Title : Jan Amos Komenský
Author : Jan Václav Novák
Release date : June 27, 2007 [eBook #21951]
Language : Esperanto
Credits : Produced by Robert L. Read and Miroslav Malovec
Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre satas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio.
La instruo pri la internacia solidareco, estu gi disvastiginta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskigintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Car la kauzo de tiu ci amo estas la plej esenca kvalito de homaro: gi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro.
Kaj la plej altaj, la plej idealaj kaj sekve la plej efikaj ideoj progresigi la homaron estas tiuj de mi, simpla, senpova kaj sensignifa membro de sia nacio, sed forta tiam, se koroj de ciuj miaj samnacianoj ekbatas por la samaj savontaj ideoj.
Kaj kun gojega miro mi audas, ke, kio estis idealo kaj savonta vorto por mi, estas same idealo kaj devizo de la ceteraj samnacianoj; ec ke la ideoj de la ceteraj estas pli klaraj kaj ke la ilia koro batas pro ili ankorau pli brue ol la mia; kaj ke ekzistas inter la samnacianoj homoj, kiuj scias diri miajn idealojn per tiaj vortoj kaj montri al ili tiel ireblajn vojojn, ke la kapo flarante poveblecon realigi idealojn pensitajn nerealigeblaj svenas pro felicego. Tio estas la tasko de la grandaj animoj. Cu do oni ne devas fierigi pro nacia parenceco kun la granda spirita korifeo? Cu estas honto tia fiero?
Jen la argumento, kial la cehoslovaka nacio fierigas pro Jan Amos Komenský (Comenius) kaj kial ni eldonas en esperanta traduko brosuron priskribantan liajn vivon kaj laboron.
Jan Amos Komenský estas speciale kara al koro de ciu Cehoslovako, car li estas unu de la tri homoj, kiuj plej esence reprezentas internan ideon de la cehoslovaka nacio, sencon de gia historio, kiun dum la lastaj jardekoj tre kurage esploradis niaj filozofoj kaj historiistoj precipe T. G. Masaryk (nuna prezidanto de la respubliko). Lia teorio trovis multan aprobon kaj multenombrajn kredantojn. Jen gia esenco.
Senco kaj celo de ekzisto de la cehoslovaka nacio, la interna ideo de gia evoluo, estas montrita en gia historio. El gi sekvas, ke la nacio estis en la plej fruktodona evoluo de siaj kapablecoj tiam, kiam gi luktis ekskluzive por celoj abstraktaj, spiritaj, idealaj, kiuj ne povis efiki je lia materia situacio. Tio estis dum epoko de Hus (bruligita en j. 1415) kaj de Husanoj.
La parolo de Hus „Sercu la veron kaj restu en la konita vero!“ kiu estis de Masaryk montrita kiel la precipa instigilo de la Husa celado kaj farigis devizo de la progresema movado, estas mallongigo de la plej arde dezirata idealo nacia: povi klopodi por koni la veron kaj por efektivigi postulojn kaj ordonojn de la vero en la praktika vivo. Kio ce tio estas speciale substrekinda estas la efektivigo de la vero en la praktiko, penado, ke la ciutaga, nefestena, laborplena vivo farigu enkorpigo, realigo, efektivigo de la verecaj idealoj. La konkretaj faroj povas esti ec kontrauaj, sed tiu ci pensmaniero estas komuna al ciuj grandaj aperajoj de la spirita vivo cehoslovaka.
La dua fiero de nia historio estas Petr Chelcický, samtempulo de Hus kaj de la Husanoj. La Husanoj decidis batali por sia vero, por sia vero de Dio, ili entuziasmigis por la „Dia milito“ la plimulton de la nacio, ili jam en jaro 1420 ricevis gravan venkon kontrau la nelega rego Zigmundo. Sed tiam Chelcický havas kuragon kontraustari la generalan humoron de la tempo kaj ekpredikas opinion elpensitan en silento de la sudbohemaj kampoj: „Cia ajn milito estas malpermesita al Kristano per la unusenca ordono Dia: Nemortigu! Neniam decas al Kristano uzi la perforton“. Kaj kiam la cefurbo plena de esperoj je militaj venkoj kaj venkaj profitoj ne havis orelon por auskulti lin, li revenis en sian kamparon, ne por verki simple novajn librojn--sed por organizi homojn, kiuj ekkredinte liajn verojn estis kapablaj vivi lau ili. Kaj li efektivigis tion kun tiela sukceso, ke fondigis multaj komunumoj de homoj vivantaj lau la principoj de la origina kristaneco, kiel gin Chelcický predikis. Ili neniam uzis perforton, amis sin reciproke, laboris honeste ne sole por sia propra profito sed por bonfarto de ciuj komunumanoj. Ilia nomo estis „Cehaj Fratoj“ kaj la influo de organiza laboro de „revulo“ Chelcický dauris tri jarcentojn! Dum tiel longa epoko kreskis kaj floris komunumoj de Cehaj Fratoj kiel modeloj de la bona mastrumado kaj dokumento, ke ec utopioj estas realigeblaj.
Jan Amos Komenský estis la lasta episkopo de la Cehaj Fratoj. Sed lia vero estis jam alia vero. La mezepokaj formoj estas ce li jam tute plenigitaj per la moderna enhavo de renesanca kulturo, la du polusoj de la homara celado: idealo materia kaj idealo spirita, la bezono agi kaj la guo mediti, estas ce li en harmonia kunsento. Li estas efektive kredanta membro de la eklezio de la Cehaj Fratoj, li malbenas kaj kondamnas militon, sed antau cio li scias, ke lia propra nacio devas esti libera por povi plenumi taskojn de Dio donatajn. Samtempe kun li vivis la glora filozofo franca Descartes. Lia pens- kaj agadmaniero estis tute kontraua al tiu de Komenský.
Descartes dum la tuta vivo sidis en salono sur kusenoj malforta, malsaneta viro, kaj la tutan vivon meditis, cu li ekzistas au ne.
Al Komenský ec ne venis penseto, ke li povus ne ekzisti, car ciam aferoj gravegaj estis farotaj. Li, politika ekzilito el sia patrujo, ciam sciis, ke antau cio la maljusta kaj malbona uzurpatoro de la rega trono estas forigota. Kaj li tial vagadis tra la tuta Europo, sercante monon, soldatojn, asociojn, kiuj povebligus forigi la malhonestulon Habsburgan, la despoton, la kontraureformaciulon. Ec kun Turkoj li estus estinta asociinta por ekmiliti la Habsburgojn.
Kaj kiam cio montrigis vana, li ne malesperis sed ciujn siajn laborkapablojn li dedicis al la reformo de pedagogio al la organizado de pli bonaj lernejoj ol nun. Car se la junaj homoj eliros el lernejoj pli bone instruitaj pri la homecaj virtoj, tiam neniam estos poveble, ke ekzistu tiomaj maljustecoj, tiom da faroj kontrau la lego de Dio, kiom li vidis kaj travivis.
Tia konkreta, praktika laboro por la ideala vero, por la morala postulo, por sistemo de Dio, tio estas la plej karakteriza kvalito de la cehoslovaka menso.
Tial komprenu, fremdnaciaj legantoj de nia libreto, kial ni kun tia fervoro propagandas la scion pri Jan Amos Komenský, kaj helpu nin propagandante kun ni.
BRATISLAVA, 13. marton 1921.
Dr. Stan. Kamaryt.
„Ankau mi kredas al Dio, ke gis pasos la uragano de la kolero pro niaj pekoj sendita sur niajn kapojn, la regado de viaj aferoj al vi revenos, ho, popolo bohema!“
Per tiuj ci vortoj, ofte nun ripetataj, inauguraciis la unua prezidanto de la cehoslovaka respubliko Tomáš G. Masaryk sian unuan komunikon al la Nacia Kunveno. Kaj la profeto Jan Amos Komenský, kies plumo ilin la unuan fojon skribis, tiam ilin skribis, kiam montrigis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nürenberg (komencon de la jaro 1650) kaj kiam la turmentata europa popolo denove libere ekspiris post la longa suferado pro la plej kruela eklezia milito. Por li kaj liaj samreligianoj tiu trankvilo bedaurinde ne ekzistis, al ili estis destinite daurigi la vagadon tra la negastema fremdlando, kaj trovi tie ec la finan ripozon.
Kaj tamen Komenský, la lasta cefpastro de la "Frata Unuigo" (Jednota bratrská), nia plej nacia eklezio, senlace laboris preskau duonon da jarcento por la bono de la homaro dedicante la amon al sia patrujo, kiam li devis gin forlasi en ago da 35 jaroj, penante gis sia lasta spiro helpi al gi el la morala mizero per disvastigo de la klereco en ciujn klasojn kaj per la konvinkado pri bezono de la paco.
1. Rica je sciajoj li revenis el fremdlando, por dedici ciujn siajn fortojn al la servo de la Frata Eklezio; sed jam kiel studento li ekkuragis konatigi al siaj samlandanoj elpensajojn de la samtempaj natursciencoj kaj per helpo de la detala ceholatina vortaro ebligi al ili la scion de la sciencoj.
Sed bedaurinde lia trankvila laboro por la utilo de liaj eklezianoj estis interrompita per eksplodo de ribelo, finiginta per venko de la rego Ferdinando IIa super la bohema nacio la 8an novembron 1620.
En tiu tempo estis ankau verkita lia fama „Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro“ (1623), kiun libron oni ankorau hodiau vicigas inter la popularajn librojn de la pli malnova ceha literaturo.
2. Sed ankau pri la estonteco de la patrujo zorgis Komenský dum ci tiuj suferoplenaj jaroj. Li estis plene konvinkita, ke ne estas malproksima la tempo, kiam finos la suferado pro la kredo kaj ekestos la nova regno, pri kiu ciutage pregas Kristanoj per vortoj de la prego „Patro nia. Venu regno Via“! Zorgante tiel, ke lia nacio ne estu surprizita per la subita renverso, li preparis por gi proponon de la nova reguligo de la eklezio kaj samtempe la verkon, kiu garantiis lian gloron por la tuta estonteco. La verkon li nomis „Didaktiko,“ t. e. „arto de la arta instruado“ kaj en gi li montris pli frue al la samlandanoj, pli poste en la latina traduko de la verko al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al gi utilajn sciojn. En la libro oni postulas dedici por la perfekta eduko plenajn 24 jarojn de la juneca ago, kiun oni dividu je kvar periodoj; la infanago, knabago, ago de la maturigado kaj junulago. Por ciu ago li volis starigi apartan lernejon, preparante por ciu specialajn librojn. Al la infana ago li dedicis la faman „Informatorio de la patrina lernejo“, kiu farigis evangelio de la instruistaro ne nur de lia propra nacio, sed ankau de ciuj kleraj nacioj same kiel la „Didaktiko“. Bedaurinde ci tiujn signifoplenajn fruktojn de lia spirito povis utiligi pli frue la fremdlando, liaj samlandanoj ekuzis ilin nur post la nacia renaskigo.
3. En ekzilon en la urbon Leszno foriris Komenský je komenco de la jaro 1628 kaj tie li komencis instrui lernantojn de la latina lernejo. Li verkis por ili negrandan lernolibron de la latina lingvo nomata „Janua linguarum reserata“ (1631), kiu disvastigis dum kelkaj jaroj en la tuta Europo kaj konatigis la nomon de Komenský ec en la plej malproksimaj landoj de Azio. Gia praktika arango ekinteresis la tutan instruitan mondon. Komenský deziris per tiu ci lernosistemo ne sole forigi malfacilajojn de la lernado de la lingvo latina, sed li celis samtempe doni al la junularo konon de la plej gravaj aferoj en la mondo. Tial li konstruis en 100 alineoj (1000 frazoj) tabelon de enhavo de la tuta mondo, komencante de gia kreo kaj finante per la lastaj aferoj de la homo; en tio ciu objekto devis esti signita per sia origina nomo. La praktika signifo de tia libro estis al ciu evidenta kaj tial gi estis en la tuta Europo en diversajn lingvojn tradukata. La verkinto mem ekmiris pri la sukceso kaj aprobo de sia libro. La provo faris lin tuj mondkonata inter ciuj tiamaj kleruloj. Sed tamen en sia fervora penado helpi al la homaro, skuiganta pro la malpaco kaj maltrankvilo, li konsideris tion kvazau signon de la Providenco, ke li provu ion pli signifan. Li rimarkis, ke kauzo de ciuj malfacilajoj sur la mondo estas celado al aferoj suprajaj sen atento de ilia interno kaj enhavo kaj la homa facilkredemeco. Antau nelonge estis atendata savo de la klasikismo, la reveno al beleco de la malnovaj formoj literaturaj, sed la penado haltis ce senenhavaj formoj, car al la efektiva kono, ne alkondukis la junularon ec la legado de la malnovaj verkistoj. Kaj tamen estis en la lernejoj, tiom da tempo kaj zorgoj dedicita al la latina lingvo sole por ke la lernantoj sciu verki leterojn kaj versojn lau la malnovaj modeloj. Cu estas utila por la vivo, demandas Komenský, labori pri tiaj aferoj, kiam jus dume atentigas pri sia rajto nove prosperantaj natursciencoj precipe fiziko, hemio kaj astronomio? Tial opinias Komenský, ke estas necese arangi denove la instruadon lau novaj metodoj kaj principoj, kiel oni faris ce lingvo latina. Estas jam por la komparo de ciuj objektoj necese tiujn principojn trovi. Ke estas eble fari tion, konkludas Komenský lau vortoj de Sankta Skribo (Sageco 11, 21), ke Dio cion ordigis lau la nombro, mezuro kaj pezo. Se ciuj vortoj de iu lingvo havas sian analogion, ke oni povas ilin ordigi en nemultaj reguloj, sammaniere klasifiki oni povas la objektojn kaj difini lau iom da principoj. Estus sole nur necese konstrui „Pordegon de la objektoj“, memkompreneble tiel konstruitan, ke la junularo sen malfacilajoj eniru en la templon de la sciencoj. Kaj se estus tiel poveble de la juneco ciujn homojn enkonduki en la veran konon, malaperus certe per si mem ciuj iniciatoj de la malkonsento kaj malpaco kaj anstatau malamikeco ekregus en la mondo agrabla paco. Kaj pri paco klopodis Komenský des pli multe kun aliaj same pensantaj viroj, ju pli profunde influis la cehan landon, lian patrujon, kaj preskau la tutan Europon la malfelicaj sekvoj de la religiaj malpacoj. Se la vera scio disvastigus inter ciuj homoj, cu ne proksimigus la plenumo de la vortoj de Kristo, ke estos unu safejo kaj unu pastisto?
5. Ke oni iam sukcesos verki tian libron, Komenský ne dubis. Ankau gustan nomon li el libroj samtempaj por gi trovis: „Pansofio“. Kompreneble por ke ciuj frazoj en gin akceptitaj estu vere fidindaj konitajoj, oni devus trastudi tutan sciencan materialon kaj per spertoj kaj esplorado pruvi la verecon de ciu gia frazo. Sed tio estus granda kaj malfacila laboro, ke sole senlaca kaj diligenta laboro de unuopulo sukcesus gin venki.
6. La ideojn, en gi koncize donitajn, pritraktis Komenský detale en la letero, kiun li sendis al sia amiko Samuel Hartlib en London, en la duono de tridekaj jaroj de la XVII. jarcento. Al Hartlib cio ci tre placis, car ankau la fama angla filozofo lordo Francis Bacon, antau ne longe mortinta (1628), predikis la bezonon de nova metodo de cia esplorado sur la principo de indukcio, pri kiu tiam klopodis la natursciencoj. Estas tiel klarigeble, ke Hartlib sen permeso de Komenský sendis la leteron al la Oxforda universitato por bontrovo kaj kun gia konsento li gin ec prese eldonis kiel „Conatuum Comenianorum praeludia“ (Antauludo de entreprenoj de Komenský). Komenský estis vere surprizita ricevinte subite el Londono anstatau respondo presitajn ekzemplerojn de sia letero. Memkompreneble, ke ne tute konvenis al Komenský antau la mondo entrepreni ion, kion li satus labori kase en sia laborejo, sed kuragigis lin denove la konsento kun lia propono de la tuta scienca mondo. Baldau estis proponite al li ne nur la materiala helpo por lia laboro, sed ankau la scienculoj de diversaj fakoj proponis sian helpon kiel kunlaborantoj, por ke la verko estu pli frue preta.
7. Unuan materialan helpon proponis al Komenský la juna posedanto de Leszno Grafo Bohuslav Leszczynski, kiu volis ankau liajn helpantojn vivteni. Tio okazis en la jaro 1640, post granda sukceso de la lerneja teatrajo „Pri Diogenes el Kynike“, kiun li atingis estante rektoro de la leszna lernejo. La grafo ceestis kun siaj amikoj la prezentadon. Al li do Komenský prezentis unuan detalan proponon, kiel estus eble pansofion sistemi kaj kiuj helpaj verkoj estas bezonaj. Gi estis precipe „Panhistorio“, historio de scienca esplorado kaj sercado de la veroj kaj la „Pandogmatio“, resumo de ciuj opinioj kaj skismoj per kiuj la homaro iradis al la scio.
8. Sed pli frue ol ci tiu propono estis decidita, ricevis Komenský de Hartlib (somero 1641) inviton, ke li venu Anglion por signifoplena laboro, gloranta kaj honoranta Dion. Alveninte Londonon Komenský nur tiam eksciis de la amikoj, ke li estis invitita de la parlamento mem, por fondi pansofian kolegion, en kiu li kun 12 scienculoj laborus je la progreso de la sciencoj. Tiun sukceson atingis Hartlib helpe de potencaj amikoj ce la nove kunvokitaj parlamentanoj, ce kiuj tiam aperis forte la emo, ne nur plibonigi ekzistantajn malordojn en la regno, sed ankau subteni la progresemajn ideojn, kiuj tiam estis sennombraj. Bedaurinde, la ribelo de katolikaj Irlandanoj kontrau Angloj prokrastis la tujan efektivigon de la grandioza propono de Hartlib.
9. Komenský uzis liberan tempon en Londono dum vintro 1641-2 preparante detalan planon nomitan „Via Lucis“ (Vojo de la lumo) por la intencita kolegio. Li montras en gi kiamaniere penis la homaro liberigi el la mallumo de la erardoktrinoj, en kiuj gi kvazau dronigis post perdo de la kredo je la vera Dio. Lastaj kaj plej efikaj rimedoj, lau opinio de Komenský, estas la arto de libropresado kaj vojagado trans maroj. Sed ankau ci tio ne suficas por ke la homaro retrovu la lumon. Por atingi gin oni cefe bezonas disvastigi la klerecon per taugaj rimedoj. Tiuj rimedoj povas esti elementaj lernejoj por la tuta homaro, en kiuj gi akiradus la konon el universalaj libroj, verkitaj de scienca kolegio. Ankau universalan lingvon povus iam tiuj ci viroj krei. Havante sian centron en Londono, kvazau foirejo de la tuta mondo komerca, ili povus atente observi la evoluon de la tutmonda kulturo, informi sin reciproke pri novaj eltrovoj de monda signifo kaj esti samtempe internaciaj jugantoj en aferoj politikaj. Al ilia jugorajto estus ankau la regoj submetataj kaj kiu kontraustarus ilin, tiu povus esti forigita per la komuna interveno de ciuj aliaj. Tiamaniere estus garantiita la sencesa progresado de la homaro kaj la eterna paco en la tuta mondo.
10. Bedaurinde, la grandioza projekto ne efektivigis, la politika paco ne ekestis en Anglio ec dum la sekvintaj jaroj kaj la ribelo kontrau la malnovaj ordoj ekkulminaciis per forigo de la regeco kaj enkonduko de protektorato de Cromwell. Ankau religia radikala partio sukcesis valori en la politiko. Komenský povis tiam nenion alian fari ol forlasi konfuzitan Anglion kaj akcepti novan proponon el Svedio, ke li organizu por Svedoj la librojn por lernado de latina lingvo kaj kompense ke li ricevos helpon por la preparata pansofio.
11. El simpla „Janua linguarum reserata“ evoluis dum kelke da jaroj triparta metodo de latinaj lernolibroj, kiuj estis sukcese enkondukataj en tiamajn lernejojn. Krom la „Janua linguarum“ estis ankorau „Antaupordejo“ (Vestibulum) kaj „Cambro“ (Atrium) al ciu grado de la gramatiko kaj vortaro. Komenský nevolonte forlasis satatajn jam ideojn pansofiajn, en kiuj li vidis sian propran vivocelon, precipe, kiam liaj anglaj amikoj lin pro tio riprocis, sed li esperis baldau fini la laboron en Svedio kaj komenci tiun, kiu plej multe lin allogis. Ankau pro politikaj kauzoj li volis plenumi deziron de Svedoj, kiuj kiel la plej potencaj kontrauloj de Habsburgoj penis helpi liajn samlandanojn kaj samkredanojn kaj ebligi la revenon en Bohemion.
12. Trans Holandio, kie li ankau renkontigis kun la fama filozofo Descartes, Germanio kaj Danio li rapidis Svedion, por prezenti sin al la malavara subtenanto de subpremataj homoj, al holanda grandkomercisto Ludoviko de Geer, militistara sveda liveranto, de kiu la propono devenis. Tiu, volante havi sian intencon aprobitan de la politika potenco, sendis lin en Stockholmon al regna grandkanceliero Axel Oxenstern. La kanceliero, jam de longe konscianta bezonon de la reformo de la instruado, auskultis la konkludojn de Komenský kun granda intereso, li ec proponis al li superan inspekton de reformo de la tuta instruado en Svedio. Ne malpli gojigadis lin, kiam Komenský argumentis al li el la Sankta Skribo la proksimecon de la regno de Kristo kun la pligrandigo de komuna kulturo. Nur post la kvartaga interparolado foriris Komenský, promesinte, ke li pli frue, kiel aferon pli urgan, prilaboros librojn lingvajn, kaj poste komencos solvadi la pansofion (Cioscion). Ankau al regino Kristino estis tiam Komenský de kanceliero prezentita.
Kiel loglokon por la komencotaj laboroj, rekomendis al li la kanceliero trankvilan, tolereman urbon Elbing, apud fresa limano de la rivero Vistulo, en la orienta Prusio. Tie ankau eklogis Komenský kun sia familio, en autuno de la jaro 1642, havante kelkajn junajn helpantojn el Frata Unuigo, kun kiuj li esperis sukcese plenumi la tutan taskon dum kelke da monatoj.
13. Sed denove prilabori tutan sistemon de lernolibroj kaj samtempe meti ilin en perfektan harmonion, postulis multon da laboro kaj pacienco precipe, kiam Komenský, dezirante perfekte koni la tutan problemon, ree trastudis ciujn samtempajn lingvajn instrumetodojn kaj ec analitike relaboris tutan instruan teorion entute, kaj nur sur ci tiu fundamento li traktis, lau lia opinio, multsignifan por la tuta klero teorion de gusta instruado de lingvoj en enkonduka verko al la lernolibroj nomita „Linguarum methodus novissima“ (Plej nova lingva metodo, eld. en jaro 1649).
14. Sed malgrau tiuj ci tiom urgaj laboroj, li ne forgesadis sian pansofion, eldoninte tuj en la jaro 1643 „Planon de pansofio“ (Pansophiae diatyposis) kaj 2 jarojn pli poste li komencis esplori la penson de komuna universala reformo de ciu homa gento per sistemo de la libroj, inter kiuj ankau lia pansofio estus nur unusola verko. Li intencis plej frue prezenti la proponon al Europa klerularo por prikonsidero kaj li nomis gin „Generala interkonsilo pri la reformo de la aferoj homaj“ (De rerum humanarum emendatione consultatio catholica). La efektivigo de tiu ci intenco ne okazis, car Ludoviko de Geer sencese insistis je la finlaborado de la prenita tasko kaj li ne kasis ec sian malplacon, se Komenský deflankigis for la laboro al tiu, kiu lin pli allogis, au se li ie reprezentis sian eklezion, kaj fine li ec rifuzadis promesitan subtenon, kiam la libroj ne estis baldau preparitaj por preso. Kaj tiel ni trovas ce Komenský jus en tiuj jaroj 1642-48 ofte hezitadon, senkulpigadon kaj regustigadon kaj denove skuetadon per la katenoj de devoj kiuj lin tiom premis.
15. Cetere, lia maltrankvilo grandigis ju pli proksimigis la decido de militaj interkonsentoj, kio signifis ankau decidon pri la sorto de cehaj ekzilitoj kaj tamen verdire Komenský sole por Cehoj laboris, akceptinte la taskon por li tiom sendankeman. Sed la traktado estis prokrastata, la esperoj malaperadis kaj ju pli necedema montrigis la imperiestro Ferdinando IIIa rilate la demandon de la religia unueco en bohemaj landoj, des pli volonte permesadis en Germanio la aprobon de evangeliaj eklezioj. Jam antau la ratifikacio de pacaj interkonsentoj en la jaro 1648 petas Komenský la reginon kaj svedajn kancelieron, ke ili protektu kompatindajn bohemajn ekzilitojn kaj ne submetu tiom da senkulpe suferantaj homoj kaj iliaj eklezioj al la certa ruinigo. Sed cio estis vana. Superigis la politikaj konsideroj, car ciuj militantaj partioj estis jam lacaj, elcerpitaj kaj Cehoj estis tamen oferdonitaj. Kaj al Komenský ne restis ol ankorau senkulpigadi sin pro sia insistado.
16. La saman jaron li forlasas Elbingon por administri sian eklezion, de kiu li estis elektita kiel episkopo--juganto. En Lezsno li poste presigis du librojn, kiujn li dum antauaj jaroj verkis por Svedoj, nome la „Metodon de lingvoj“ kaj „Didaktikon“, sian plej gravan verkon.
17. Ankau ci tie li ne restis longe. Jam la duan jaron post sia translogigo en Lesznon li ricevis honoran inviton de princoj Rákóczi, ke li en Šaryšský Potok super Bodrogo, en loko de ilia somerlogado arangu lernejon lau siaj pansofiaj planoj. Antau sia forveturo en Hungarion, kien lin sekvis lia eklezio en printempo de la j. 1650, li ankorau verkis, por gojigi la korpremitajn fratojn tie logantajn, „Testamenton de la mortanta patrino de la Frata Unuigo,“ verketon de alegoria karaktero, en kiu lia eklezio adiauas sur la mortlito kun siaj filoj kaj postlasas al ili siajn trezorojn. El gi devenas ankau nia enkonduka sentenco, kiu sonas al ni kvazau profetajo. Sed ankau alimaniere ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono, kvankam la plej proksiman estontecon kovras netraigeblaj nuboj.
18. En Slovakio (Uherská Skalice) li estis je pasko de tiu jaro tre goje bonveninta; el Uherská Skalice li vizitis ankau aliajn ekleziojn fratajn pli malproksimen. Iom hezitante, li poste iris orienton kaj en Potok plenestime akceptis lin precipe la grafo Zikmundo Rákóczi. Sed por pli longa restado li eklogis tie en autuno de la sama jaro, post longa traktado kun la eklezio, kiu hezitis en tiu kritika tempo lasi foriri sian cefpastron. Fine la politikaj konsideroj decidis.
19. En sia nova agadloko Komenský tuj prezentis al la princo planon de la sepklasa lernejo, kies 3 elementaj klasoj estus lingvaj, 4 superaj klasoj objektaj (filozofiaj). La malsuperaj klasoj estis baldau malfermitaj kaj Komenský relaboris por ili ankau siajn lingvajn librojn je tria fojo, sed la superaj klasoj ne efektivigis pro la tro frua morto de princo Zikmundo (4./II. 1652.). Komenský volis nome transmeti la taskon liberigi cehajn ekzilitojn al Zikmundo, car tiu ci edzigis kun Eliso, filino de la iama rego Frederiko el Pfalz, kiun vere felican geedzigon Komenský mem benis. Tial li ankau laboris kun tia komplezemo por la lernejo, kiun la juna princo tiom satis. Bedaurinde, ec tie estis Komenský baldau seniluziita, car la situacio ne estis ankorau matura por liaj projektoj kaj la rimedoj, per kiuj li intencis cion rebonigi, ne kondukis al la celo. Tial li fine ellaboris la enhavon de nova „Janua linguarum“ en ok lernejaj teatrajoj je „Studo-ludo“, („Schola ludus“), en kiu trovis efektivan placon nur la nobela junularo de la lernejo. Post la laboro, daurinta 3 kaj 1/2 da jaro revenis Komenský alte estimata al sia eklezio en somero de la jaro 1654.
20. Lian gustan kaj praktikan opinion pri la realeco, pruvas ankau 2 libroj aperintaj en Hungario: Tio estas precipe lia fama „Orbis pictus“, (Mondo en bildoj), en kiu la konciza enhavo de la „Janua linguarum“ estas klarigata per multaj bildoj, kiuj estas tie ec la cefa temo. La ilustrajoj anstatauas tie empirian apercipon, kiun oni ne povis cie akiri, kiel ekzemple en Hungario por diversaj metioj. Poste, forirante el Hungario, donacis Komenský al la princo Georgo II., frato de Zikmundo, verketon de ekonomia enhavo, nomitan „Gentis felicitas“ (Felico de nacio), en kiu Komenský montras, sur kio bazas la gusta signifo de la nacia felico kaj kiel malproksime de gi estas la hungaraj logantoj, kaj kiamaniere al gi proksimigi. Tio certe estis la plej bela danko por la favoro de Rákóczi.
21. La cirkonstancoj, kiam Komenský la trian fojon alvenis en Lesznon, estis tre kritikaj, car estis atendita la svedo-pola milito, kiu ankau vere la sekvantan jaron furioze eksplodis. Pri gi ni scias pli detale el la romano de Sienkiewicz „La inundo.“ La svedan enmarson konvene komparas la poeto kun la inundo, car la malamika militistaro alproksimigis gis al Krakow, ke ec la rego Jan Kazimir mem estis devigata forkuri fremdlandon. Leszno akceptis la svedan kavalerian garnizonon. La fremduloj, en la urbo logantaj, lau religio skismuloj, estis amataj nek de la popolo el la cirkauajo, nek de la nobelaro. Kiam do, en unuopaj lokoj de la regno levigis ribelo kontrau la fremda regado, venis ankau vico je Leszno, eble ankau la sopiro je abunda rabajo en la rica komerca urbo tiam decidis. En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komenský restis malgrau ciu minacanta dangero ce sia paroho kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, jetinte parton de siaj manuskriptoj en la kasejon sub sia studocambro. Tie ili estis ankau trovitaj kaj redonitaj al li dek tagojn post la brulego. Bedaurinde, tio estis sole la malgranda restajo de lia multjara senlaca laboro. Krom tio perdis Komenský sian tutan havajon, la materialon pansofian kaj precipe grandan ceholatinan vortaron jam por la preso preparitan. La perdon de tiu ci vortara trezoro Komenský plej multe bedauris kaj tio estas ankau la plej granda perdo, kiu trafis nian nacion je gia spirita posedajo de la pli malnova tempo. Pri la valoro de la verko atestas gia negranda restajo „Linguae Bohemicae thesaurus“ de V. Jan Rosa, kiun ofte uzadis Josef Jungmann, verkante sian vortaron.
22. La malfelica sorto de la urbo profunde tusis koron precipe de la samtempa evangelia mondo, same kiel la perdoj de la fama pansofisto liajn multnombrajn amikojn. Li volis kun sia familio plej frue translogigi en Frankfurton a. M., sed volonte li akceptis inviton de Laurente de Geer, filo de Ludoviko, translogigi al li en Amsterodamon kaj tie en trankvilo dedici sin al la preferata pansofio. Logantaro de la urbo bonvenigis lin plej estime, kiel mondfaman personon kaj estis ankau al li proponita helpo por diskonigo de liaj verkoj.
23. Li akceptis gin plej unue por la eldono de la kolektitaj verkoj pedagogiaj „Opera didactica omnia“ (1657), kiujn li arangis lau la tempo de ilia deveno (en Leszno, Elbing kaj en Potok) en tri grandaj volumoj kaj aldonis al ili kvaran parton de interparoloj, verkitan en Amsterodamo. Tiuj verkoj ekmirigis la tutan instruitan mondon; sajnis, ke ciuj misteroj de la gusta instruado estas malkovritaj kaj nur de tiu unusola viro. La aprobo de la urbo, en kiu Komenský logis kaj al kiu estis tuta verko dedicita, estis precipe grava.
24. Kontraue la eldono de la latina traduko de politikaj profetajoj devenantaj de tri viziuloj, kun kiuj Komenský persone interrilatis, vekis kontrau li atentindan opozicion kaj maltrankviligis liajn lastajn jarojn. Kaj tamen ankau per tiu ci libro, nomita „Lux in tenebris“ (Lumo en mallumoj) volis Komenský utili al sia nacio, kaj denove vaste pritrakti la demandon de ekzilitoj kaj atentigi pri la maljustajoj faritaj al lia nacio. Kion profetis liaj profetoj Kotter kaj K. Ponatovska pri la unuaj tempoj de la tridek-jara milito estis ja post la finigo de la bataloj plejparte decidite. Krom tio ne cesis instigi Komenský-on lia iama kunlernanto kaj malbonfama profeto el Lednice Nikolao Drabík al novaj kaj novaj politikaj deklaroj, kvankam liaj vizioj estis nur sencese ripetiganta atakado je la Habsburga familio, je Austrio kaj je papismo, de kiuj ruinigon en la plej proksima tempo li profetis. La malfelica rezultato de la militista interveno en Polio, kiun provis princo Georgo IIa Rákóczi je fino de la svedo-pola milito, estis certe unu el kauzoj de konstanta insistado de Drabík. Komenský estis tiam ankau peranto de la diplomataj sciigoj de la princa korto kun la fremdlando. Sian personan honoron kaj sian neriproceblecon li defendis per eldono de la profetajoj „Lux e tenebris“ (Lumo el la malumo, 1665), kiujn li sendis pere de speciala kuriero al korto de Ludoviko XIV. esperante je komenciganta jaluzeco inter Habsburgoj kaj franca rega dinastio.
25. Sed malgrau la peno por la bono de la subpremitaj samlandanoj Komenský gis la lastaj momentoj ne forgesis, kion li promesis al la mondo, la pansofion.
El promesitaj „Interkonsiloj universalaj pri la reformo de la homaj aferoj“ li eldonis nur du enkondukajn volumojn: „Generala vekigo“--(Panegersio) kaj „Generala klerigo“--(Panaugiio 1662), sed li sendis detalan alvokon al ciuj europaj scienculoj, volante instigi klerularon al fervora agado por la levigo de la kulturo, sen kiu sajnis al li la homa felico neebla. Krom tio li sencese primeditadis, kiamaniere fari la sciencojn alireblajn por ciuj klasoj. Tion pruvas la plano de IIIa parto de la Pansofio konservita bone en lia postlasajo, kiun li fine volis disvolvi en 100 dialogoj. El la pluaj verkoj ni konas precipe la nomojn: parto IVa „Pampaedia“, „Generala kulturo“, kiu estis enhavonta ciujn cefajn ideojn de la instruado, parto Va: „Panglottia“; „Universala kulturado de la lingvoj“, enhavonta krom la cefaj lingvaj reguloj ankau ideojn pri la nova perfekta lingvo por kulturado de la scienco, parto VIa: „Panorthosia,“ „Universala plibonigo“, en kiu li volis priskribi la staton de la homaro, kiam cio estos laudezire plenumita, parto VIIa: „Pannuthesia,“ „Universala admono“ estis instigonta la homaron, ke gi vere pri cio ci klopodu. Krom tio Komenský sencese aliformadis „Trairejon al la objektoj“ por la junularo kaj li finis la verkon en lasta jaro de sia vivo, kiel maljunulo preskau okdekjara. Al „Trairejo al la objektoj“ li aldonis kiel praktikan konsekvencon „Triertium catholicum“ (Universala triarto), en kiu li absolute teorie provis solvi la grandan problemon pri korespondo de la pensado, parolado kaj agado. Tiun verkon li finskribis komence de la oktobro en 1670, 6 semajnojn antau sia morto.
26. Ankau por la restajoj de lia eklezio estas la amsterodama tempo plena je fruktodona laboro: Komenský ree eldonis tie la cefajn verkojn klerigajn, sed krom tio ankau aliajn, ankorau nepresitajn, kiel „Manualon“ (mallongigita Sankta Skribo), kantaron, katehismon kaj la konfesion.
27. Kaj kiam li eldonis en la jaro 1668 al la mondo ateston pri sia vivoagado „Unum necessarium“ (Unu necesa), li povis kontentiginta argumenti, ke li felice trapasis ciujn labirintojn, tra kiuj lin lia kortusa vivo kondukis. Li ne sole malgrau multaj tentoj konservis la nefusitan kredon de la antauuloj hereditan, li ne sole dedicis grandan parton de sia spirita energio al sia malleviganta eklezio, sed li donis al la tuta mondo kaj precipe al sia nacio brilan ekzemplon, kiamaniere kaj ec dum la plej malgojaj cirkonstancoj, kiam sajne cio la homon konstraustaras, oni povas krei la verkon de senmorta signifo por la tuta estonteco. Pli ol 150 verkojn de Komenský oni kalkulas, el kiuj ni tie tusis nur kelkajn la pli signifajn, sed ciuj pruvas la nerompeblan intelektecon de la menso, senlacan klopodon klarigi cion simple kaj klare. Malmulte de tiel pensantaj kapoj ni trovas inter la scienculoj de ciuj epokoj kaj gentoj.
28. Komenský estas nomata ankau instruisto de la nacioj, car per sia „Didaktiko“ li montris novajn vojojn de la tuta instruado kaj krom tio, li mem, persone partoprenis je la nova reformo de la lernejoj de kelkaj fremdaj nacioj, kiel de Poloj, Germanoj, Svedoj, Hungaroj kaj Holandanoj. Kaj tamen Komenský mem aldonas, ke cion ci tion li volis entrepreni nur por la bono de sia patrujo Bohemio, kiun li amis per la amo, kiun ne malgrandigis ec la longjara ekzilo kaj al kiu li volis helpi gis la lasta spiro de sia vivo.
29. El la haoso de tiama tempo aperas al ni gis nun la majesta staturo de viro de deziro (vir desiderii) staturo de la profeto de la pli bona estonteco de la homaro, kiam ciu ekkonos sian bonon kaj ekkomprenos, ke la rajtoj ekzistas ne sole por li kaj lia nacio, provizita per nombra potenco kaj militista forto sed por la tuta homaro, kaj ke por ciu nacio, cu granda, cu malgranda same valoras privilegio „Nihil de nobis sine nobis“ (Nenio por ni sen ni). Kaj Komenský deziris, ke heroldo de tiu ci devizo estu ciu klerulo, sed precipe la instruisto. Ankau la paca ligo de la nacioj sub inspekto de la plej grandaj scienculoj, de veraj amikoj de la homaro, estis ideo de Komenský. Sed la kulturo ne estu privilegio de iu klaso. Komenský deziris disvastigi gin el gia europa lulilo en la plej malproksimajn landojn de la tero, por ke iam ciuj eksentu gian benon.