvazaŭ mi estus
farinta interkonsenton kun ŝi.
DOKTORO HERDAL
Interkonsenton? Pri kio?
SOLNESS
Ĝuste pri
tio
, kion kaŝe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne
menciis eĉ per unu sola vorto.
DOKTORO HERDAL
Tre strange.
SOLNESS
Jes, ĉu ne? Kaj nun ŝi volis scii kion ŝi devus fari ĉi tie. Ĉu
ŝi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vi ne opinias, ke ŝi tion faris por povi esti kune kun sia
amanto?
SOLNESS
Ankaŭ
mi
havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De
li
ŝi kvazaŭ tute forglitis, — kiam ŝi estis establita ĉe
mi.
DOKTORO HERDAL
Forglitis al vi do?
SOLNESS
Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke ŝi sentas mian rigardon al si de
malantaŭe. Ŝi tremas, eĉ se mi nur proksimiĝas al ŝi. Kion vi
pensas pri
tio
?
DOKTORO HERDAL
Hm, — estas ja klarigeble.
SOLNESS
Nu, sed jen tio alia? Ke ŝi kredis ke mi estis dirinta al ŝi tion,
kion mi nur volis kaj deziris — tiel silente. Interne. Por mi mem.
Kion vi diras pri tio? Ĉu vi povas klarigi al mi tiaĵon, doktoro
Herdal?
DOKTORO HERDAL
Ne, pri tiaĵoj mi ne okupas min.
SOLNESS
Tion mi antaŭsentus. Tial ĝis nun mi ne volis paroli pri tio. —
Sed estas diable embarase laŭlonge, komprenu. Jen mi devas ĉiun
tagon ŝajnigi kvazaŭ mi —. Kaj estas ja bedaŭrinde por ŝi, la
kompatindulino.
(impete)
Sed mi ne
povas
ion alian! Ĉar se
ŝi
forkuros de mi, — ankaŭ Ragnar foriros.
DOKTORO HERDAL
Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio ĉi?
SOLNESS
Ne.
DOKTORO HERDAL
Sed, je Dio, kial vi ne faras?
SOLNESS
(fiksrigardas lin kaj diras mallaŭte)
Ĉar ŝajnas al mi ke estas
kvazaŭ — kvazaŭ ia bonfara memturmentado por mi en
tio,
ke
Aline rajtas esti maljusta al mi.
DOKTORO HERDAL
(agitas la kapon)
El tio ĉi mi komprenas eĉ ne dian vorteron.
SOLNESS
Jen vidu, — estas ja kvazaŭ iu partopago por senlima, senmezura
ŝuldo —
DOKTORO HERDAL
Al via edzino?
SOLNESS
Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom
pli libere momenton, komprenu.
DOKTORO HERDAL
Je Dio, ĉu mi vorton komprenas —
SOLNESS
(interrompas; denove ekstaras)
Jes, jes, jes, — do ni ne plu parolu
pri tio.
(Li paŝadas sur la planko, revenas kaj haltas ĉe la tablo.)
SOLNESS
(rigardas la doktoron kun ŝercema rideto)
Certe ŝajnas al vi, ke
vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?
DOKTORO HERDAL
(iom ĉagrenita)
Igis vin rakonti? Ankaŭ el tio mi nenion
komprenas, sinjoro Solness.
SOLNESS
Ho, diru nur tute malkaŝe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!
DOKTORO HERDAL
Kion
vi rimarkis?
SOLNESS
(mallaŭte, malrapide)
Ke vi afablas ĉi tie tenante okulon sur
min.
DOKTORO HERDAL
Ĉu
mi
! Diable, kial mi
tion
farus?
SOLNESS
Ĉar vi kredas, ke mi —
(ekscite)
Nu, je diablo, — vi kredas la
samon pri mi kiel Aline!
DOKTORO HERDAL
Kaj kion do
ŝi
kredas pri vi?
SOLNESS
(denove sinrega)
Ŝi komencas kredi, ke mi estas tiel — tiel —
malsana.
DOKTORO HERDAL
Malsana!
Vi
! Pri tio ŝi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do
estus al vi, kara?
SOLNESS
(klinas sin sur la seĝdorson kaj flustras)
Aline kredadas, ke mi
estas freneza.
Jen
kion ŝi kredas.
DOKTORO HERDAL
(ekstaras)
Sed kara bona sinjoro Solness —!
SOLNESS
Jes, je mia eterna savo —! Tiel estas. Kaj
tion
ŝi ankaŭ
kredigis al
vi
! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, — mi klare
rimarkas tion el via sinteno. Ĉar tiel facile ne estas ruzi kontraŭ
mi, vi sciu.
DOKTORO HERDAL
(rigardas lin en surprizo)
Neniam, sinjoro Solness — neniam tian
penson mi ekhavis.
SOLNESS
(kun malkredema rideto)
Ĉu? Vere ne, ĉu?
DOKTORO HERDAL
Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus
ĵuri.
SOLNESS
Nu, pri tio vi prefere rezignus. Ĉar iamaniere, vidu, ŝi — ŝi
eble havus kaŭzon por kredi ion tian.
DOKTORO HERDAL
Ne, nun mi vere devas diri —!
SOLNESS
(interrompante, elsvingas la manon)
Bone, bone, kara doktoro, — ni
tion ĉi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke ĉiu tenas sin
al
la sia
.
(ŝanĝas al silenta gajeco)
Sed aŭskultu nun,
doktoro — hm —
DOKTORO HERDAL
Jes?
SOLNESS
Ĉar vi tamen ne kredas, ke mi estas — tiel — malsana — aŭ
freneza — kaj tiel plu —
DOKTORO HERDAL
Kion do, vi aludas?
SOLNESS
Tial vi certe imagas, ke mi estas treege feliĉa viro?
DOKTORO HERDAL
Ĉu
tio
do estus nura imago?
SOLNESS
(ridas)
Ne, ne, — komprenu min! Je Dio! Imagu, — esti konstruestro
Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!
DOKTORO HERDAL
Jes, mi devas konfesi, ke al
mi
ŝajnas kvazaŭ la feliĉo sekvis
vin en vere nekredebla grado.
SOLNESS
(subpremas sombran rideton)
Ĝi faris. Mi ne povas plendi pri
tio
.
DOKTORO HERDAL
Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj
tio
estis ja granda bonŝanco.
SOLNESS
(serioze)
Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru
tion
.
DOKTORO HERDAL
Jes, por
ŝi
tio certe estis peza aflikto.
SOLNESS
Ĝis hodiaŭ ŝi ne liberiĝis el ĝi. Eĉ ne post tiuj dek du — dek
tri jaroj.
DOKTORO HERDAL
Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por ŝi.
SOLNESS
Io kun la alia.
DOKTORO HERDAL
Sed vi, — vi mem, — vi progresis pro tio. Komencis kiel malriĉa
knabo el la kamparo, — kaj staras nun kiel la unua en via branĉo.
Ho jes, sinjoro Solness,
vi
ja vere estis bonŝanca.
SOLNESS
(ekrigardas lin eviteme)
Jes, sed estas ja ĝuste
tio
, kion mi tiel
forte timas.
DOKTORO HERDAL
Timas? Ĉar la sukceso sekvas vin?
SOLNESS
Frue kaj malfrue mi timas, — timas. Ĉar iam la ŝanĝiĝo ja venos,
komprenu.
DOKTORO HERDAL
Babilaĵo! De kie venus la ŝanĝiĝo?
SOLNESS
(firme kaj certe)
Venos de la junularo.
DOKTORO HERDAL
Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, — Vi
staras ja nun tiel solide ĉi tie, kiel neniam antaŭe.
SOLNESS
La ŝanĝiĝo venos. Mi antaŭsentas. Kaj mi vidas ĝin proksimiĝi.
Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj ĉiuj la aliaj sturmas
post li kaj minacas kaj krias: spacon — spacon — spacon! Jes,
atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon —
DOKTORO HERDAL
(ridetas)
Nu, bona Dio, kio sekve?
SOLNESS
Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
(Iu frapas la maldekstran pordon.)
SOLNESS
(skuiĝas)
Kio
estas
? Ĉu vi aŭdis??
DOKTORO HERDAL
Iu frapis.
SOLNESS
(laŭte)
Envenu!
( Hilde Wangel envenas tra la antaŭĉambra pordo. Ŝi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristĉapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)
HILDE WANGEL
(iras kun brilantaj, ĝojaj okuloj al
Solness
)
Bonan vesperon!
SOLNESS
(rigardas ŝin necerte)
Bonan vesperon —
HILDE
(ridas)
Aspekte vi ne rekonas min!
SOLNESS
Ne, vere mi devas diri, ke — tiel en la momento —
DOKTORO HERDAL
(proksimiĝas)
Sed
mi
rekonas vin, fraŭlino —
HILDE
(kontente)
Ho, ĉu estas vi, kiu —!
DOKTORO HERDAL
Jes, certe estas mi.
(al
Solness
)
Ni renkontiĝis ĉi-somere supre
en montodometo.
(al
Hilde
)
Kio do okazis pri la aliaj virinoj?
HILDE
Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
DOKTORO HERDAL
Certe ne plaĉis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.
HILDE
Ne, certe ili tion ne ŝatis.
DOKTORO HERDAL
(minacas per la fingro)
Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis
kun ni.
HILDE
Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante ŝtrumpojn kune kun tiuj
virinoj.
DOKTORO HERDAL
(ridas)
Mi tute samopinias kun vi!
SOLNESS
Ĉu vi venis al la urbo nun-vespere?
HILDE
Jes, mi ĵus venis.
DOKTORO HERDAL
Tute sola, fraŭlino Wangel?
HILDE
Jes!
SOLNESS
Wangel? Ĉu vi nomiĝas Wangel?
HILDE
(rigardas lin gaje, surprize)
Kompreneble mi ja
tiel
nomiĝas.
SOLNESS
Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
HILDE
(kiel antaŭe)
Jes, kies filino mi alie estus?
SOLNESS
Nu, ni do renkontiĝis
tie
. La someron, kiam mi konstruis turon sur
la malnova preĝejo.
HILDE
(pli serioze)
Jes, kompreneble tiam estis.
SOLNESS
Nu, estas longe de tiam.
HILDE
(rigardas lin firme)
Estas
nun precize tiuj dek jaroj de tiam.
SOLNESS
Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.
HILDE
(pase rimarkante)
Tamen dek du — dek tri jarojn.
DOKTORO HERDAL
Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas ĉi tiun urbon, fraŭlino
Wangel?
HILDE
Jes, vere estas.
SOLNESS
Kaj vi eble neniun konas ĉi tie?
HILDE
Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.
SOLNESS
Nu, ankaŭ
ŝin
vi konas?
HILDE
Nur
iomete
. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio —
SOLNESS
Nu
tie
.
HILDE
Ŝi diris, ke mi venu viziti ŝin, se mi venus ĉi tien en la urbon.
(ridetas)
Cetere inviti ne estus necese.
SOLNESS
Kaj ŝi neniam
tion
priparolis —
( Hilde metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas ĝin kaj la plejdon sur la sofon. Doktoro Herdal volas helpi ŝin. Solness staras ŝin rigardante.)
HILDE
(iras al li)
Nu, do mi petas permeson resti ĉi tie ĉi tiun
nokton.
SOLNESS
Tio certe bone eblas.
HILDE
Ĉar mi ne havas aliajn vestaĵojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas.
Jes, kaj kompleton de subvestaĵoj en la dorsosako. Sed
tiu
bezonas
lavadon. Ĉar ĝi estas tre malpura.
SOLNESS
Ho jes,
tio
eblas. Mi nur informu mian edzinon —
DOKTORO HERDAL
Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo.
SOLNESS
Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.
DOKTORO HERDAL
(ŝerce, kun ekrigardo al
Hilde
)
Jes, pri tio vi povas ĵuri!
(ridas)
Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!
SOLNESS
Kiel?
DOKTORO HERDAL
La junuloj
tamen
venis frapante vian pordon.
SOLNESS
(vivigita)
Jes, sed tamen alimaniere.
DOKTORO HERDAL
Jes. Sendube!
(Li eliras tra la antaŭĉambra pordo. Solness malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan ĉambron.)
SOLNESS
Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraŭlino Wangel, kiun vi konas.
SINJORINO SOLNESS
(aperas ĉe la pordo)
Kiu
estas,
vi diras?
(ekvidas
Hilde
)
Ho,
ĉu estas
vi
?
(alproksimiĝas kaj etendas manon)
Vi do tamen venis
al la urbo.
SOLNESS
Fraŭlino Wangel ĵus alvenis. Kaj ŝi petas resti ĉi tie la
nokton.
SINJORINO SOLNESS
Ĉe ni? Jes kompreneble.
SOLNESS
Por ordigi siajn vestaĵojn, vidu.
SINJORINO SOLNESS
Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do
postvenos?
HILDE
Mi ne
havas
valizon.
SINJORINO SOLNESS
Nu, tio ordiĝos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentiĝi ĉi tie
ĉe mia edzo. Kaj mi prizorgos ĉambron agrablan por vi.
SOLNESS
Ĉu ni ne povas preni unu el la infanĉambretoj? Ĉar ili ja staras
tute pretaj.
SINJORINO SOLNESS
Ho jes.
Tie
ni havas pli ol sufiĉe da loko.
(al
Hilde
)
Eksidu
nun kaj iomete ripozu.
(Ŝi eliras dekstren)
( Hilde , kun la manoj sur la dorso, paŝadas en la ĉambro kaj ekrigardas ion aŭ alian. Solness staras antaŭ la tablo, ankaŭ li kun la manoj surdorse, kaj ŝin sekvante per la okuloj.)
HILDE
(haltas kaj rigardas lin)
Ĉu vi havas plurajn infanĉambretojn?
SOLNESS
Estas tri infanĉambretoj en la domo.
HILDE
Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, ĉu?
SOLNESS
Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun
vi
ja povas esti infano
ĉi tie.
HILDE
Ĉi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel ŝtono.
SOLNESS
Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.
HILDE
Ho ne! Sed tamen —. Ĉar estas terure bonege kuŝi tiel
sonĝante.
SOLNESS
Vi ofte sonĝas nokte, ĉu?
HILDE
Ho jes! Preskaŭ ĉiam.
SOLNESS
Pri kio vi
pleje
sonĝas?
HILDE
Tion mi ne diras ĉi-vespere. Alian fojon — eble.
(Ŝi denove paŝadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.)
SOLNESS
(iras pli proksimen)
Ĉu vi ion serĉas?
HILDE
Ne, mi nur staras rigardante tion ĉi.
(turnas sin)
Eble mi ne
rajtas?
SOLNESS
Jes, bonvolu.
HILDE
Ĉu estas
vi
, kiu skribas en tiun grandan protokolon?
SOLNESS
Ne, tion faras la librotenistino.
HILDE
Virino?
SOLNESS
(ridetas)
Jes, kompreneble.
HILDE
Tia, kian vi tenas ĉe vi tie ĉi?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ĉu ŝi estas edziniĝinta?
SOLNESS
Ŝi estas fraŭlino.
HILDE
Nu tiel.
SOLNESS
Sed ŝi eble baldaŭ edziniĝos.
HILDE
Estas bone por
ŝi
, tio.
SOLNESS
Sed ne precipe bone por
mi
. Ĉar tiam mi havos neniun por helpi min.
HILDE
Ĉu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same taŭga?
SOLNESS
Eble
vi
volus resti ĉi tie kaj — kaj skribi en la protokolon?
HILDE
(rigardas lin de supre malsupren)
Nu,
tion
vi kredus! Ne dankon, —
tio ne okazu.
(Ŝi denove paŝadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancseĝon. Ankaŭ Solness iras al la tablo.)
HILDE
(kvazaŭ daŭrigante)
— ĉar ĉi tie certe estas aliaj eblecoj por
okupiĝi ol tiaĵoj.
(rigardas lin ridete)
Ĉu ne ankaŭ
vi
tion opinias?
SOLNESS
Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin
per bezonaĵoj.
HILDE
(ŝerce)
Ne,
tion
mi ne intencas!
SOLNESS
Ĉu?
HILDE
Jes, ĉar mi jam plene elspezis mian monon.
SOLNESS
(ridas)
Do, nek valizo kaj nek mono!
HILDE
Nenio el ambaŭ. Sed ĉit, — ne gravas nun.
SOLNESS
Jen, pro
tio
mi ŝatas vin!
HILDE
Nur pro
tio
?
SOLNESS
Pro diversaj kialoj.
(eksidas sur la apogseĝon)
Ĉu via patro
ankoraŭ vivas?
HILDE
Jes, patro vivas.
SOLNESS
Kaj nun vi eble intencas studi ĉi tie?
HILDE
Ne, pri tio mi ne ekpensis.
SOLNESS
Sed vi do restos ĉi tie dum ioma tempo, mi pensas?
HILDE
Laŭ la okazaĵoj.
(Ŝi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Ŝi deprenas sian ĉapelon, kaj metas ĝin antaŭ sin sur la tablon.)
HILDE
Konstruestro Solness?
SOLNESS
Jes?
HILDE
Vi estas tre forgesema, ĉu?
SOLNESS
Forgesema? Ne, ne laŭ
mia
scio.
HILDE
Sed ĉu vi nepre ne volas paroli kun mi pri
tio
tie norde?
SOLNESS
(ekmiras)
Norde en Lysanger?
(indiferente)
Nu, pri tio ne estas multe
direnda, mi pensas.
HILDE
(rigardas lin riproĉe)
Kial vi nun sidas tie dirante tiaĵon!
SOLNESS
Nu, do
vi
parolu al
mi
pri tio.
HILDE
Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenaĵo en la
urbo.
SOLNESS
Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.
HILDE
(ridetas)
Ĉu ne? Estas afable de
vi
, tio!
SOLNESS
Afable?
HILDE
Estis muziko en la preĝeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da
homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni ĉiuj portis
flagojn.
SOLNESS
Ho jes, la flagojn, — tiujn mi ja efektive memoras!
HILDE
Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej
alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon
vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.
SOLNESS
(mallonge, interrompante)
Tiel mi tiam faris. Ĉar estis malnova
kutimo.
HILDE
Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu
se li falus! Li, — la konstruestro mem!
SOLNESS
(kvazaŭ deturnante)
Jes, jes, jes, povus okazi. Ĉar unu el tiuj
blanke vestitaj diablidoj, — ŝi
kondutis
tiel freneze kaj kriis
supren al mi —
HILDE
(brile ĝoje)
“Hura por konstruestro Solness”! Jes!
SOLNESS
— kaj svingadis tiel per la flago, ke mi — ke mi preskaŭ
kapturniĝis rigardante.
HILDE
(pli mallaŭte, serioze)
Tiu diablido, — tiu estis
mi
.
SOLNESS
(fiksas rigide la okulojn sur ŝin)
Pri tio mi nun certas. Devas esti
vi
.
HILDE
(denove vigla)
Ĉar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi,
ke troviĝas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian
senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre ĉe la
plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptiĝis de
vertiĝo!
Tio
estis ja la pli — pli — vertiĝanta imago.
SOLNESS
Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertiĝis —?
HILDE
(repuŝante)
Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Ĉar alie vi ne estus
povinta stari tie supre kantanta.
SOLNESS
(rigardas ŝin mire)
Kantanta? Ĉu
mi
kantis?
HILDE
Jes, vi efektive faris.
SOLNESS
(agitas la kapon)
Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.
HILDE
Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.
SOLNESS
(penseme)
Estas iom stranga, — tio ĉi.
HILDE
(silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaŭte)
Sed
jen
, —
poste, —
tiam
sekvis la
ĝusta.
SOLNESS
La ĝusta?
HILDE
(brile vigle)
Jes, pri
tio
mi ja ne bezonas memorigi vin?
SOLNESS
Ho jes, memorigu min iomete ankaŭ pri
tio
.
HILDE
Ĉu vi ne povas memori, ke oni aranĝis grandan bankedon por vi en la
klubo?
SOLNESS
Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Ĉar la sekvan matenon
mi forvojaĝis.
HILDE
Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la
vespermanĝo.
SOLNESS
Tute ĝuste, fraŭlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras ĉi
tiujn bagatelaĵojn.
HILDE
Bagatelaĵojn! Ho,
vi
parolas! Ĉu eble estis bagatelaĵo ankaŭ
tio, ke mi estis
sola
en la ĉambro, kiam vi venis?
SOLNESS
Vi do vere
estis
?
HILDE
(ne lin respondante)
Tiam vi ne nomis min diablido.
SOLNESS
Ne, tion mi eble ne faris.
HILDE
Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas
kvazaŭ eta princino.
SOLNESS
Vi certe tiel aspektis, fraŭlino Wangel. Kaj krome — kiom mi sentis
min libera kaj vigla tiun tagon —
HILDE
Kaj vi diris, ke kiam mi fariĝos granda, mi estos
via
princino.
SOLNESS
(ridas iomete)
Jen, jen, — ĉu ankaŭ
tion
mi diris?
HILDE
Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi
diris ke vi revenos post dek jaroj, — kiel trolo, — por forrabi
min. Al Hispanio aŭ ien. Kaj
tie
vi aĉetus reĝlandon por mi, vi
promesis.
SOLNESS
(kiel antaŭe)
Jes, post bona tagmanĝo oni ne precize nombras la
monerojn. Sed ĉu mi vere
diris
ĉion tion?
HILDE
(ridas silente)
Jes. Kaj vi ankaŭ diris la nomon de tiu
reĝlando.
SOLNESS
Nu?
HILDE
Ĝi nomiĝus Oranĝosinio, vi diris.
SOLNESS
Nu, estas ja apetitodona nomo.
HILDE
Ne, al mi ĝi tute ne plaĉis. Ĉar aspekte vi mokis min.
SOLNESS
Sed
tio
certe ne estis mia intenco.
HILDE
Ne, tion oni ja ne kredus. Laŭ tio, kion vi faris poste —
SOLNESS
Kion mi do poste faris?
HILDE
Jes, mankis nur ke vi ankaŭ
tion
forgesis! Ĉar tiaĵon oni devas
ja memori, mi opinias.
SOLNESS
Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble —. Nu?
HILDE
(fiksrigardas lin)
Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro
Solness.
SOLNESS
(gapante ekstaras de la seĝo)
Ĉu faris
mi
!
HILDE
Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaŭ manoj kaj klinis min
malantaŭen kaj kisis min. Multajn fojojn.
SOLNESS
Ho, sed kara, bona fraŭlino Wangel —!
HILDE
(ekstaras)
Vi do ne volas tion nei?
SOLNESS
Jes, tion mi vere neas!
HILDE
(rigardas lin malestime)
Nu tiel.
(Ŝi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie ŝi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga paŭzo.)
SOLNESS
(iras singardeme al ŝi malantaŭe)
Fraŭlino Wangel —?
HILDE
(silentas kaj ne movas sin)
SOLNESS
Ne staru tie kiel ŝtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi
sonĝis.
(metas la manon sur ŝian brakon)
Aŭskultu nun —
HILDE
(faras senpaciencan movon per la brako)
SOLNESS
(kvazaŭ penso eklumas en li)
Aŭ —! Atendu! — Kaŝas sin io pli
profunda sube, vidu!
HILDE
(ne movas sin)
SOLNESS
(mallaŭte sed intense)
Mi eble estis
pensinta
tion ĉi. Mi eble
volis
tion.
Deziris
tion.
Emis
fari tion. Kaj —. Ĉu ne povus
esti tiel?
HILDE
(daŭre silentas)
SOLNESS
(senpacience)
Nu ja, jes, je diablo, — do mi
faris
!
HILDE
(iomete turnas la kapon, sen lin rigardi)
Vi do nun konfesas?
SOLNESS
Jes, ĉion kion vi volas.
HILDE
Ke vi ĉirkaŭbrakis min?
SOLNESS
Jes jes!
HILDE
Kaj klinis min malantaŭen?
SOLNESS
Tre profunde malantaŭen.
HILDE
Kaj kisis min?
SOLNESS
Jes, mi faris.
HILDE
Multajn fojojn?
SOLNESS
Tiom da fojoj kiom vi volas.
HILDE
(rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ĝojan esprimon)
Nu
vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!
SOLNESS
(ekridetas)
Jes, imagu nur, — ke mi povis forgesi tion.
HILDE
(denove iomete malgajhumora, iras for de li)
Ho, vi certe kisis tiom
multajn dum via vivo, mi kredas.
SOLNESS
Ne,
tion
vi do ne kredu pri mi.
( Hilde eksidas en la apogseĝon. Solness staras sin apogante al la balancseĝo.)
SOLNESS
(rigardas ŝin esplore)
Fraŭlino Wangel?
HILDE
Jes?
SOLNESS
Kiel do
estis
? Kio do okazis poste, — tio inter ni du?
HILDE
Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Ĉar venis ja la aliaj gastoj,
kaj — iŝ!
SOLNESS
Jes ĝuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaŭ
tion
forgesi.
HILDE
Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiaĵon oni ne
forgesas, mi scias.
SOLNESS
Ne. Aspektus ja tiel.
HILDE
(denove vigla, rigardas lin)
Aŭ eble vi ankaŭ forgesis kiun tagon
tio okazis?
SOLNESS
Kiun tagon —?
HILDE
Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru
tuj!
SOLNESS
Hm, — la ĝustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis
antaŭ dek jaroj. Tiel dum la aŭtuno.
HILDE
(kelkfoje kapjesas malrapide)
Estis antaŭ dek jaroj. La 19an de
Septembro.
SOLNESS
Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ
tion
vi memoras, vi!
(haltas)
Sed aŭdu —! Jes, — hodiaŭ estas ankaŭ la 19a de
Septembro.
HILDE
Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi
promesis al mi.
SOLNESS
Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?
HILDE
Mi opinias, ke
tio
ne estas io timiga.
SOLNESS
Nu, moketis vin do.
HILDE
Ĉu estis nur
tio
, kion vi volis? Moki min?
SOLNESS
Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ĝuste memoras. Sed
io tia certe estis. Ĉar vi estis ja nur infano tiam.
HILDE
Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian
vi
opinias.
SOLNESS
(rigardas ŝin esplore)
Ĉu vi vere tute serioze pensis, ke mi
revenus?
HILDE
(kaŝas duone ŝercan rideton)
Jes vere!
Tion
mi atendis de vi.
SOLNESS
Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?
HILDE
Ĝuste kiel trolo, jes.
SOLNESS
Kaj fari vin princino?
HILDE
Tion vi ja promesis.
SOLNESS
Kaj ankaŭ donaci al vi reĝlandon?
HILDE
(rigardas al la plafono)
Kial ne? Ĉar ne devus ja nepre esti ia tia
ordinara, reala reĝlando.
SOLNESS
Sed iu alia, same bona?
HILDE
Jes, almenaŭ same bona.
(rigardas lin iomete)
Se vi kapablis
konstrui la plej altajn preĝejturojn en la mondo, vi ja certe ankaŭ
povus trovi eblecon por iu reĝlando, — mi pensis.
SOLNESS
(skuas la kapon)
Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraŭlino
Wangel.
HILDE
Ĉu ne? Ŝajnas al mi tre simple.
SOLNESS
Ne, mi tute ne komprenas ĉu vi vere imagas, kion vi diras. Aŭ ĉu
vi nur sidas tie ŝercante —
HILDE
(ridetas)
Eble mokas? Ankaŭ mi?
SOLNESS
Jes ĝuste. Mokas. Nin ambaŭ.
(ekrigardas ŝin)
Ĉu vi longe scias,
ke mi estas edziĝinta?
HILDE
Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri
tio
?
SOLNESS
(pase)
Ne, ne, mi nur ekpensis tiel.
(rigardas ŝin serioze kaj
diras mallaŭte)
Kial vi venis?
HILDE
Ĉar mi volas havi mian reĝlandon. Forpasis la interkonsentita
tempo.
SOLNESS
(ridas senvole)
Vi estas ŝercemulino!
HILDE
(gaje)
Prezentu mian reĝlandon, konstruestro!
(frapas per la fingro)
La reĝlandon sur la tablon!
SOLNESS
(ŝovas la balancseĝon pli proksimen kaj eksidas)
Serioze dirite, —
kial vi venis? Kion vi intencas fari ĉi tie?
HILDE
Ho, unue mi volas ĉirkaŭiri kaj rigardi ĉion, kion vi
konstruis.
SOLNESS
Do vi havas sufiĉe por ĉirkaŭkuri.
HILDE
Jes, vi ja konstruis ege multe.
SOLNESS
Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.
HILDE
Ankaŭ multajn preĝejturojn? Tiajn ege altajn?
SOLNESS
Ne. Nun mi ne plu konstruas preĝejturojn. Kaj ankaŭ ne
preĝejojn.
HILDE
Kion vi do
nun
konstruas?
SOLNESS
Hejmojn por homoj.
HILDE
(penseme)
Ĉu vi ne povus fari ion, — ion similan al preĝejturoj
ankaŭ sur tiuj hejmoj?
SOLNESS
(miras)
Kion vi aludas per
tio
?
HILDE
Mi aludas ion, — ion montranta — kvazaŭ libere supren. Kun la
ventomontrilo vertiĝe tute alte.
SOLNESS
(pripensas)
Strange ke vi
tion
diras. Ĉar estas ja tio, kion mi
pleje ŝatus fari.
HILDE
(senpacience)
Sed kial vi tion ne
faras
?
SOLNESS
(agitas la kapon)
Ne, ĉar la homoj ne volas ĝin
havi
!
HILDE
Imagu, — ke ili ne volas!
SOLNESS
(pli facile)
Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute
proksime.
HILDE
Por vi mem?
SOLNESS
Jes. Ĝi preskaŭ finiĝis. Kaj sur
ĝi
estas turo.
HILDE
Alta turo?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Tre alta?
SOLNESS
Homoj certe diros, ke ĝi estas tro alta. Almenaŭ por hejmo.
HILDE
Tiun turon mi volas tuj rigardi morgaŭ matene.
SOLNESS
(sidas la mentonon apogitan sur la mano ŝin rigardante)
Diru al mi,
fraŭlino Wangel, — kiel vi nomiĝas? Baptonome, mi volas diri.
HILDE
Mi nomiĝas Hilde.
SOLNESS
(kiel antaŭe)
Hilde? Ĉu?
HILDE
Ĉu vi
tion
ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi
malbonkondutis.
SOLNESS
Ĉu ankaŭ
tion
mi faris?
HILDE
Sed tiam vi diris
eta
Hilde. Kaj
tion
mi ne ŝatis.
SOLNESS
Ĉu tion vi ne ŝatis, fraŭlino Hilde?
HILDE
Ne. Ne je
tiu
okazo. — Cetere — “princino Hilde” —
Tio aspektos tre bone, mi opinias.
SOLNESS
Nu jes. Princino Hilde el — el —. Kiel do tiu reĝlando
nomiĝus?
HILDE
Iŝŝ do! Mi ne volas aŭdi pli pri tiu stulta reĝlando. Mi volas
havi iun tute alian, mi!
SOLNESS
(klinas sin malantaŭen en la seĝo, kaj daŭre rigardas ŝin)
Ĉu ne
estas strange —? Ju pli mi pensas pri tio nun, — estas por mi
kvazaŭ mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por — hm —
HILDE
Por kio?
SOLNESS
Por
memori
ion — ion
travivitan,
kion aspekte mi forgesis. Sed
neniam mi kaptis tion, kio ĝi estus.
HILDE
Vi devus fari nodon sur vian poŝtukon, konstruestro.
SOLNESS
Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus.
HILDE
Nu ja, troviĝas ankaŭ
tiaj
troloj en la mondo.
SOLNESS
(ekstaras malrapide)
Bonege ke vi venis al mi nun.
HILDE
(rigardas lin profunde)
Ĉu
estis
bone?
SOLNESS
Ĉar mi sidis ĉi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al ĉio.
(pli malrapide)
Mi diru al vi, — mi komenciĝis fariĝi timema, —
ege timema pro la junuloj.
HILDE
(blovas)
Pa, — la junuloj, ĉu ili estas timigaj!
SOLNESS
Jes, ĝuste ili. Tial mi ŝlosis kaj enfermis min.
(mistere)
Sciu,
ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi!
HILDE
Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj.
SOLNESS
Malfermi?
HILDE
Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere.
SOLNESS
Ne, ne, ne! La junuloj, vidu — ili estas la venĝo. Ili venas fronte
de la nova tempo. Kvazaŭ sub nova standardo.
HILDE
(ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko ĉe la buŝo)
Ĉu vi
povas uzi
min
por io, konstruestro?
SOLNESS
Jes, mi ja povas nun! Ĉar ŝajnas al mi ke ankaŭ
vi
venas —
kvazaŭ sub nova standardo. Junulo kontraŭ junuloj do —!
( Doktoro Herdal envenas tra la antaŭĉambra pordo)
DOKTORO HERDAL
Nu, — ĉu vi daŭre sidas ĉi tie, vi kaj la fraŭlino?
SOLNESS
Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du.
HILDE
Kaj novaĵojn kaj malnovaĵojn.
DOKTORO HERDAL
Ĉu vere?
HILDE
Ho, estis ege amuze. Ĉar konstruestro Solness — li havas tian
bonegan memorkapablon, li. Ĉiujn ajn bagatelojn li tuj memoras.
( Sinjorino Solness venas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO SOLNESS
Nun, fraŭlino Wangel, la ĉambro estas preta por vi.
HILDE
Ho, kiel afabla vi estas al mi!
SOLNESS
(al la
sinjorino
)
La infanĉambro?
SINJORINO SOLNESS
Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, ĉu ne?
SOLNESS
(kapsignas al
Hilde
)
Hilde dormu en la infanĉambro, ŝi.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin)
Hilde?
SOLNESS
Jes, fraŭlino Wangel nomiĝas Hilde. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis
infano.
SINJORINO SOLNESS
Ho, ĉu vi
faris
? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta.
(Ŝi prenas la brakon de doktoro Herdal kaj iras dekstren)
(Dume Hilde kolektas siajn pakaĵojn)
HILDE
(mallaŭte kaj rapide al Solness)
Ĉu estas vero, kion vi diris? Ĉu
vi
povas
uzi
min
por io?
SOLNESS
(prenas ŝiajn aĵojn)
Vi
estas tiu, kiun mi plej kore
sopiris.
HILDE
(rigardas lin per ĝoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn)
Ho
vi granda, ĝuinda mondo —!
SOLNESS
(ekscitite)
Nu —?
HILDE
Tiel mi ja
havas
mian reĝlandon!
SOLNESS
(senvole)
Hilde —!
HILDE
(denove kun la tremanta tiko ĉe la buŝo)
Preskaŭ
, — mi
dirus.
(Ŝi eliras dekstren. Solness sekvas ŝin.)
(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe konstruestro Solness . Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda angulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas frue antaŭtagmeze.)
( Konstruestro Solness sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de Ragnar malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. Sinjorino Solness paŝadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur seĝo apud la spegulo. Solness foje nerimarkite sekvas ŝin per la okuloj. Neniu el ili parolas.)
( Kaja Fosli silente venas tra la pordo maldekstre.)
SOLNESS
(turnas la kapon kaj diras indiferente pase)
Nu, ĉu estas
vi
?
KAJA
Mi volis nur informi, ke mi venis.
SOLNESS
Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?
KAJA
Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li
volus veni por scii —
SOLNESS
Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?
KAJA
Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.
SOLNESS
Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.
KAJA
Jes.
(haltas ĉe la pordo)
Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li
venos?
SOLNESS
Ne, — mi ne scias pri io preciza.
( Kaja eliras maldekstre)
( Solness daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)
SINJORINO SOLNESS
(ĉe la plantoj)
Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.
SOLNESS
(ekrigardas ŝin)
Ankaŭ li? Kiu krom li?
SINJORINO SOLNESS
(ne respondante)
Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun
ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.
SOLNESS
Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?
SINJORINO SOLNESS
Jes, mi ja devus fari.
(Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)
SOLNESS
(laŭte, super la desegnaĵoj)
Ĉu ŝi daŭre dormas?
SINJORINO SOLNESS
(rigardas lin)
Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?
SOLNESS
(indiferente)
Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.
SINJORINO SOLNESS
Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.
SOLNESS
Nu, ŝi
faris
?
SINJORINO SOLNESS
Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn.
(Ŝi iras
antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)
SOLNESS
(post mallonga paŭzo)
Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto,
Aline.
SINJORINO SOLNESS
Jes, efektive.
SOLNESS
Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.
SINJORINO SOLNESS
Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.
SOLNESS
(fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas)
Vi
tion
vidos,
Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli
facile vivi. — Precipe por
vi
.
SINJORINO SOLNESS
(ekrigardas lin)
De nun?
SOLNESS
Jes, kredu min, Aline —
SINJORINO SOLNESS
Ĉu vi aludas, — ĉar
ŝi
venis al ni?
SOLNESS
(regas sin)
Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la
novan domon.
SINJORINO SOLNESS
(prenas la supervestaĵojn)
Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam
fariĝos pli bone?
SOLNESS
Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ
vi
tion
kredas?
SINJORINO SOLNESS
Mi tute nenion kredas pri la nova domo.
SOLNESS
(malbonhumore)
Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas
ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin.
(Li volas helpi ŝin pri la
vestaĵoj.)
SINJORINO SOLNESS
(evitante)
Funde vi faras tro multe por mi.
SOLNESS
(iom ekscitite)
Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne
toleras aŭdi tiaĵon de vi!
SINJORINO SOLNESS
Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.
SOLNESS
Sed mi havas opinion
mian
. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por
vi en la nova domo.
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, — bone por mi —!
SOLNESS
(vigle)
Jes! Jes! Fidu nur
tion
! Ĉar
tie
, vidu, —
tie
estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —
SINJORINO SOLNESS
Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis —
ĉio.
SOLNESS
(mallaŭte)
Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi,
tiu.
SINJORINO SOLNESS
(ekplendas)
Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, —
por
mi
vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!
SOLNESS
(paŝadas sur la planko)
Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio
ĉi.
SINJORINO SOLNESS
Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la
temon —
SOLNESS
(abrupte haltas kaj rigardas ŝin)
Ĉu
mi?
Kial mi
tion
farus?
Evitas?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj
ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.
SOLNESS
(kun surprizitaj okuloj)
Vin
! Ĉu estas
vi
, — vi mem, pri kiu vi
parolas, Aline!
SINJORINO SOLNESS
Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?
SOLNESS
(nevole al si mem)
Ankaŭ
tio
!
SINJORINO SOLNESS
Ĉar pri la malnova domo, — pri
ĝi
devis esti kiel estis. Granda
Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —
SOLNESS
Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.
SINJORINO SOLNESS
Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas
tio
! Tio, tio,
tio!
SOLNESS
(impete)
Pri
ĝi
ne pensu, Aline!
SINJORINO SOLNESS
Jes, ĝuste pri
tio
mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri
ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi
neniam permesiĝas pardoni min mem —!
SOLNESS
(ekkrie)
Vin mem —
SINJORINO SOLNESS
Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj.
Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli
miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi.
(tordas la manojn)
Ho, se mi estus povinta, Halvard!
SOLNESS
(mallaŭte, skuita, proksimiĝas)
Aline, — promesu al mi, ke vi
neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —
SOLNESS
(premas la manojn kaj paŝadas sur la planko)
Ho, estas malesperige!
Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!
SINJORINO SOLNESS
Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.
SOLNESS
Ho ne! Vere, vere.
(peze)
Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en
tio
,
ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.
SINJORINO SOLNESS
Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome.
Jene
kiel
ĉi
tie
.
SOLNESS
(impete)
Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!
SINJORINO SOLNESS
Ne, al tio vi devas mem respondi.
SOLNESS
(ekrigardas ŝin suspekteme)
Kion vi aludas per
tio
, Aline?
SINJORINO SOLNESS
Kion mi aludas?
SOLNESS
Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun
subpenson.
SINJORINO SOLNESS
Ne, pri tio mi povas certigi vin —
SOLNESS
(proksimiĝas)
Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi
ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!
SINJORINO SOLNESS
Sed kio do? Kio?
SOLNESS
(starigas sin antaŭ ŝin)
Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman,
kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?
SINJORINO SOLNESS
Mi
, vi diras! Ĉu
mi
faras!
SOLNESS
(ridas)
Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan
edzon en la domo por kiu peni —
SINJORINO SOLNESS
(timigite)
Malsana
? Ĉu vi estas
malsana
, Halvard, —
SOLNESS
(ekkrias)
Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al
vi plaĉas.
SINJORINO SOLNESS
(palpas por la seĝdorso kaj eksidas)
Halvard, — je Dio en la
ĉielo —!
SOLNESS
Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri
mi.
(Li iras tien kaj reen sur la planko. Sinjorino Solness timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)
SOLNESS
(trankvile)
Funde mankas al mi nenio.
SINJORINO SOLNESS
Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?
SOLNESS
Estas
tio
, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura
ŝuldoŝarĝo —
SINJORINO SOLNESS
Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!
SOLNESS
(mallaŭte, en emocio)
Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi,
— al vi, Aline.
SINJORINO SOLNESS
(ekstaras malrapide)
Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere
tuj.
SOLNESS
Sed ne
estas
iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ
ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo
kuŝanta sur mi.
SINJORINO SOLNESS
Kulpo al
mi
?
SOLNESS
Pleje al vi.
SINJORINO SOLNESS
Do vi — tamen estas malsana, Halvard.
SOLNESS
(peze)
Do eble estas. Aŭ io tia.
(rigardas al la
pordo dekstre, kiu malfermiĝas)
Nu! Nun lumiĝas.
( Hilde Wangel envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La juprando estas mallevita.)
HILDE
Bonan matenon, konstruestro!
SOLNESS
(kapsignas)
Vi dormis bone?
HILDE
Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min —
kvazaŭ princino!
SOLNESS
(ridetas iomete)
Efektive ĝuinde.
HILDE
Efektive.
SOLNESS
Kaj eble ankaŭ sonĝis?
HILDE
Jes, jes. Sed
tio
estis terura.
SOLNESS
Ĉu?
HILDE
Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu
vi neniam sonĝas ion tian?
SOLNESS
Nu jes, — foje —
HILDE
Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.
SOLNESS
Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.
HILDE
Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?
SOLNESS
Jes, tiel alte kiel eblas.
HILDE
Ankaŭ
mi
faras.
SINJORINO SOLNESS
(prenas la sunŝirmilon)
Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard.
(al
Hilde
)
Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.
HILDE
(volas ĵeti sin al ŝia kolo)
Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino
Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —
SINJORINO SOLNESS
(deturnante, liberigas sin)
Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio.
Kaj tial mi volonte faras.
HILDE
(ĉagrenita, pintigas la buŝon)
Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas
iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi
nun
ordigis la vestaĵojn.
Aŭ ĉu mi eble ne
povas
?
SINJORINO SOLNESS
Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.
HILDE
(blovas)
Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.
SOLNESS
(en kaŝita, malbona humoro)
Jes, sed homoj povus imagi al si, ke
ankaŭ vi
estas freneza, vi komprenu.
HILDE
Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?
SOLNESS
(montras al sia frunto)
Jen vi vidas almenaŭ unu tian.
HILDE
Vi, — konstruestro?
SINJORINO SOLNESS
Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!
SOLNESS
Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?
HILDE
Ne, vere ne.
(regas sin kaj iomete ridas)
Jes, tamen eble en unu
sola rilato.
SOLNESS
Nu, ĉu vi
tion
aŭdas, Aline?
SINJORINO SOLNESS
Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?
HILDE
Ne, tion mi ne diras.
SOLNESS
Ho jes, diru!
HILDE
Ho ne, dankon, —
tiel
freneza mi ne estas.
SINJORINO SOLNESS
Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros,
Halvard.
SOLNESS
Nu, — Ĉu vi
tion
kredas?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis
infano, — vi ja rakontas.
(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)
HILDE
(iom poste)
Via edzino tute ne ŝatas
min, ĉu?
SOLNESS
Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?
HILDE
Ĉu vi mem
tion
ne rimarkis?
SOLNESS
(eviteme)
Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.
HILDE
Ĉu ankaŭ
tia
?
SOLNESS
Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas
tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —
HILDE
(senpacienca)
Sed se ŝi
tia
estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri
devo!
SOLNESS
Pri devo?
HILDE
Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar
estas ŝia
devo
, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan
vorton!
SOLNESS
Kial ne?
HILDE
Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo —
devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?
SOLNESS
Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.
HILDE
Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas,
— kial ŝi do dirus tiaĵon?
SOLNESS
Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?
HILDE
Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas
min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj
kora, vi komprenu.
SOLNESS
(rigardas ŝin)
Ĉu estas
tiel
, ke vi tion preferas?
HILDE
Jes, ĝuste tiel.
(paŝadas sur la planko, haltas apud la
libroŝranko kaj rigardas la librojn)
HILDE
Vi havas tre multajn librojn.
SOLNESS
Ho, mi ja akiris kelkajn.
HILDE
Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?
SOLNESS
Pli frue mi provis. Ĉu
vi
legas?
HILDE
Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la
kuntekston.
SOLNESS
Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.
( Hilde iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas)
HILDE
Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?
SOLNESS
Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.
HILDE
Unu, kiun vi mem instruis?
SOLNESS
Nu ja, li lernis iom ankaŭ de
mi
.
HILDE
(eksidas)
Do li certe estas tre lerta?
(rigardas iomete desegnaĵon)
Ĉu ne?
SOLNESS
Ne malbona. Por
mia
bezono —
HILDE
Ho jes! Li certe estas ege lerta.
SOLNESS
Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?
HILDE
Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de
vi
, tiam —
SOLNESS
Ho, pro
tio
—. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de
mi
. Kaj
same
mallertaj ili estas.
HILDE
(rigardas lin kaj skuas la kapon)
Ne, eĉ se mi mortus, mi ne
komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.
SOLNESS
Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?
HILDE
Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —
SOLNESS
(ekmiras)
Nu? Kaj kial ne?
HILDE
(ekstaras, duone serioza, duone ridanta)
Iŝŝ, ne do, konstruestro!
Al kio
tio
celus! Neniu alia ol
vi
rajtus konstrui. Vi estus la
sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.
SOLNESS
(senpere)
Hilde —!
HILDE
Nu?
SOLNESS
Kiel vi venis al tia ideo?
HILDE
Ĉu vi trovas
tion ĉi
malĝuste pensita de mi?
SOLNESS
Ne,
tial
ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.
HILDE
Nu kion?
SOLNESS
Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama
ideo.
HILDE
Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.
SOLNESS
(rigardas ŝin esplore)
Kaj tion vi certe jam rimarkis.
HILDE
Ne, tute ne.
SOLNESS
Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel
en unu rilato —?
HILDE
Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.
SOLNESS
Pri kio alia?
HILDE
Povas esti indiferente por vi, konstruestro.
SOLNESS
(paŝadas sur la planko)
Jes, jes, — kiel vi volas.
(haltas apud la
orielo)
Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.
HILDE
(proksimiĝas)
Kio estas?
SOLNESS
Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?
HILDE
Jes?
SOLNESS
(montras eksteren)
Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?
HILDE
La nova domo vi aludas?
SOLNESS
Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.
HILDE
Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.
SOLNESS
La skafaldo ankoraŭ staras.
HILDE
Ĉu tiu estas via nova domo?
SOLNESS
Jes.
HILDE
(rigardas lin)
Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en
tiu
domo?
SOLNESS
Tri, kiel ĉi tie.
HILDE
Kaj neniuj infanoj.
SOLNESS
Eĉ ne venos.
HILDE
(kun duona rido)
Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!
SOLNESS
Ke —?
HILDE
Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.
SOLNESS
Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?
HILDE
Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.
SOLNESS
(mallaŭtigas la voĉon)
Ni
havis
infanojn, — Aline kaj mi.
HILDE
(rigardas lin intense)
Ĉu
vi
—!
SOLNESS
Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.
HILDE
Dunaskitoj do.
SOLNESS
Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.
HILDE
(atenteme)
Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu
havas
?
SOLNESS
(en silenta emocio)
Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ
apenaŭ
tiom
longe.
(impete ekdiras)
Ho, Hilde, kiel nekompreneble
bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu
mi povas paroli!
HILDE
Ĉu
tion
vi ne povas — eĉ ne kun
ŝi
?
SOLNESS
Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi
volas
kaj devas.
(peze)
Kaj ankaŭ ne
pri multaj aliaj aferoj.
HILDE
(mallaŭte)
Ĉu nur
tion
vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas
min?
SOLNESS
Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu
scias —
(interrompante)
Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la
sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.
( Hilde eksidas en la sofoangulon)
SOLNESS
(tiras seĝon pli proksimen)
Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?
HILDE
Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.
SOLNESS
(eksidas)
Kaj mi ĉion diros al vi.
HILDE
Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro.
Rakontu do! Tuj!
SOLNESS
(montras al la fenestro de la orielo)
Jen sur la altejo, — kie vi
nun vidas la novan domon —
HILDE
Jes?
SOLNESS
— jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis
tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni
heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.
HILDE
Ĉu estis turo ankaŭ sur
tiu
domo?
SOLNESS
Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto
laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca
interne.
HILDE
Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?
SOLNESS
Ne. Ĝi forbrulis por ni.
HILDE
Ĉio?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?
SOLNESS
Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —
HILDE
Nu, sed —?
SOLNESS
Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —
HILDE
La kompatindajn dunaskitojn, jes.
SOLNESS
Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al
tago, videble.
HILDE
Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.
SOLNESS
Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun
ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —
HILDE
(intense)
Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!
SOLNESS
Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —
HILDE
Nu, sed kio do —?
SOLNESS
La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la
domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni
devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la
etulojn.
HILDE
Tion ili do ne eltenis?
SOLNESS
Jes,
ili
eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj
tiu
influis la
lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi
diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili
(kunpremas la manojn)
ili —
ho!
HILDE
Tion
ili ne transvivis?
SOLNESS
Ne,
tion
ili ne transvivis. Estis
tio
, kio forprenis ilin
de ni.
HILDE
Certe estis terure por vi.
SOLNESS
Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline.
(li pugnigas la
manojn en silenta kolero)
Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo!
(abrupte kaj firme)
Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte
konstruis preĝejojn.
HILDE
Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?
SOLNESS
Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu
turo staris finita.
HILDE
Tion ankaŭ
mi
scias.
SOLNESS
Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn
nek preĝejturojn.
HILDE
(kapsignas malrapide)
Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.
SOLNESS
Hejmojn por homoj, Hilde.
HILDE
Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.
SOLNESS
Jes, prefere tion.
(ŝanĝas al pli facila tono)
Jes, vidu, — kiel
mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel
konstruestro do.
HILDE
Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?
SOLNESS
Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe
elpensis mem.
HILDE
Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.
SOLNESS
Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en
grundojn por vilaoj. Kaj
tie
mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem
deziris. Kaj
sekve
iris por mi glate.
HILDE
(rigardas lin esplore)
Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna
stato.
SOLNESS
(sombre)
Feliĉa? Ĉu ankaŭ
vi
tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.
HILDE
Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du
infanetoj, vi —
SOLNESS
(malrapide)
La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin,
Hilde.
HILDE
(iom necerta)
Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe
poste?
SOLNESS
(rigardas ŝin firme, sen respondi)
Feliĉa viro, vi diris —
HILDE
Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?
SOLNESS
(daŭre rigardas ŝin)
Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —
HILDE
Nu ja!
SOLNESS
Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?
HILDE
(pripensas vane)
Ne. Kiu penso
tiu
estus?
SOLNESS
(kun subpremata intenseco)
Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla
konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie
patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja
sento, ke estas ege feliĉa afero tio,
ekzisti
en la mondo. Kaj
precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj
malgrandaj rilatoj.
HILDE
(vigle)
Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi
povas fari tiajn belegajn hejmojn?
SOLNESS
La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por
atingi
.
HILDE
Sed ĉu trans
tio
do tute neeblas pasi?
SOLNESS
Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, —
por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la
infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.
HILDE
(zorgeme)
Sed ĉu vi
tion
do
devis
? Por ĉiam, vi diras?
SOLNESS
(kapjesas malrapide)
Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj
babiladas.
(elspiras peze)
Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne
estis pli malmultekoste havebla, Hilde.
HILDE
(kiel antaŭe)
Sed ĉu ne eblas, ke
tio
pliboniĝos?
SOLNESS
Neniam. Neniam. Ankaŭ
tio
estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta
malsano de Aline.
HILDE
(rigardas lin kun nedifinebla esprimo)
Kaj tamen vi daŭre konstruas
tiujn infanĉambretojn.
SOLNESS
(serioze)
Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi
kvazaŭ allogas kaj vokas vin?
HILDE
(pripensas)
La neebleco?
(vigle)
Jes certe! Ĉu ankaŭ
vi
tiel
sentas?
SOLNESS
Jes, mi tiel sentas.
HILDE
Do estas — iomete trolo ankaŭ en
vi
?
SOLNESS
Kial trolo?
HILDE
Kiel
vi
do volas nomi tiaĵon?
SOLNESS
(ekstaras)
Ne, ne, eble estas.
(impete)
Sed ĉu mi ne devas
fariĝi
trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En
ĉio!
HILDE
Kiel?
SOLNESS
(mallaŭte, en interna emocio)
Rimarku kion mi diras al vi, Hilde.
Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en
hejmeco, — ankaŭ en grandanimo —
(pugnigas la manojn)
Ho, ĉu ne
estas terure imagi al si —!
HILDE
Kio
do estas tiel terura?
SOLNESS
Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed
per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu
ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu
jenon
, Hilde! Tiun prezon mia
artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon
mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam
denove!
HILDE
(ekstaras kaj fiksrigardas lin)
Nun vi certe pensas pri — pri
ŝi
.
SOLNESS
Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline —
ŝi
havis
sian
vivotaskon,
ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian.
(la voĉo tremas)
Sed ŝia
vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn,
— por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke
Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.
HILDE
Ŝi! Por konstrui?
SOLNESS
(skuas la kapon)
Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri
kiuj
mi
, okupiĝas —
HILDE
Nu, pri
kio
do?
SOLNESS
(mole, en emocio)
Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui
infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel
ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj.
Tio ĉi
estis por
kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata
— kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj
post fajro.
HILDE
Jes, sed tamen se tiel estus —?
SOLNESS
Estas
tiel!
Estas
tiel! Mi scias.
HILDE
Nu, sed
vi
almenaŭ ne estas kulpa pri tio.
SOLNESS
(fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide)
Nu ja,
tiu
estas
la granda, terura demando.
Tiu
estas la dubo, kiu mordadas min —
nokton kaj tagon.
HILDE
Tiu ĉi!
SOLNESS
Jes, supozu nun — ke mi
kulpus
. Iel.
HILDE
Vi! Pri la fajro!
SOLNESS
Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.
HILDE
(rigardas lin zorgeme)
Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja
tamen — tamen estas malsana.
SOLNESS
Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en
tiu
rilato.
( Ragnar Brovik singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.)
( Hilde iras antaŭen sur la planko.)
RAGNAR
(kiam li vidas
Hilde
)
Ho — Pardonu, sinjoro Solness —
(Li volas
retiri sin.)
SOLNESS
Ne, ne, restu. Por ke estu farite.
RAGNAR
Ho jes, — se tio eblus!
SOLNESS
Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.
RAGNAR
Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu
kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas
legi antaŭ ol li —
SOLNESS
(impete)
Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!
RAGNAR
Ĉu vi rigardis ilin?
SOLNESS
Jes, — mi faris.
RAGNAR
Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ
mi
ne taŭgas?
SOLNESS
(eviteme)
Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via
deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ
feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.
RAGNAR
Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi
promesis al li. —
Ĉu
mi diru tion al patro — antaŭ ol li
mortos.
SOLNESS
(korsuferas)
Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi.
Plej bone nenion diri!
(ekdire)
Mi ne
povas
alie agi ol mi faras,
Ragnar!
RAGNAR
Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?
SOLNESS
Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.
RAGNAR
(iras tien)
Dankon.
HILDE
(metas la manon sur la ujon)
Ne, ne, lasu ilin.
SOLNESS
Kial?
HILDE
Jes, ĉar ankaŭ
mi
volas rigardi ilin.
SOLNESS
Sed vi ja —
(al
Ragnar
)
Do, lasu ilin kuŝi.
RAGNAR
Bonvole.
SOLNESS
Kaj iru nun hejmen al via patro.
RAGNAR
Jes, mi do faru.
SOLNESS
(kvazaŭ malespere)
Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne
povas
! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne
devas
!
RAGNAR
Ne, ne. Pardonu —
(Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la
angulo.)
( Hilde eksidas sur seĝon apud la spegulo.)
HILDE
(kolere rigardas al
Solness
)
Jeno estis tre malbona de vi.
SOLNESS
Ĉu ankaŭ
vi
tion trovas?
HILDE
Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.
SOLNESS
Ho, vi ne komprenas kiel estas por
mi
.
HILDE
Tamen —. Vi ne devus esti tia.
SOLNESS
Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur
mi
kiu rajtus konstrui.
HILDE
Tiaĵon
mi
povas diri. Sed vi ne devas.
SOLNESS
Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.
HILDE
Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.
SOLNESS
Kaj per mia anima paco aldone.
HILDE
(ekstaras)
Anima paco!
(intime)
Nu ja, vi pravas! — Kompatinda
konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —
SOLNESS
(kun silenta, gluglanta rido)
Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos
komikaĵon.
HILDE
(streĉita, eksidas)
Nu jes?
SOLNESS
Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur
pri fendeto en kamentubo, komprenu.
HILDE
Nenio alia?
SOLNESS
Ne, ne komence.
(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al Hilde kaj eksidas.)
HILDE
(senpacience, frapas sian genuon)
Do, la fendeto en la kamentubo!
SOLNESS
Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis.
Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por
scii, ĉu ĝi daŭre tie
estas
.
HILDE
Kaj ĝi
estis
?
SOLNESS
Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.
HILDE
Kaj vi nenion diris?
SOLNESS
Ne, mi ne faris.
HILDE
Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?
SOLNESS
Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis
komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis.
Morgaŭ. Neniam fariĝis.
HILDE
Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!
SOLNESS
Ĉar mi pensadis.
(malrapide kaj mallaŭte)
Per tiu eta nigra fendo
en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.
HILDE
(rigardas antaŭ si)
Certe estis streĉe.
SOLNESS
Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi
facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo.
Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj
hejme estus ege hejtigante la fornojn —
HILDE
Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?
SOLNESS
Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi
envenus.
HILDE
Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.
SOLNESS
Ŝi
estas
. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la
fumon.
HILDE
Nur la fumon?
SOLNESS
Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus
la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi
deziris ke okazu, komprenu.
HILDE
Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!
SOLNESS
Jes, vi diras, Hilde.
HILDE
Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la
fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?
SOLNESS
Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis
neniun rilaton al la fajro.
HILDE
Nu kio!
SOLNESS
Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, —
en tute alia parto de la domo.
HILDE
Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!
SOLNESS
Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?
HILDE
Jes, se vi nur parolos prudente, —
SOLNESS
Mi provos.
(li lokigas sian seĝon pli proksimen)
HILDE
Do, ekparolu, konstruestro.
SOLNESS
(konfidence)
Ĉu ne ankaŭ
vi
tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj
selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon
deziri
ion,
avidi
ion,
voli
ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble
— ke fine ili
devas
tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?
HILDE
(kun nedifinebla esprimo en la okuloj)
Se
tiel
estas, ni iam vidos
— ĉu
mi
apartenas al tiuj selektitaj.
SOLNESS
Ne estas la memo
sola
, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne,
— la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se
io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste
voki. Interne en si mem do, vi komprenas.
HILDE
Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?
SOLNESS
Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.
HILDE
Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus
dezirinta?
SOLNESS
Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta
tiel oportune por
li
. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki
la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn.
(ekstaras en
maltrankvilo)
Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du
knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro
tio
, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion
ŝi arde volis.
HILDE
Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —
SOLNESS
Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis
mi
! Kaj ili venis kaj
cedis al mia volo.
(en kreskanta ekscito)
Estas
tio
, kion homoj
nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu
bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie
sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn
por kovri
mian
vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, —
neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.
HILDE
(rigardas lin atente)
Vi
estas
malsana, konstruestro. Tre malsana,
mi inklinas kredi.
SOLNESS
Diru
freneza
. Ĉar
tion
vi ja pensas.
HILDE
Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.
SOLNESS
Kio
do? Eldiru!
HILDE
Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana
konscienco.
SOLNESS
Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?
HILDE
Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema.
Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.
SOLNESS
(grumblas)
Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas
demandi?
HILDE
En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere
fortika.
SOLNESS
Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu
vi
havas fortikan konsciencon?
HILDE
Mi opinias ke
jes
. Mi ne rimarkis ion alian.
SOLNESS
Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.
HILDE
(kun trema tirado ĉe la buŝo)
Ho, ne estis tiel facile forlasi
patron, kiun mi ege amas.
SOLNESS
Ho ĉu! Por monato aŭ du —
HILDE
Mi eble neniam plu revenos hejmen.
SOLNESS
Neniam? Kial vi do forlasis lin?
HILDE
(duone serioze, duone ŝerce)
Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek
jaroj pasis?
SOLNESS
Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?
HILDE
(tute serioze)
Estis
tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi
tien. Eĉ logis kaj tiris min.
SOLNESS
(vigle)
Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en
vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas
tio
, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, —
ĉu vole, ĉu senvole.
HILDE
Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.
SOLNESS
(paŝadas sur la planko)
Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la
mondo, kiujn oni ne
vidas
, Hilde!
HILDE
Ankaŭ diabloj?
SOLNESS
(haltas)
Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj
nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la
nigreharaj, kiuj kaptas onin!
(paŝadas)
Hoho! Tiam ne estus malfacile!
HILDE
(sekvas lin per la okuloj)
Aŭ se oni havus fortan, ege sanan
konsciencon. Tian ke oni
kuraĝus
fari, kion oni plej arde
volus
.
SOLNESS
(haltas apud la konsoltablo)
Mi opinias, ke la plimulto estas same
malfortuloj kiel mi en tiu rilato.
HILDE
Povas ja esti.
SOLNESS
(apogas sin al la tablo)
En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj
malnovaj sagaoj?
HILDE
Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —
SOLNESS
En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj
kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —
HILDE
Kaj rabis virinojn —
SOLNESS
— kaj tenis ilin ĉe si —
HILDE
— kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —
SOLNESS
— kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.
HILDE
(rigardas antaŭen kun duone vualita okulo)
Ŝajnas al mi, ke
tio
estus incite.
SOLNESS
(kun mallonga, grumblanta rido)
Jes, kapti virinojn, jes?
HILDE
Fariĝi
rabata.
SOLNESS
(rigardas ŝin momenton)
Nu, tiel.
HILDE
(kvazaŭ interrompante)
Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj,
konstruestro?
SOLNESS
Jes, ĉar
tiuj
uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili
revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel
infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne
volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?
HILDE
Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.
SOLNESS
Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?
HILDE
Kial ne?
SOLNESS
Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?
HILDE
Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —
SOLNESS
Ĉu
eblus
ami tian ulon?
HILDE
Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.
SOLNESS
(rigardas ŝin penseme)
Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu
regas
tion
.
HILDE
(kun duona rido)
Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn
vi
tiel
bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.
SOLNESS
(varme kaj silente)
Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi,
Hilde.
HILDE
Por mi ili
jam
elektis. Por ĉiam.
SOLNESS
(rigardas ŝin profunde)
Hilde, — vi estas kiel sovaĝa
arbarbirdo.
HILDE
Tio
ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.
SOLNESS
Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.
HILDE
Pli ĝuste tio — eble.
(en granda impeto)
Kaj kial ne rabobirdo!
Kial mi ne irus rabe, ankaŭ
mi
? Preni la predon, kiu min logas? Se
mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.
SOLNESS
Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?
HILDE
Jes, mi ja estas tia stranga birdo.
SOLNESS
Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas
kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.
HILDE
Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min?
Tiel interne?
SOLNESS
(mallaŭte kaj malrapide)
Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion
farinta.
HILDE
Kion vi volis
pri
mi?
SOLNESS
Vi estas la juneco, Hilde.
HILDE
(ridetas)
La juneco, kiun vi tiel timas?
SOLNESS
(kapsignas malrapide)
Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.
( Hilde ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon de Ragnar .)
HILDE
(etendas la ujon al li)
Nun pri tiuj desegnaĵoj —
SOLNESS
(abrupte, rifuzante)
Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis
ilin.
HILDE
Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.
SOLNESS
Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!
HILDE
Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu
vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas?
Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili.
SOLNESS
Jes, estas ja ĝuste
tio
, kion li povas. Tion li ja certigis al si,
— tiu monsinjoro.
HILDE
Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete
mensogi?
SOLNESS
Mensogi?
(kolere)
Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj
desegnaĵoj!
HILDE
(tiras la ujon iomete al si)
Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi
parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo.
(ĉirkaŭrigardas)
Kie vi havas plumon kaj inkon?
SOLNESS
Mi ne havas tiaĵon ĉi tie.
HILDE
(iras al la pordo)
Sed ĉe la fraŭlino certe —
SOLNESS
Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia
maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin
teren.
HILDE
Ankaŭ lin?
SOLNESS
Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li
devas elstari.
HILDE
La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas —
SOLNESS
(pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras)
Se Ragnar progresos, li
frapos
min
al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia
patro.
HILDE
Rompas
vin
? Ĉu li do taŭgas?
SOLNESS
Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta
por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron
Solness.
HILDE
(rigardas lin en silenta riproĉo)
Kaj vi tamen volis bari lin
ekstere. Fi, konstruestro!
SOLNESS
Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi
timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.
HILDE
Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas.
SOLNESS
Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo,
ĝi estas senindulga.
HILDE
(en timo, kovras siajn orelojn)
Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas
preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la
vivo!
SOLNESS
Kaj kio
tio
estas?
HILDE
Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur
preĝeja turo.
(denove trankvila)
Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon
vi certe havas?
SOLNESS
(elprenas ujeton)
Jen mi havas.
HILDE
(metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo)
Bone. Kaj nun ni
eksidu, ni du, konstruestro.
(
Solness
eksidas ĉe la tablo)
HILDE
(malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson)
Kaj ni skribu sur la
desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar —
aŭ kiel li nomiĝas.
SOLNESS
(skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin)
Diru
al mi ion, Hilde.
HILDE
Jes?
SOLNESS
Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj —
HILDE
Kio do?
SOLNESS
Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.
HILDE
(rapide)
Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste
tio
kion mi ne
deziris.
SOLNESS
Kial ne?
HILDE
Mi timis, ke
tiam
rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur
la desegnaĵojn, konstruestro.
SOLNESS
Ni ja devis.
HILDE
(klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas)
Tiel bone kaj
korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald —
SOLNESS
(skribante)
Ĉu vi neniam
vere
amis iun, vi Hilde?
HILDE
(akre)
Kion vi diras?
SOLNESS
Ĉu vi neniam amis iun.
HILDE
Amis iun alian, vi sugestas?
SOLNESS
(ekrigardas ŝin)
Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek
jaroj? Neniam?
HILDE
Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis.
SOLNESS
Tiam vi interesiĝis pri aliuloj?
HILDE
Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo
okazas.
SOLNESS
Hilde, — kial vi venis ĉi tien?
HILDE
Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja
morti dume.
SOLNESS
Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?
HILDE
Mi volas havi mian reĝlandon.
SOLNESS
Hm —
(Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la desegnaĵojn.)
( Sinjorino Solness envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn pakaĵojn.)
SINJORINO SOLNESS
Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj
sendiĝos poste.
HILDE
Ho, kiel kore afable de vi tamen!
SINJORINO SOLNESS
Nur simpla devo. Nenio alia.
SOLNESS
(tralegas kion li skribis)
Aline!
SINJORINO SOLNESS
Jes?
SOLNESS
Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie?
SINJORINO SOLNESS
Jes, kompreneble ke
ŝi
estas tie.
SOLNESS
(metas la desegnaĵojn en la ujon)
Hm —
SINJORINO SOLNESS
Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam
mi
iras tra la
ĉambro.
SOLNESS
(ekstaras)
Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke —
HILDE
(prenas de li la ujon)
Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon!
(iras al la
pordo, sed turnas sin)
Kiel ŝi nomiĝas?
SOLNESS
Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli.
HILDE
Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?
SOLNESS
Kaja, — mi kredas.
HILDE
(malfermas la pordon kaj vokas eksteren)
Kaja! Envenu! Rapide! La
konstruestro volas paroli kun vi.
(Kaja venas internen de la pordo)
KAJA
(rigardas lin timigite)
Jen mi estas —?
HILDE
(donas al ŝi la dokumentujon)
Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion
ĉi. Ĉar nun la konstruestro
sur
skribis.
KAJA
Ho, fine do!
SOLNESS
Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide.
KAJA
Mi tuj iros hejmen kun ĝi.
SOLNESS
Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.
KAJA
Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —?
SOLNESS
(akre)
Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru
tion
de mi.
KAJA
Jes mi —
SOLNESS
Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin.
KAJA
(mallaŭte kaj treme)
Ankaŭ ne min!
SOLNESS
Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio
estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino
Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas!
KAJA
(kiel antaŭe)
Jes, sinjoro Solness.
(Ŝi eliras.)
SINJORINO SOLNESS
Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas.
SOLNESS
Ŝi! Tia azenino.
SINJORINO SOLNESS
Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas
ilin?
SOLNESS
Jes.
SINJORINO SOLNESS
Ankaŭ ŝin?
SOLNESS
Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro?
SINJORINO SOLNESS
Sed ke vi povas malhavi
ŝin
—? Nu ja, vi certe havas iun rezerve,
vi, Halvard.
HILDE
(gaje)
Mi
almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro.
SOLNESS
Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado
en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la
florkronon supren —
(turnas sin al
Hilde
)
— tute supren sur la
turpinton. Kion vi diras al
tio
, fraŭlino Hilde?
HILDE
(rigardas lin per brilaj okuloj)
Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel
alte.
SOLNESS
Min!
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel
kapturnema
kiel
li
estas!
HILDE
Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!
SINJORINO SOLNESS
Jes, efektive li estas.
HILDE
Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo!
SINJORINO SOLNESS
Jes, mi aŭdas homojn paroli pri
tio
. Sed tute ne eblas —
SOLNESS
(impete)
Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre,
mi!
SINJORINO SOLNESS
Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri
sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam
estis.
SOLNESS
Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere.
SINJORINO SOLNESS
(timigita)
Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj
skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.
SOLNESS
Sed Aline do —!
SINJORINO SOLNESS
Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi
ne povas
esti io
alia! Ho Dio, — ho Dio!
(Ŝi eliras rapide dekstre.)
HILDE
(rigardas lin atente)
Ĉu
estas
tiel, aŭ ĉu ne?
SOLNESS
Ke mi estas kapturnema?
HILDE
Ke
mia
konstruestro ne
kuraĝas
, ne
povas
grimpi tiel alte
kiel li mem konstruas?
SOLNESS
Ĉu tiel vi rigardas la aferon?
HILDE
Jes.
SOLNESS
Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi.
HILDE
(rigardas tra la orielfenestro)
Tie supre do. Tute supre —
SOLNESS
(proksimiĝas)
En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde.
— Povus loĝi
tie
kiel princino.
HILDE
(nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco)
Jes, tion vi ja promesis al
mi.
SOLNESS
Ĉu mi vere
faris
?
HILDE
Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu
reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu!
SOLNESS
(konsidereme)
Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia
imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi?
HILDE
(akre)
Ĉar eble vi ne
faris
?
SOLNESS
Mi apenaŭ mem scias —.
(pli mallaŭte)
Sed
tion
mi nun scias, ke
mi —
HILDE
Ke vi —? Diru tuj!
SOLNESS
— ke mi estus
devinta
tion fari.
HILDE
(en brava ekkrio)
Neniam en la mondo
vi
estas kapturnema!
SOLNESS
Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde.
HILDE
(kun amara trajto)
Super via nova hejmo, jes.
SOLNESS
Super la nova domo, kiu neniam fariĝos
hejmo
por
mi
.
(Li eliras tra la ĝardenpordo)
HILDE
(rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem.
Aŭdiĝas nur la vortoj:)
— — — — terure ekscite — —
(Granda, vasta verando, apartenanta al la loĝdomo de konstruestro Solness . Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidiĝas maldekstre. Balustrado antaŭ tiu ĉi dekstre. Tute fone, sur la malvasta flanko de la verando, ŝtuparo kondukas al la pli malalte situanta ĝardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ĝardeno etendas siajn branĉojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter la arboj, ekvidiĝas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo ĉirkaŭ la turkonstruaĵo. En la fono la ĝardeno limiĝas de malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, kadukaj dometoj.)
(Vesperĉielo kun sunbriligitaj nuboj.)
(Sur la verando staras ĝardena benko laŭ la muro de la domo, kaj antaŭ la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas apogseĝo kaj kelkaj taburetoj. Ĉiuj mebloj estas korbfarista plektaĵo.)
( Sinjorino Solness , envolvita en blanka krepŝalo, ripozas en la apogseĝo rigardante dekstren.)
(Iom poste Hilde Wangel venas supren la ŝtuparon de la ĝardeno. Ŝi estas same vestita kiel antaŭe, kaj portas ĉapelon sur la kapo. Sur la brusto ŝi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)
SINJORINO SOLNESS
(turnas la kapon iomete)
Ĉu vi ĉirkaŭiris en la ĝardeno,
fraŭlino Wangel!
HILDE
Jes, mi ĉirkaŭrigardis tie.
SINJORINO SOLNESS
Kaj ankaŭ trovis florojn, mi vidas.
HILDE
Ho jes! Ĉar ili abundas. Inter la arbustoj.
SINJORINO SOLNESS
Ho
ĉu
? Ankoraŭ? Jes, ĉar mi tien preskaŭ neniam venas.
HILDE
(pli proksime)
Ĉu vere! Vi do ne kuras en la ĝardenon ĉiun
tagon?
SINJORINO SOLNESS
(kun laca rideto)
Mi ne plu ien “kuras”, mi.
Nun
ne plu.
HILDE
Nu, sed ĉu vi neniam foje iras por saluti la belaĵojn, kiuj
tie
troviĝas?
SINJORINO SOLNESS
Ĉio fremdiĝis por mi. Mi preskaŭ timas la revidon.
HILDE
Vian propran ĝardenon!
SINJORINO SOLNESS
Ŝajnas al mi, ke ĝi ne plu aspektas la
mia
.
HILDE
Ho, kial tiel —?
SINJORINO SOLNESS
Ne, ĝi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun
ili bedaŭrinde forprenis tiom multe de la ĝardeno, fraŭlino
Wangel. Imagu, — ili parceligis, — kaj konstruis domojn por fremdaj
homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj
ili
povas sidi rigardante min
tra siaj fenestroj.
HILDE
(kun hela esprimo)
Sinjorino Solness?
SINJORINO SOLNESS
Jes?
HILDE
Permesu al mi iomete restadi ĉe vi?
SINJORINO SOLNESS
Jes volonte, se vi emas.
( Hilde translokigas tabureton al la apogseĝo kaj eksidas.)
HILDE
Ah, — ĉi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.
SINJORINO SOLNESS
(metas la manon facile sur ŝian nukon)
Ĝentile ke vi volas sidi ĉe
mi
. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.
HILDE
Kion mi farus ĉe li?
SINJORINO SOLNESS
Helpi lin, mi pensis.
HILDE
Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj.
Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraĝis paroli al li.
SINJORINO SOLNESS
Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.
HILDE
Li
!
SINJORINO SOLNESS
Vi ankoraŭ ne vere konas lin, vi, fraŭlino Wangel.
HILDE
(rigardas ŝin varme)
Ĉu vi ĝojas nun, ĉar vi transloĝiĝos en la
novan domon?
SINJORINO SOLNESS
Mi
devus
ja ĝoji. Ĉar Halvard ja deziras —
HILDE
Ho, ne ĝuste pro tio, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Jes, jes, fraŭlino Wangel. Ĉar estas ja nur mia devo, tio, subigi
min al
li
. Sed ofte sentiĝas malfacile devigi sian animon al
obeemo.
HILDE
Jes,
tio
certe sentiĝas malfacile.
SINJORINO SOLNESS
Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen —
HILDE
Kiam oni travivis tiom da pezaĵoj, kiel vi —
SINJORINO SOLNESS
Kiel
vi
tion scias?
HILDE
Via edzo diris.
SINJORINO SOLNESS
Al mi li malofte tuŝas
tiujn
aferojn. — Jes, kredu, ke mi
travivis sufiĉe multe dum mia vivo,
mi
, fraŭlino Wangel.
HILDE
(rigardas ŝin kompateme kaj malrapide kapsignas)
Kompatinda
sinjorino Solness. Unue brulis por vi —
SINJORINO SOLNESS
(kun suspiro)
Jes, ĉio
mia
brulis.
HILDE
Kaj poste sekvis tio pli grava.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas ŝin demande)
Pli grava?
HILDE
La plej afliktiga.
SINJORINO SOLNESS
Al kio vi aludas?
HILDE
(silente)
Vi ja perdis ambaŭ knabetojn.
SINJORINO SOLNESS
Ho, ili, jes. Jes, vidu,
tiu
estis
aparta
afero, tiu. Estis ja
elĉiela sorto. Kaj al tiaĵo oni devas sin kurbi. Kaj aldone
danki.
HILDE
Ĉu vi tion faras?
SINJORINO SOLNESS
Ne ĉiam, bedaŭrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen
mi ne
povas
.
HILDE
Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi —
HILDE
Kial?
SINJORINO SOLNESS
Ĉar mi ne estis sufiĉe persista en la malfeliĉo.
HILDE
Sed mi ne komprenas, ke —
SINJORINO SOLNESS
Ho ne, ne, fraŭlino Wangel, — ne parolu pli pri tiuj du knabetoj.
Pri ili ni nur ĝoju. Ĉar
ili
ja estas feliĉaj, — feliĉaj nun.
Estas ja la
malgrandaj
perdoj en la vivo, kiuj tiel akre ŝiras la
koron. Perdi ĉion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.
HILDE
(metas la brakojn sur ŝian genuon kaj rigardas al ŝi varme)
Dolĉa
sinjorino Solness, — diru al mi, kio
tio
estas!
SINJORINO SOLNESS
Kiel mi diras. Nur etaj aĵoj. Brulis ja ĉiuj la malnovaj portretoj
sur la muroj. Kaj ĉiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu
apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj ĉiuj puntaĵoj de
patrino kaj avino — ankaŭ ili brulis. Kaj imagu, — la juveloj!
(peze)
Kaj ĉiuj pupoj.
HILDE
Pupoj?
SINJORINO SOLNESS
(plorsufoke)
Mi havis naŭ delikatajn pupojn.
HILDE
Kaj ankaŭ
ili
brulis?
SINJORINO SOLNESS
Ĉiuj. Ho, estis korŝire, — korŝire por mi.
HILDE
Ĉu vi do konservis ĉiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?
SINJORINO SOLNESS
Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaŭ poste.
HILDE
Post kiam vi fariĝis plenkreska?
SINJORINO SOLNESS
Jes, longe post
tiu
tempo.
HILDE
Ankaŭ post kiam vi edziniĝis?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam — Sed ili ja forbrulis, la
malfeliĉuloj. Neniu pensis savi
ilin
. Ho, estas triste imagi. Jes,
ne ridu pri mi, fraŭlino Wangel.
HILDE
Mi tute ne ridas.
SINJORINO SOLNESS
Ĉar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaŭ
etajn nenaskitajn infanojn.
( Doktoro Herdal , kun la ĉapelo en la mano, elvenas tra la pordo kaj ekvidas la sinjorinon Solness kaj Hilde .)
DOKTORO HERDAL
Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?
SINJORINO SOLNESS
Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaŭ.
DOKTORO HERDAL
Jes, jes. Sed ĉu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de
vi.
SINJORINO SOLNESS
(ekstaras)
Jes, estas io priparolenda kun vi.
DOKTORO HERDAL
Bone. Ni do eniru.
(al
Hilde
)
En montara uniformo ankaŭ hodiaŭ,
fraŭlino?
HILDE
(gaje, ekstaras)
Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaŭ mi ne supreniros
por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni,
doktoro.
DOKTORO HERDAL
Kion
ni rigardu?
SINJORINO SOLNESS
(silente, timigite al
Hilde
)
Tŝ, tŝ, — je Dio! Jen li venas!
Provu
deturni
lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraŭlino
Wangel. Ĉu ne?
HILDE
(impete ĵetas sin al ŝia kolo)
Ho, se ni nur povus.
SINJORINO SOLNESS
(liberigas sin atente)
Nu—nu—nu!
Jen
li venas, doktoro! Mi parolu
kun vi.
DOKTORO HERDAL
Ĉu temas pri
li
?
SINJORINO SOLNESS
Jes, certe
li
. Envenu.
(Ŝi kaj la doktoro iras en la domon)
(En la posta momento konstruestro Solness venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaĝon de Hilde )
SOLNESS
(Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermiĝas de interne.)
Ĉu vi
tion
rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, ŝi foriras?
HILDE
Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi
igas
ŝin foriri.
SOLNESS
Eble tiel. Sed mi ne povas ion ŝanĝi.
(rigardas ŝin atente)
Ĉu
vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.
HILDE
Mi ĵus elvenis de tombeja kelo.
SOLNESS
Kion vi aludas per
tio
?
HILDE
Ke frostas en mia korpo, konstruestro.
SOLNESS
(malrapide)
Mi kredas, ke mi komprenas —
HILDE
Kion vi volas ĉi tie nun?
SOLNESS
Mi ekvidis vin de
tie
fore.
HILDE
Sed tiam vi ja ankaŭ vidis ŝin?
SOLNESS
Mi sciis, ke ŝi volus tuj foriri, se mi venus.
HILDE
Ĉu estas aflikte por vi, ke ŝi tiel evitas vin?
SOLNESS
Iel tio ankaŭ sentiĝas kiel malpeziĝo.
HILDE
Ke vi ne havas ŝin rekte antaŭ la okuloj?
SOLNESS
Jes.
HILDE
Ke vi ne ĉiame vidas, kiel peze ŝi prenas tion ĉi pri la
knabetoj?
SOLNESS
Jes. Precipe tial.
( Hilde paŝadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras ĉe la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ĝardenon.)
SOLNESS
(post ioma paŭzo)
Vi parolis longe kun ŝi, ĉu?
HILDE
(staras senmove kaj ne respondas)
SOLNESS
Ĉu
longe
, mi demandas.
HILDE
(silentas kiel antaŭe)
SOLNESS
Pri kio ŝi parolis, Hilde?
HILDE
(daŭre silentas)
SOLNESS
Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.
HILDE
(skuiĝas nervoze; rapide ŝi kapsignas kelkajn fojojn.)
SOLNESS
Neniam supervenkos. Neniam en la mondo ŝi supervenkos.
(proksimiĝas)
Nun vi denove staras tie kiel ŝtona statuo. Tiel vi
staris ankaŭ hieraŭ vespere.
HILDE
(turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj)
Mi volas
forvojaĝi.
SOLNESS
(akre)
Forvojaĝi!
HILDE
Jes.
SOLNESS
Sed tion mi ne permesas.
HILDE
Kion mi nun faru
ĉi tie
?
SOLNESS
Nur
esti
ĉi tie, Hilde!
HILDE
(rigardas lin de supre malsupren)
Nu, dankon. Fariĝis ja ne
tiel
.
SOLNESS
(senpripense)
Des pli bone!
HILDE
(impete)
Mi ne
povas
fari malbonon kontraŭ iu, kiun mi
konas
! Ne
forpreni ion, kio apartenas al ŝi.
SOLNESS
Kiu diras, ke vi
tion
faru!
HILDE
(daŭre)
Kontraŭ iu fremda, konsentite! Ĉar
tio
estas io tute
alia! Kontraŭ iu kiun mi neniam vidis antaŭ miaj okuloj. Sed
kontraŭ iu al kiu mi proksimiĝis —! Ho ne! Ne do! Uŝ!
SOLNESS
Jes, sed ion alian mi ja ne diris!
HILDE
Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi
forvojaĝos.
SOLNESS
Kaj kio fariĝos el
mi
, kiam vi estos foririnta? Por kio mi
tiam
vivu? Poste?
HILDE
(kun la nedifinebla esprimo en la okuloj)
Pri
vi
ne estas zorgo. Vi
havas ja viajn devojn por ŝi. Vivu por tiuj devoj.
SOLNESS
Tro malfrue. Tiuj potencoj, — tiuj — tiuj —
HILDE
— la diabloj —
SOLNESS
Jes, la diabloj! Kaj ankaŭ la trolo ene en mi. Ili suĉis el ŝi la
vivsangon.
(ridas senespere)
Pro
mia feliĉo
ili tion faris!
Jes—jes!
(peze)
Kaj nun ŝi estas morta — pro mi. Kaj mi estas viva
katenita al tiu mortinto.
(en sovaĝa timo)
Mi
—
mi
, kiu ne
povas
vivi la vivon sen ĝojo!
( Hilde ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)
HILDE
(sidas momenton lin rigardante)
Kion vi do konstruos venontan
fojon?
SOLNESS
(skuas la kapon)
Mi ne kredas, ke de nun multe pli fariĝos.
HILDE
Ne tiaj hejmecaj, feliĉaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la
infanaro?
SOLNESS
Mi ŝatus scii ĉu por tio fariĝos bezono estonte.
HILDE
Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis ĉi tiujn dek jarojn —
dediĉante la vivon — nur por
tio
!
SOLNESS
Nu ja, vi parolas, Hilde.
HILDE
(ekscite)
Ho, aspektas al mi stulte, stulte, — ĉio!
SOLNESS
Kiu ĉio?
HILDE
Ke oni ne kuraĝas kapti sian propran feliĉon. Sian propran vivon!
Nur ĉar staras io konata en la vojo!
SOLNESS
Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.
HILDE
Mi dezirus scii, ĉu oni ne funde
rajtus
tion fari? Sed tamen —.
Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!
(Ŝi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)
SOLNESS
(turnas la apogseĝon kaj eksidas ĉe la tablo)
Ĉu
vi
havis
hejmecan, feliĉan hejmon — norde ĉe via patro, Hilde?
HILDE
(senmove, respondas kvazaŭ duone en dormo)
Nur kaĝon mi havis.
SOLNESS
Kaj tien vi tute ne volas reveni?
HILDE
(kiel antaŭe)
La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaĝon.
SOLNESS
Prefere ĉasi en la libera aero —
HILDE
(daŭre kiel antaŭe)
La rabobirdo prefere ĉasas —
SOLNESS
(tenas la rigardon kuŝanta sur ŝi)
Ke oni havus vikingan spiton en
la vivo —
HILDE
(kun ordinara voĉo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin)
Kaj la
aliaĵo? Kio
tio
estus!
SOLNESS
Fortika konscienco.
( Hilde vigle rektigas sin sur la benko. Ŝiaj okuloj denove havas la ĝojan, brilan esprimon.)
HILDE
(kapsignas al li)
Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!
SOLNESS
Jen vi scias pli ol mi, Hilde.
HILDE
Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.
SOLNESS
Kaj kio tio do estos?
HILDE
(kapsignas denove)
La kastelo.
SOLNESS
Kiu kastelo?
HILDE
Mia
kastelo, kompreneble.
SOLNESS
Vi nun volas havi kastelon?
HILDE
Ĉu vi ne ŝuldas al mi reĝlandon, mi demandas?
SOLNESS
Jes, mi aŭdas vin diri tion.
HILDE
Nu. Vi do ŝuldas al mi tiun reĝlandon. Kaj al reĝlando apartenas
kastelo, mi opinius!
SOLNESS
(pli kaj pli gajigita)
Jes, ordinare estas ja tiel.
HILDE
Bone; do konstruu ĝin por mi! Tuj!
SOLNESS
(ridas)
Tuj dum horo?
HILDE
Jes! Ĉar nun ili pasis, — la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas
atendadi. Do, — eligu la kastelon, konstruestro!
SOLNESS
Ne estas facile esti
via
ŝuldanto, Hilde.
HILDE
Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do —
(frapas la tablon)
— surtabligu la kastelon! Estas
mia
kastelo! Mi
volas ĝin
tuj
havi!
SOLNESS
(pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo)
Kia vi imagas la kastelon, Hilde?
(Ŝia okulo vualiĝas iom post iom. Ŝi kvazaŭ rigardas en si mem.)
HILDE
(malrapide)
Mia kastelo situu alte. Tre alte ĝi kuŝu. Kaj libere al
ĉiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, — vaste eksteren.
SOLNESS
Kaj alta turo estu, ĉu?
HILDE
Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur
ĝi
mi volas stari —
SOLNESS
(senvole tuŝas sian frunton)
Ke vi ŝatas stari tiel vertiĝe alte —
HILDE
Ho jes! Ĝuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, —
tiujn, kiuj konstruas preĝejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro
kaj la infanaro. Kaj tion ankaŭ
vi
supreniru por rigardi.
SOLNESS
(mallaŭte)
La konstruestro, ĉu li rajtas suprenveni al la
princino?
HILDE
Se la konstruestro
volas
.
SOLNESS
(pli mallaŭte)
Do mi kredas, ke la konstruestro venos.
HILDE
(kapsignas)
La konstruestro, — li venos.
SOLNESS
Sed neniam plu konstruos, — kompatinda konstruestro.
HILDE
(vigle)
Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, —
la plej delikatan en la tuta mondo.
SOLNESS
(ekscita)
Hilde, — diru al mi kio tio estas!
HILDE
(rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la buŝon kaj
parolas kvazaŭ al infano)
La konstruestroj, — ili estas iuj tre —
tre stultaj homoj.
SOLNESS
Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas!
La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?
HILDE
(silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj)
Aerkasteloj.
SOLNESS
Aerkasteloj?
HILDE
(kapjesas)
Aerkasteloj, jes! Ĉu vi scias, kio tia aerkastelo
estas?
SOLNESS
Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.
HILDE
(ekstaras ekscite kaj frapas kvazaŭ rifuze per la mano)
Nu ja, certe
ja! Aerkasteloj, — ili estas konvenaj por rifuĝo. Kaj ankaŭ
konvene facilaj por konstrui —
(rigardas lin moke)
— prefere por
tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.
SOLNESS
(ekstaras)
Post tiu ĉi tago ni du konstruos kune, Hilde.
HILDE
(kun duone dubema rideto)
Tian
veran
aerkastelon?
SOLNESS
Jes. Kun fundamento sube.
( Ragnar Brovik venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)
HILDE
(ĝojkrie)
La florkrono! Ho, kiel terure rava!
SOLNESS
(mire)
Ĉu estas
vi
kiu venas kun la florkrono, Ragnar?
RAGNAR
Mi promesis al la laborestro.
SOLNESS
(malpezigita)
Nu, do certe pliboniĝis pri via patro?
RAGNAR
Ne.
SOLNESS
Ĉu ne vigligis lin, kion mi skribis?
RAGNAR
Venis tro malfrue.
SOLNESS
Tro malfrue!
RAGNAR
Kiam ŝi venis kun ĝi, li ne plu konsciiĝis. Li ekhavis
apopleksion.
SOLNESS
Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.
RAGNAR
Li ne plu bezonas min.
SOLNESS
Sed vi certe bezonas esti ĉe li.
RAGNAR
Ŝi
sidas ĉe lia lito.
SOLNESS
(iom necerte)
Kaja?
RAGNAR
(rigardas lin sombre)
Jes, — Kaja, jes.
SOLNESS
Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al ŝi. Donu al
mi
la
florkronon.
RAGNAR
(subpremante mokan rideton)
Vi do ne mem volas —?
SOLNESS
Mi mem portos ĝin loken.
(prenas de li la florkronon)
Kaj iru
hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaŭ.
RAGNAR
Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaŭ mi restos.
SOLNESS
Nu, do restu se vi nepre volas.
HILDE
(ĉe la balustrado)
Konstruestro, — ĉi tie mi volas stari vin
rigardante.
SOLNESS
Min!
HILDE
Estos terure ekscite.
SOLNESS
(mallaŭte)
Pri tio ni du parolos poste, Hilde.
(Li iras kun la florkrono malsupren laŭ la ŝtuparo kaj foren tra la ĝardeno.)
HILDE
(postrigardas lin; poste ŝi turnas sin al
Ragnar
.)
Vi devus do
almenaŭ danki lin, mi pensas.
RAGNAR
Danki lin? Ĉu mi dankus
lin
?
HILDE
Jes, vi ja vere devus!
RAGNAR
Estus pli ĝuste danki vin.
HILDE
Kial vi diras tiaĵon?
RAGNAR
(ne respondante al ŝi)
Sed estu singarda, fraŭlino! Ĉar vi
ankoraŭ ne konas
lin
bone.
HILDE
(fajre)
Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!
RAGNAR
(ridas en kolero)
Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro!
Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi —. Kaj ĉio
nur por ke —!
HILDE
(kvazaŭ ion suspektante)
Por ke —? Diru tuj!
RAGNAR
Por povi teni ŝin ĉe si.
HILDE
(ekpaŝas al li)
La fraŭlinon ĉe la pupitro!
RAGNAR
Jes.
HILDE
(minacante, per pugnitaj manoj)
Ne estas vero! Vi mensogas pri
li!
RAGNAR
Ankaŭ mi ne volis tion kredi antaŭ hodiaŭ, — kiam ŝi mem
rakontis.
HILDE
(kvazaŭ ekster si mem)
Kion
ŝi diris! Mi volas scii! Tuj!
Tuj!
RAGNAR
Ŝi diris, ke li prenis ŝian animon — tute kaj plene. Prenis ŝiajn
pensojn sole por si. Ŝi diras, ke ŝi neniam povos lasi lin. Ke ŝi
volas resti ĉi tie, kie
li
estas —
HILDE
(kun fajraj okuloj)
Ŝi ne rajtas!
RAGNAR
(kvazaŭ esplore)
Pro kiu ŝi ne rajtas?
HILDE
(rapide)
Ankaŭ ne pro
li
!
RAGNAR
Ho ne, — mi ja bone komprenas ĉion nun. De nun ŝi eble nur —
ĝenus.
HILDE
Nenion vi komprenas — parolante tiel! Ne,
mi
diru al vi, kial li
retenis ŝin.
RAGNAR
Kaj kial do?
HILDE
Por reteni
vin
.
RAGNAR
Ĉu li diris tion al vi?
HILDE
Ne, sed estas
tiel
!
Devas
esti tiel!
(sovaĝe)
Mi volas, — mi
volas, ke estu tiel!
RAGNAR
Kaj ĝuste kiam vi venis, — li malkaptis ŝin.
HILDE
Vin
, —
vin
li malkaptis! Ĉu vi kredas, ke li pensas pri tiaj
fremdaj fraŭlinoj, li?
RAGNAR
(pripensas)
Ĉu li timadis min?
HILDE
Li
timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.
RAGNAR
Ho, li ja antaŭ longe estus devinta kompreni, ke ankaŭ mi taŭgas
al io, mi. — Cetere, —
timema
, — estas ĝuste
tio
, kio li
estas, vi sciu.
HILDE
Li! Imagu al mi
tion
!
RAGNAR
Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfeliĉon
de aliaj homoj, — kiel li faris pri mia patro kaj mi, — pri tio li
ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, — de
tio
li petus Dion protekti sin!
HILDE
Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, — tiel vertiĝe alte,
kiel mi lin iam vidis!
RAGNAR
Ĉu vi vidis?
HILDE
Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la
florkronon al la ventomontrilo!
RAGNAR
Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraĝis. Unu solan fojon. Ni
junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin
fari tion denove.
HILDE
Hodiaŭ li faros denove!
RAGNAR
(moke)
Ho, vi kredu tion!
HILDE
Ni vidos!
RAGNAR
Nek vi nek mi tion vidos.
HILDE
(furioze, senbride)
Mi
volas
vidi! Mi
volas
kaj mi
devas
vidi!
RAGNAR
Sed li ne faros. Simple ne kuraĝos. Ĉar li ja havas tiun difekton,
— li, la granda konstruestro.
( Sinjorino Solness elvenas de la domo eksteren sur la verando.)
SINJORINO SOLNESS
(ĉirkaŭrigardas)
Ĉu li ne ĉeestas? Kien li iris?
RAGNAR
La konstruestro estas tie ĉe la laboristoj.
HILDE
Li iris kun la florkrono.
SINJORINO SOLNESS
(en timo)
Kun la florkrono! Ho Dio, — ho Dio! Brovik, — iru al li!
Sendu lin ĉi tien!
RAGNAR
Ĉu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes, kara, faru. — Ne, ne, — ne diru ke
mi
volas ion! Diru, ke
estas
iu. Kaj ke li devas tuj veni.
RAGNAR
Bone. Mi faros, sinjorino.
(Li iras malsupren la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)
SINJORINO SOLNESS
Ho, fraŭlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro
li.
HILDE
Sed ĉu tio ĉi estas tiel timiginda?
SINJORINO SOLNESS
Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas
supreniri la skafaldon!
HILDE
(ekscitite)
Ĉu vi kredas, ke li faros?
SINJORINO SOLNESS
Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion
ajn.
HILDE
Aha, ankaŭ
vi
opinias, ke li estas — tia —?
SINJORINO SOLNESS
Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Ĉar la doktoro ja rakontis
al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iaĵoj, kiujn mi aŭdis
lin diri —
( Doktoro Herdal ekrigardas tra la pordo)
DOKTORO HERDAL
Ĉu li ne baldaŭ venos?
SINJORINO SOLNESS
Jes, mi pensas. Mi almenaŭ sendis por voki lin.
DOKTORO HERDAL
(pli proksime)
Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino —
SINJORINO SOLNESS
Ne, ne. Mi restos ĉi tie por atendi Halvard.
DOKTORO HERDAL
Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi —
SINJORINO SOLNESS
Ho Dio, ankaŭ
tio
! Kaj ĝuste nun!
DOKTORO HERDAL
Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenaĵon.
SINJORINO SOLNESS
Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Ĉar estas ja mia devo.
HILDE
Ĉu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?
SINJORINO SOLNESS
Neeblas. Ĉar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed
restu vi ĉi tie dume, — por akcepti lin, kiam li venos.
DOKTORO HERDAL
Kaj retenu lin per babilaĵo tiom longe kiel eble —
SINJORINO SOLNESS
Jes, faru, kara fraŭlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi
povas.
HILDE
Ĉu ne estus pli ĝuste, ke vi mem farus?
SINJORINO SOLNESS
Jes, je Dio, — estus ja
mia
devo. Sed kiam oni havas devojn
multflanke, tiam —
DOKTORO HERDAL
(rigardas al la ĝardeno)
Jen li venas!
SINJORINO SOLNESS
Kaj imagu, — mi kiu devas eniri!
DOKTORO HERDAL
(al
Hilde
)
Ne menciu ke
mi
ĉeestas.
HILDE
Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.
SINJORINO SOLNESS
Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas
vi
, kiu kapablas.
( Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal iras en la domon. Hilde restas staranta sur la verando.)
( Konstruestro Solness venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo)
SOLNESS
Laŭdire estas iu, kiu serĉas min, mi aŭdas.
HILDE
Jes, tiu estas mi, konstruestro.
SOLNESS
Ho, ĉu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.
HILDE
Aspekte vi estas tre timema, vi!
SOLNESS
Ĉu vi tion kredas?
HILDE
Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi — ekzemple la skafaldojn.
SOLNESS
Nu, tio estas ja aparta afero, tio.
HILDE
Sed timema, — vi do estas?
SOLNESS
Jes, mi estas.
HILDE
Timas ke vi falos kaj mortfrapiĝos?
SOLNESS
Ne, tiel ne.
HILDE
Kiel do?
SOLNESS
Mi timas la venĝon, Hilde.
HILDE
La venĝon?
(skuas la kapon)
Tion mi ne komprenas.
SOLNESS
Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.
HILDE
Jes, faru! Tuj!
(Ŝi eksidas sur tabureton ĉe la balustrado kaj rigardas lin atente.)
SOLNESS
(ĵetas sian ĉapelon sur la tablon)
Vi ja scias, ke la unua pri kio
mi komencis, estis preĝejaj konstruaĵoj.
HILDE
(kapsignas)
Mi bone scias.
SOLNESS
Ĉar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj
tial ŝajnis al mi, ke tiu preĝeja konstruado estas la plej digna,
kiun mi povus elekti.
HILDE
Jes — jes.
SOLNESS
Kaj tion mi kuraĝas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malriĉajn
preĝejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke — ke —
HILDE
Ke —? Nu?
SOLNESS
Jes, ŝajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.
HILDE
Li
? Kiu
li?
SOLNESS
Li, kiu havus la preĝejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al
honoro kaj laŭdo.
HILDE
Ĉu tiel! Sed ĉu vi certas, ke — ke li ne estis — tiel — kontenta
pri vi?
SOLNESS
(malestime)
Li
kontenta pri
mi
! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde?
Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laŭ propra volo. Li, kiu
ordonis al ili ĉeesti nokte kaj tage por servi min, — al ĉiuj tiuj
— tiuj —
HILDE
Diabloj —
SOLNESS
Jes, ambaŭ specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta
pri mi.
(mistere)
Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la
malnovan domon.
HILDE
Ĉu tial?
SOLNESS
Jes, ĉu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon fariĝi majstro
en mia fako — kaj konstrui ankoraŭ pli honorindajn preĝejojn por
li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumiĝis
por mi.
HILDE
Kiam tio okazis?
SOLNESS
Tio okazis kiam mi konstruis la preĝejturon norde en Lysanger.
HILDE
Tion mi suspektis.
SOLNESS
Ĉar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko,
tie
mi konstante
pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi
miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiaĵoj kiel amo
kaj feliĉo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia.
Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li.
(ridas)
Sed el
tio
tamen nenio fariĝis.
HILDE
Kion vi do faris?
SOLNESS
Unue mi esploris kaj provis min mem —
HILDE
Kaj poste?
SOLNESS
Poste mi faris la
neeblan
. Mi kiel
li
.
HILDE
La neeblan?
SOLNESS
Neniam antaŭe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun
tagon mi kapablis.
HILDE
(eksaltas)
Jes, jes, vi kapablis!
SOLNESS
Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la
pinton, mi diris al li: Aŭskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas
esti libera konstruestro, ankaŭ mi. En mia fako. Kiel vi en la via.
Neniam plu mi volas konstrui preĝejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.
HILDE
(kun grandaj brilaj okuloj)
Tio
estis la kanto, kiun mi aŭdis tra
la aero!
SOLNESS
Sed li elpensis ion poste.
HILDE
Kion vi aludas per
tio
?
SOLNESS
(rigardas ŝin malĝoje)
Konstrui hejmojn por homoj, — ne valoras
ŝilingon, Hilde.
HILDE
Ĉu
tion
vi diras nun?
SOLNESS
Jes, ĉar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por
esti feliĉaj, ne. Kaj ankaŭ mi ne bezonus tian
hejmon
. Se mi iun
posedus.
(kun silenta, amara rido)
Jen
la tuta aranĝo, tiel
longe, tiel longe kiel mi vidas malantaŭen. Vere nenio konstruita.
Eĉ nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio — ĉio.
HILDE
Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?
SOLNESS
(vigle)
Jes, ĝuste nun mi volas komenci!
HILDE
Kion do? Kion do? Diru tuj!
SOLNESS
La sola en kiu mi kredas ke kuŝas homa feliĉo,
tion
mi volas nun
konstrui.
HILDE
(rigardas lin firme)
Konstruestro, — nun vi pensas pri niaj
aerkasteloj.
SOLNESS
La aerkasteloj, jes.
HILDE
Mi timas, ke vi kapturniĝus antaŭ ol ni atingus duonvoje.
SOLNESS
Ne kiam mi povas iri manon en mano kun
vi
, Hilde.
HILDE
(kun aspekto de subpremata kolero)
Nur kun mi? Ĉu ne pluraj
kuniros?
SOLNESS
Pri kiuj aliaj vi pensas?
HILDE
Ho, — ŝi, tiu Kaja ĉe la pupitro. Povrulino, — ĉu vi ne ankaŭ
kunprenos ŝin?
SOLNESS
Hoho. Ĉu estis pri ŝi, ke Aline sidis ĉi tie babilante kun vi.
HILDE
Ĉu estas tiel aŭ ĉu ne?
SOLNESS
(impete)
Mi ne respondas pri tiaĵo! Vi plene kaj tute kredu min!
HILDE
Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.
SOLNESS
Vi daŭre kredu pri mi!
HILDE
Do lasu min vidi vin libera alte supre!
SOLNESS
(peze)
Ho, Hilde, — tiel por ĉiutaga uzo mi ne estas.
HILDE
(pasie)
Mi volas! Mi volas!
(petante)
Nur unu solan fojon ankoraŭ,
konstruestro! Faru la
neeblan
denove!
SOLNESS
(staras ŝin profunde rigardante)
Se
mi tion provas, Hilde, mi
volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.
HILDE
(en kreskanta intenseco)
Kion vi diros al li.
SOLNESS
Mi diros al li: Aŭskultu min, potenca majstro, — juĝu pri mi laŭ
via bontrovo, kiel al vi plaĉas. Sed de nun mi nur konstruos la plej
delikatan en la mondo —
HILDE
(en ravo)
Jes — jes — jes!
SOLNESS
— konstruos kune kun princino, kiun mi amas —
HILDE
Jes, diru tion al li! Diru tion al li!
SOLNESS
Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj
ĉirkaŭbrakos ŝin kaj kisos ŝin —
HILDE
— multajn fojojn! Diru tion!
SOLNESS
— multajn, multajn fojojn mi volas diri.
HILDE
Kaj jen —?
SOLNESS
Jen mi volas svingi mian ĉapelon — kaj iri malsupren al la tero —
kaj fari kiel mi al li diris.
HILDE
(kun etendata mano)
Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis
kantado en la aero!
SOLNESS
(rigardas ŝin kun klinata kapo)
Kiel vi fariĝis tia, kia vi estas,
Hilde?
HILDE
Kiel vi faris min tia, kia mi estas?
SOLNESS
(mallonge kaj firme)
La princino
havu
sian kastelon.
HILDE
(ĝojkrie, manfrapas)
Ho, konstruestro —! Mia delikata, delikata
kastelo. Nia aerkastelo!
SOLNESS
Kun fundamento sube.
(En la strato kolektiĝis multaj homoj , kiuj nur malklare vidiĝas inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj aŭdiĝas de fore malantaŭ la nova domo)
( Sinjorino Solness , kun peltkolumo, doktoro Herdal , kun ŝia blanka ŝalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la verandon. Ragnar Brovik samtempe venas de la ĝardeno.)
SINJORINO SOLNESS
(al
Ragnar
)
Ĉu estu ankaŭ muziko?
RAGNAR
Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj.
(al
Solness
)
Mi diru
de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la
florkrono.
SOLNESS
(prenas sian ĉapelon)
Bone. Mi mem venos.
SINJORINO SOLNESS
(time)
Kion vi volas tie, Halvard?
SOLNESS
(abrupte)
Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.
SINJORINO SOLNESS
Jes, sube, jes. Nur sube.
SOLNESS
Mi ja kutimas. Tiel labortage.
(Li malsupreniras la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)
SINJORINO SOLNESS
(vokas post lin super la balustrado)
Sed nepre petu la viron, ke li
estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!
DOKTORO HERDAL
(al
sinjorino Solness
)
Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri
tiuj stultaĵoj.
SINJORINO SOLNESS
Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaŭ mortis
surloke.
(turnas sin al
Hilde
)
Dankon al vi, fraŭlino Wangel, ke vi
retenis lin tiel firme.
Mi
certe ne estus povinta.
DOKTORO HERDAL
(gaje)
Jes, jes, fraŭlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn
firme, se vi vere volas, vi!
( Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal iras al la sinjorinoj , kiuj staras pli proksime al la ŝtuparo rigardante tra la ĝardeno. Hilde restas staranta ĉe la balustrado antaŭe. Ragnar iras al ŝi.)
RAGNAR
(kun subpremata rido, duone mallaŭte)
Fraŭlino, — vi vidas la
junajn homojn malsupre sur la strato, ĉu?
HILDE
Jes.
RAGNAR
Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.
HILDE
Kial volas ili
lin
rigardi?
RAGNAR
Ili volas vidi, ke li ne kuraĝas suprengrimpi sur sian propran
domon.
HILDE
Ĉu
tion
ili volas, tiuj knaboj!
RAGNAR
(kolere kaj moke)
Li subpremis nin sufiĉe longe, li. Nun ni volas
vidi ke ankaŭ
li
devas teni sin sube.
HILDE
Tion vi ne vidos. Ĉi tiun fojon ne.
RAGNAR
(ridetas)
Ĉu? Kie ni do vidos lin?
HILDE
Alte, — alte supre ĉe la pinto vi vidos lin!
RAGNAR
(ridas)
Lin! Kredu tion!
HILDE
Li
volas
al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.
RAGNAR
Jes, li
volas
, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne
povas
. Kapturniĝus por li longe, longe antaŭ ol li atingus duone.
Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.
DOKTORO HERDAL
(montras eksteren)
Vidu! La laborestro supreniras la
ŝtuparegojn.
SINJORINO SOLNESS
Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!
RAGNAR
(ekrigardas dubeme kaj krias)
Sed estas ja —!
HILDE
(krias en ĝojego)
Estas la konstruestro mem!
SINJORINO SOLNESS
(ekkrias en timo)
Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio —! Halvard!
Halvard!
DOKTORO HERDAL
Tŝ! Ne kriu al li!
SINJORINO SOLNESS
(duone senrega)
Mi volas al li! Prenu lin malsupren!
DOKTORO HERDAL
(retenas ŝin)
Ĉiuj staru senmove! Eĉ ne sono!
HILDE
(senmova, sekvas
Solness
per la okuloj)
Li iras supren, supren.
Ĉiam pli supren. Ĉiam pli supren! Vidu! Vidu nur!
RAGNAR
(senspire)
Nun li
devas
turni. Ne eblas io alia.
HILDE
Li grimpas supren, supren. Baldaŭ li estos tute supre.
SINJORINO SOLNESS
Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!
DOKTORO HERDAL
Do ne rigardu lin, vi.
HILDE
Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!
DOKTORO HERDAL
Neniu movu sin! Ĉu vi aŭdas!
HILDE
(ĝojas en silenta ĝuo)
Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda
kaj libera!
RAGNAR
(kvazaŭ senvoĉa)
Sed tio estas ja —
HILDE
Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen
terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la
turpinton!
RAGNAR
Estas kvazaŭ rigardi ion neeblan.
HILDE
Jes,
estas
ja la
neebla
, tio, kion li nun faras!
(kun
nedifinebla esprimo en la okuloj)
Ĉu vi vidas iun alian tie supre
ĉe li?
RAGNAR
Estas neniu alia.
HILDE
Jes, estas iu kun kiu li kverelas.
RAGNAR
Vi eraras.
HILDE
Ĉu vi eĉ ne aŭdas kanton en la aero?
RAGNAR
Devas esti la vento en la arbokronoj.
HILDE
Mi
aŭdas kanton. Fortan kanton!
(krias en sovaĝa ĝojo)
Vidu,
vidu! Nun li svingas la ĉapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu
do supren al li. Ĉar nun, nun estas finite!
(tiras la blankan
ŝalon for de la doktoro, svingas ĝin kaj krias supren)
Vivu la
konstruestro Solness!
DOKTORO HERDAL
Ne faru! Ne faru! Pro Dio —!
(La sinjorinoj sur la verando svingas poŝtukojn kaj oni huraas malsupre en la strato. Subite mutiĝas, kaj la homamaso transŝaltas al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignaĵo vidiĝas inter la arboj fali malsupren.)
SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ
(samtempe)
Li falas!
( Sinjorino Solness ŝanceliĝas, faletas senforta malantaŭen kaj kaptiĝas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)
(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la ĝardenon. Ankaŭ doktoro Herdal rapidas tien. Mallonga paŭzo)
HILDE
(fikse rigardas supren kaj diras kvazaŭ ŝtoniĝinta)
Mia
konstruestro.
RAGNAR
(apogas sin treme al la balustrado)
Li certe estas frakasita.
Mortigita surloke.
UNU EL LA SINJORINOJ
(dum oni portas
sinjorinon Solness
en la domon)
Kuru al la
doktoro —
RAGNAR
Mi ne povas movi piedon —
ALIA SINJORINO
Voku do iun tie sube!
RAGNAR
(provas voki)
Kiel estas? Ĉu li vivas?
VOĈO
(el la ĝardeno)
Konstruestro Solness estas morta!
ALIAJ VOĈOJ
(pli proksime)
La tuta kapo frakasita. — Li falis rekte en la
ŝtonejon.
HILDE
(turnas sin al Ragnar kaj diras silente)
Nun mi ne plu vidas lin tie
supre.
RAGNAR
Terure. Li tamen ne kapablis.
HILDE
(kvazaŭ en silenta, freneza triumfo)
Sed tute al la supro li
atingis. Kaj mi aŭdis harpoj en la aero.
(Ŝi svingas la ŝalon
supren kaj krias en sovaĝa ardo)
Mia, — mia konstruestro!