The Project Gutenberg eBook of Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Jeppe sur la Monto; aŭ la Transformita Kamparano Author: Ludvig Holberg Translator: Odd Tangerud Release date: November 6, 2008 [eBook #27170] Most recently updated: January 4, 2021 Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly and Team Esperanto *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO; AŬ LA TRANSFORMITA KAMPARANO *** Produced by Andrew Sly and Team Esperanto LUDVIG HOLBERG JEPPE SUR LA MONTO aux LA TRANSFORMITA KAMPARANO Komedio en kvin aktoj 1722 Tradukis: Odd Tangerud Roluloj: JEPPE sur la Monto NILLE, lia edzino JAKOB, sxuisto Barono NILUS Sekretario de la barono Cxambristo ERIK, lakeo Aliaj lakeoj Intendanto La edzino de la intendanto Jugxisto MAGNUS UNUA AKTO UNUA SCENO NILLE Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne trovigxas tia mallaborema acxulo kiel mia edzo; mi preskaux ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el la lito per la haroj. Hodiaux tiu acxulo scias, ke estas foirtago, kaj tamen kusxas dormante tiom longe. Sinjoro Pouxl antaux nelonge diris al mi: "Nille, vi estas tro severa kontraux via edzo; li estas kaj devas ja esti mastro de la domo;" sed mi respondis al li: "Ne, mia bona sinjoro Pouxl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la pastro dekonajxon; cxar dum tiu tempo li fordrinkus cxion, kio estas en la domo. Cxu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes ecx sin mem, por brando?" Kaj jen sinjoro Pouxl tute silentis kaj visxis sian busxon. La intendanto samopinias kun mi kaj diras: "Patrineto, vi nur ne atentu pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontrauxe staras en via lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne cxiun tagon tiras vian edzon laux la haroj kaj lin bastonadas al laboro." Jxus mi tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la segxo dormante kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la skurgxo devis tuj elkrocxigxi, kaj mia bona Jeppe sxmirigxi sur la dorso, gxis li komplete revekigxis. La sola, kion li timas, estas "Majstro Erik", (tiel mi nomas la skurgxon).--Hej, Jeppe! cxu vi bruto ankoraux ne vestis vin? Cxu vi ankorauxfoje sxatus paroli kun "Majstro Erik"? Hej, Jeppe, envenu! DUA SCENO JEPPE Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la urbo kiel porko sen pantalono kaj jako. NILLE Cxu vi sentauxgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da pantalonoj, post kiam mi vekis vin cximatene? JEPPE Cxu vi formetis "Majstron Erik", Nille? NILLE Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi gxin, se vi ne rapidas. Jen, cxi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, cxi tien! Vi iru al la urbo por acxeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed auxdu! Se vi post kvar horoj ne retrovigxos surloke, "Majstro Erik" dancu polan dancon sur via dorso. JEPPE Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille? NILLE Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun vi faru laux plezuro. TRIA SCENO JEPPE (sola) Nun tiu porkino eniras por matenmangxi, kaj mi, kompatindulo, devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidajxon nek sekajxon. Cxu iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke sxi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilagxoj, ke Jeppe trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; cxar mi ne ricevis tiom da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi ricevas unu tagon de tiu malica virino. Sxi batas min, la intendanto pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo. Cxu mi do ne trinku? Cxu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiajxoj ne frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaux ne trinkus; sed estas klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen ofte diras al mi, cxar li estas mia bona amiko: La diablo penetru vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontrauxfrapi, kaj la edzinacxo mildigxus. Sed mi ne povas kontrauxfrapi pro tri kialoj. Unue cxar mi ne havas kuragxon. Due pro la damnita "Majstro Erik", kiu pendas malantaux la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori. Trie cxar mi, sen lauxdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano, kiu neniam sercxas vengxon, ecx ne kontraux la diakono, kiu metas sur min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn tagojn, ecx se ne estas en li honorsento por doni al mi krucxon da biero la tutan jaron. Nenio tusxis mian koron pli forte, ol la mokaj vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; cxar kiam mi rakontis al li, ke sovagxa tauxro, kiu neniam timis homojn, foje farigxis timema antaux mi, li respondis: Cxu tion vi ne komprenas, Jeppe? La tauxro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol gxi mem havas, kaj tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin kiel atestantojn, bonuloj! Cxu tiaj vortoj ne enpenetrus gxis la medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi neniam deziris morton al mia edzino. Kontrauxe kiam sxi kaptigxis de flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke sxi vivu; cxar pro tio ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus sxin reen, kaj sxi farigxus pli malica ol sxi jam estas. Sed se la diakono mortus, mi gxojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; cxar li estas nura gxeno kaj neniel utila por la parohxanaro. Estas malklera diablo; cxar li kantas false, kaj ecx ne povas muldi respektindan vaks-kandelon. Sed lia antauxulo Kristofer estis tute alia. Li tone superis dek du diakonojn en sia tempo, tian vocxon li havis. Iun fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem auxskultis; cxar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? "Majstro Erik" devis tuj elkrocxigxi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso farigxis tiom drasxata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontrauxstari. Nu, ja, Mons Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies edzinoj ne havas iun "Majstron Erik" malantaux la lito. Se plenumus al mi deziro en cxi mondo, mi dezirus, ke aux mia edzino neniun brakon havus, aux mi neniun dorson; cxar la busxon sxi uzu kiom placxas al sxi.--Sed mi devas iri al Jakob sxuisto survoje; li certe versxos al mi brandon kredite por sxilingo; cxar mi devas havi iom por refresxigxi. Hej! Jakob sxuisto! cxu vi ellitigxis? Malfermu, Jakob! KVARA SCENO (Jakob sxuisto, nur en cxemizo. Jeppe.) JAKOB Kiu vizitas tiom diable frue? JEPPE Bonan matenon, Jakob sxuisto! JAKOB Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaux. JEPPE Versxu al mi por sxilingo da brando, Jakob. JAKOB Jes, donu la sxilingon. JEPPE Vi ricevos gxin morgaux, kiam mi revenos. JAKOB Jakob sxuisto ne versxas kredite. Mi scias, ke certe vi havas sxilingon aux du por pago. JEPPE Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn sxilingojn, kiujn mia edzino donis al mi por acxeti ion en la urbo. JAKOB Mi scias, ke certe vi povos marcxandi du sxilingojn de la varoj, kiujn vi acxetos. Kiu estas via komerco? JEPPE Mi acxetu du funtojn da verda sapo. JAKOB Ej, cxu vi ne povas diri, ke vi pagis sxilingon aux du pli por la funto ol vi faros? JEPPE Mi timas, ke mia edzino sciigxos pri tio; kaj tiam mi gustumos la skurgxon. JAKOB Babilacxo! Kie sxi sciigxus pri tio? Cxu vi ne povas jxuri, ke vi pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto. JEPPE Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari. JAKOB Elmetu vian monon, do. JEPPE Jen! sed vi devas redoni al mi sxilingon sxangxe. (Jakob eliras.) JAKOB (envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe! JEPPE Vi glutis kiel fripono. JAKOB Cxu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la gastoj. JEPPE Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon, Jakob! JAKOB Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaux por la dua sxilingo; vi ja ne povas gxin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi revenos. Cxar kredu min, mi havas ecx ne unu sxilingon por redoni al vi sxangxe. JEPPE Hontu, kiu faros! Se gxi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu la stomakon iom plenigxi. Sed se vi ankaux el tiu trinkas, mi nenion pagos. JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al cxiuj niaj malamikoj! Tio bonfaris en la stomako. Ahx, Ahx! JAKOB Bonan vojagxon, Jeppe! JEPPE Dankon, Jakob sxuisto! KVINA SCENO JEPPE (sola; farigxas gaja kaj komencas kanti:) "Blanka kokino kaj plurkolora kokino kontrauxstaris kokon (k.t.p.) ..." Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Mi faru! Ne, sxi drasxos min. Se nur eblus unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas kvazaux iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaux staranta en la vojo kun "Majstro Erik" en la mano. Mi devas turni.--Ahx, se mi kuragxus trinki ankoraux por unu sxilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras ne. Kiun mi kontrauxfaru? Cxu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso? Mi opinias ke jes. Cxu mi frapu la pordon? Hej, Jakob sxuisto, elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se sxi almenaux nur frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektigxus, mi diable ne atentus; sed sxi frapas kiel.... Ahx Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi faru? Devigu vian naturon, Jeppe! cxu ne estas honto, ke vi kapsaltu en malfelicxon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu; mi devas for.--Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por unu nura sxilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj militas unu kontraux alia: La stomako kaj la kruroj volas al la trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundacxoj! Vi brutoj! Vi sentauxguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo. Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol konduki mian cxevalon el gxia ejo. Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por nura sxilingo! Kiu scias cxu Jakob sxuisto ne kreditos min por sxilingo aux du, kiam mi humile petas lin?--Hej, Jakob! kroman glason da brando por du sxilingoj. SESA SCENO JAKOB Jen Jeppe! Cxu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel brando por du sxilinga monero suficxu? Gxi ja ecx ne pasas sub la kolo. JEPPE Vere, Jakob! Donu por kroma dusxilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, cxu vole, cxu nevole. JAKOB Jen brando por du sxilingoj, Jeppe, sed unue la monon. JEPPE Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo. JAKOB Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antauxe pagos, vi ricevos ecx ne guton. Ni jxuris neniun krediti, ecx ne la intendanton mem. JEPPE (plorante) Cxu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta homo. JAKOB Neniun krediton! JEPPE Jen do la du sxilingoj, vi avarulo!--Pagite; kaj nun vi trinku, Jeppe!--Ahx, bone gxi efikis. JAKOB Jes, povas baki kanajlon interne. JEPPE La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste farigxos tiom kuragxa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri "Majstro Erik"; tiel mi transformigxis de la lasta glaso. Cxu vi konas tiun cxi kanton, Jakob? Kirsten kaj Peder sidis cxe tablo! Peteheja! Auxdigxis tioma senhonta fablo. Polemeja! Sturno kantas el gaja sino. Peteheja! Inferen iru Nille, la acxulino. Polemeja! Iris mi sur la verda grundo. Peteheja! Diakono estas fia hundo. Polemeja! Kantis birdo el sia nesto, Peteheja! Diakono estas fia besto. Polemeja! Cxu diru mi nomon de la edzino? Peteheja! Nomigxas sxi Honto kaj Malhonorino Polemeja! Tiun kanton mi mem faris, Jakob. JAKOB Vi? diable ne! JEPPE Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaux faris kanton pri la sxuistoj, kiu iras tiel: La sxuisto kun siaj violono kaj bas', Filepom! Filepom! JAKOB Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj. JEPPE Jes, vere. Auxdu, Jakob! versxu por ankoraux unu sxilingo. JAKOB Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras sxilingon por mia domo. JEPPE Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar sxilingoj. JAKOB Jen bone. JEPPE (denove kantas) La tero trinkas akvon, La maro trinkas sunon, La suno trinkas maron, cxio en la mondo trinkas. Kial do mi ne ankaux tiel trinku? JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE _Mir zu!_ JAKOB Sanon duone! JEPPE _Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_ sen envio.[1] [Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku, homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...] JAKOB Mi auxdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe. JEPPE Certe; estas malnovajxo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom kiam mi estas ebria. JAKOB Nu, do vi tiel parolas almenaux unu fojon tage. JEPPE Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj cxu mi do ne komprenu miajn lingvojn? JAKOB Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn. JEPPE Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi forfugxis cxe _Wismar_. JAKOB Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. "Proksimo helpas multajn homojn". JEPPE Domagxe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed cxu vi ne partoprenis en la atakcio sur tiu altebenajxo, vi ja mem scias kie? JAKOB Aj, kie mi ne cxeestis? JEPPE Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias ke mortfalis samtempe 3000, aux diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich jo bange war_[2] cxe tiu batalego. [Piednoto 2--Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob! Vi ja povas memori, cxu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...] JAKOB Jes ja! Severe estas kontrauxiri la morton. Antaux la malamiko oni estas ja suficxe pia. JEPPE Jes, vere; mi ne scias pro kio; cxar mi kusxis la tutan nokton antaux la atakcio legante la psalpetron de Davido. JAKOB Mirigas min, ke vi, kiu antauxe estis soldato, permesas al via edzino vin tirani. JEPPE Mi! Ke mi nur havus sxin cxi tie, kaj jen vi vidus kiel mi sxin bastonadus. Ankoraux unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraux restas al mi ok sxilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos kredite. (lauxte) Versxu al mi ankaux krucxon da biero! In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Laederen Mand, In Leipsig var en Mand, Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.) JAKOB Sanon, Jeppe! JEPPE Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de cxiuj bonaj amikoj! He... He...j! JAKOB Cxu vi ne volas tosti por la intendanto? JEPPE Certe jes! Versxu por kromaj kvar sxilingoj. La intendanto estas estiminda viro. Kiam ni kasxdonas al li taleron, li jxuras je la savo de sia animo antaux la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por sxilingo aux du. JAKOB Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol bone estas por ili. Mi pli sxatus perdi mian komercon ol tiel konduti; cxar estas peko. JEPPE Hej! ankoraux por sxilingo! JAKOB Ne, Jeppe, nun mi ne pli versxas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon. JEPPE Kanajlo! Kadavracxo! Besto! Fripono! Hej, He...j! JAKOB Adiaux, Jeppe,--felicxan vojagxon! SEPA SCENO JEPPE (sola) Ahx, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob hundsvot, skuster![3] Hej, por sxilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo prenu min cxu ili volas stari. Dankon, Jakob sxuisto! Ankoraux unu. Auxskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen! La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! cxu tio estas brando por sxilingo? Vi mezuras kiel turko. (Dum li parolas, li falas kaj restas kusxanta.) [Piednoto 3--Ege insultacxa frazo. Hundsvot: hundinfikilo. Skuster: sxuistacxo.] OKA SCENO (Barono Nilus, la sekretario, la cxambristo, du lakeoj, Jeppe.) BARONO Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo staras. SEKRETARIO Jes, vere, Via Mosxto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo cxijare ne valoros pli ol kvin markojn. BARONO Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj. SEKRETARIO Mi ne scias kiel estas, Via Mosxto; la farmistoj ja cxiam plendas, kaj volas havi semgrenon, cxu la jaro estas fekunda aux ne. Kiam ili ion havas, ili drinkas des pli. Jen logxas trinkejestro en la najbareco, kiu nomigxas Jakob sxuisto, kaj tiu multe kontribuas fari la farmistojn malricxaj. Oni diras, ke li sxutas salon en la bieron, por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas. BARONO Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kusxas tie apud la vojo? Estas ja mortinto. Oni auxdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu, kio estas. UNUA LAKEO Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru, Jeppe! Ne, li ne vekigxas ecx se ni batus lin aux tirus lin laux la haroj. BARONO Lasu lin kusxi; mi tamen sxatus fari komedion kun li. Vi kutime estas ricxaj pri ideoj. Cxu vi povus inventi ion por min distri? SEKRETARIO Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon cxirkaux lin, aux fortondus liajn harojn. CXAMBRISTO Laux mi estus ankoraux pli amuze sxmiri lian vizagxon per inko kaj posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus hejmen en tia stato. BARONO Bone, bone. Sed cxu eble Erik elpensus ion ankoraux pli amuzan? Jen, diru vian opinion, Erik. ERIK LAKEO Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kusxigu lin en la plej bonan liton de Via Mosxto, kaj en la mateno, kiam li vekigxos, ni kondutu al li, kvazaux li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj kusxigu lin en liaj malnovaj vestajxoj sur tiun saman sterkejon. Se tia plano lerte efektivigxus, la efiko estus stranga, kaj li imagus, aux ke li songxis pri tia felicxego, aux ke li vere estis en Paradizo. BARONO Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed kion fari se li vekigxus sammomente? ERIK Mi certas, ke li ne faros, Via Mosxto; cxar tiu sama Jeppe sur la Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilagxaro. La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la raketo ekflamigxis, li tamen ne vekigxis el sia dormo. BARONO Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan cxemizon, kaj kusxigu lin en mian plej bonan liton. DUA AKTO UNUA SCENO JEPPE (Kusxanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negligxo sur segxo. Li vekigxas kaj frotas siajn okulojn, rigardas cxirkauxen, konsternigxas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la mano ekkaptas orbroditan noktocxapon. Li sxmiras kracxajxon sur la okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la cxapon kaj rigardadas gxin, rigardadas sian belan cxemizon, kaj la negligxon, cxion; grimacas strange. Intertempe ludigxas kvieta muziko, kaj auxdante tion Jeppe kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li komencas paroli:) Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno veninta? Cxu mi songxas, aux cxu mi estas maldorma? Jes, mi estas klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Cxio estas sxangxita, ecx mi mem. Ej, kio do estas tio cxi? Kio do estas tio cxi? (Krias mallauxte kaj timeme) Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la cxielon, Nille! kaj tio tute senmerite.--Tamen cxu vere estas mi? Aspektas al mi, ke jes; aspektas ankaux al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu ankoraux suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi auxdas min paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, sxajnas al mi, ke estas mi. Sed se mi rigardas mian cxapon, mian cxemizon, la tutan lukson antaux miaj okuloj, kaj auxskultas tiun dolcxan muzikon, jen diablo splitu min cxu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu kanajlo se estas. Sed cxu eble mi songxas? Tamen sxajnas al mi ke ne. Mi provos pincxi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi songxas; se doloras, jen mi ne songxas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; cxar se mi ne estis maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la Monto; mi ja scias, ke mi estas malricxa farmisto, sklavo, fripono, kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur songxo. Plej bone estas, ke mi paciencu gxis mi vekigxos. (La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankorauxfoje ekploras.) Ahx! cxu eblas ion tian auxdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas songxo, ke mi neniam revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo "Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo. Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite. Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo? Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas, ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas; mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu! (Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe staris kasxe por vidi, kiel li kondutas.) DUA SCENO (Cxambristo. Erik Lakeo. Jeppe.) CXAMBRISTO Mi deziras al Via Mosxto bonan matenon. Jen la negligxo, se Via Mosxto volas ellitigxi.--Erik, kuru sercxi la mantukon kaj la lavujon. JEPPE Ahx, estimata sinjoro cxambristo, mi vere volas ellitigxi; sed mi petas, ke vi nenion malbonan faru al mi. CXAMBRISTO Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro. JEPPE Ahx, antaux ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas? CXAMBRISTO Sinjoro ne scias, kiu Li estas, cxu? JEPPE Hieraux mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaux.... Ahx, mi ne scias kion diri. CXAMBRISTO Estas al ni gxojige, ke Sinjoro hodiaux estas en tiom bona humoro, ke placxas al Li sxerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Mosxto ploras? JEPPE Mi ne estas Via Mosxto. Mi povas jxuri je la savo de mia animo, ke tio mi ne estas; cxar laux mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian edzinon, vi scios; sed ne lasu sxin kunpreni "Majstron Erik". LAKEO Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; cxar Li neniam tiel kutimas sxerci. JEPPE Cxu mi maldormas aux ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi nomigxas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en mia vivotempo. CXAMBRISTO Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptigxis de malsano. ERIK Mi imagas, ke li somnambulas; cxar ofte okazas, ke homoj ellitigxas, vestas sin, parolas, mangxas kaj trinkas dum dormo. CXAMBRISTO Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Ahx, Via Mosxto, forpelu tiajn pensojn el via kapo! Via Mosxto ja jxetas timon en la tutan domon. Cxu Via Mosxto ne konas min? JEPPE Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin? CXAMBRISTO Ahx, cxu eblas, ke mi auxdu tiajn vortojn el la busxo de Mia Mosxto, kaj vidi Lin en tia stato? Ahx, nia malfelicxa domo, turmentata de tia sorcxa magio!--Cxu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraux, kiam Li rajdis cxase? JEPPE Mi neniam estis cxasisto nek sxtelcxasisto; cxar mi scias, ke tio donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi cxasis leporon sur la bieno de Sinjoro. CXAMBRISTO Ahx, Via Mosxto! Mi ja mem akompanis Lin en la cxaso hieraux. JEPPE Hieraux mi sidis cxe Jakob sxuisto kaj trinkis por dek du sxilingoj da brando; kiel mi do povis fari cxason? CXAMBRISTO Ahx, mi insiste petas Vian Mosxton sur miaj genuoj, ke li forlasu tiajn dirajxojn.--Erik, cxu oni vokis la kuracistojn? ERIK Jes! ili tuj venos. CXAMBRISTO Ni do metu sur Sinjoron lian negligxon; cxar eble kiam Li venos eksteren en la liberan aeron, lia stato plibonigxos.--Cxu Sinjoro bonvole surmetu la negligxon. JEPPE Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi placxas, se vi nur ne mortbatu min; cxar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina ventro. TRIA SCENO (Du kuracistoj. Jeppe. Cxambristo. Erik.) UNUA KURACISTO Kun aflikto ni auxdas, ke Sinjoro malbonfartas. CXAMBRISTO Ahx ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato. DUA KURACISTO Kiel vi fartas, Via Mosxto? JEPPE Suficxe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis de Jakob sxuisto hieraux. Bonvolu doni al mi nur krucxon da biero, kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj cxiujn kuracistojn; cxar mi ne bezonas medicinon. UNUA KURACISTO Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego. DUA KURACISTO Ju pli forta gxi estas, des pli rapide gxi forvaporos. Palpu la pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4] [Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel sxajnas al vi, Sinjora Frato?] UNUA KURACISTO Mi opinias, ke li bezonas kupumon. DUA KURACISTO Mi ne samopinias; cxar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan songxon, kiu fluigis la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime plej placxas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj mangxajxo, kiujn Li pleje sxatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere auxskultas. (Gaja muziko komencigxas.) CXAMBRISTO La sxatmuziko de Sinjoro! JEPPE Povas esti. Cxu cxiam estas tia gajeco cxi tie en la bieno? CXAMBRISTO Tiom ofte kiom placxas al Sinjoro; cxar Li donas al ni cxiuj mangxajxon kaj salajron. JEPPE Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antauxe faris. DUA KURACISTO La malsano kauxzas, Via Mosxto, ke oni forgesas cxion, kion oni antauxe faris. Mi memoras, ke antaux kelkaj jaroj unu el miaj najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuzigxis, ke dum du tagoj li imagis, ke li estas sen kapo. JEPPE Mi estus kontenta, se distrikta jugxisto Kristofer spertus la saman. Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontrauxa; cxar li imagas sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas konstati per liaj verdiktoj. (Ili ridas. Ha, ha, ha!) DUA KURACISTO Estas plezuro auxskulti Sinjoron sxerci. Sed por reveni al la rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al preterpasantoj, cxu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed felicxe li resanigxis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando. JEPPE Tio li ja povus farigxi, kvankam li ne retrovus sian kapon. (Ili ridas denove. Ha, ha, ha!) UNUA KURACISTO Cxu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaux dek jaroj pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da musxoj en sia kapo, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, kiom ajn konvinke oni klarigis al li, gxis sagxa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon li metis plastron sursxutitan de mortaj musxoj, kiun li post iom da tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la musxojn. Tiu imagis, ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel farigxis sana. Mi ankaux auxdis rakonton pri alia viro, kiu post longedauxra febro farigxis konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando subakvigxus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; cxar li volis morti pro la komuna bono. Li estis sanigita laux jena maniero: Oni sendis mesagxon al li sxajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en dangxero de siegxo. Ne estas akvo en la remparaj fosajxoj. Cxu li volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La malsanulo gxojigxis, cxar li povis servi al sia patrolando kaj al si mem samtempe, kaj tiel li liberigxis de sia akvo kaj ankaux de sia malsano. DUA KURACISTO Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio. Nobelo iam envenis gastejon, kaj post mangxo li volis enlitigxi. Li pendigis sian oran kolcxenon, kiun li kutime portis, sur la muron en la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la nobelo dormis, li sxteliris en la cxambron kaj forprenis 60 erojn el la cxeno, kaj poste rependigis gxin sur la muron. La gasto ellitigxas en la mateno, seligas sian cxevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed kiam li ekligis la cxenon cxirkaux sian kolon, li perceptis ke el gxi perdigxis la duono de gxia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin prisxtelis. La gastejestro, kiu sxtelauxskultis ekster la pordo, tuj alkuras, kaj sxajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Ahx, kia terura sxangxo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li diris: Ahx, Sinjoro! Via kapo farigxis duoble pli granda, ol gxi estis hieraux. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris cxion en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en la spegulo, li ekploris, kaj diris: Ahx nun mi konstatas la kauxzon, pro kiu mia cxeno farigxis tro mallonga. Li surseligxis, kaj volvis sian mantelon cxirkaux sian kapon por ke neniu vidu gxin survoje. Oni diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, sed kredis, ke la cxeno estis tro mallonga cxar la kapo farigxis tro dika. UNUA KURACISTO Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziajxoj. Mi memoras pri iu, kiu imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis cxiujn, kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimigxu. DUA KURACISTO _Domine Frater_ certe auxdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta, kaj tial kusxigis sin en cxerkon, kaj volis nek mangxi nek trinki. Liaj amikoj klarigis al li la stultajxon, kaj provis cxiujn rimedojn por igi lin mangxi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas kontraux cxiuj reguloj, ke mortintoj mangxu kaj trinku. Fine spertulo pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun cxiuj solenajxoj lasi sin porti al la sama loko, kie kusxas la malsanulo. Tiuj du longe kusxis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: cxar li estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero per kiu ili mortis, kaj ambaux detalplene rakontis. Poste iuj laux sekreta interkonsento enportis vespermangxon al la laste "mortinta", kaj jen tiu elcxerkigxis kaj ekhavis bonegan mangxon, dirante al la alia: Cxu ne ankaux vi baldaux mangxu? La malsanulo miris, kaj demandis cxu konvenas al mortulo mangxi, sed ricevis la respondon, ke se li ne mangxas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis sin persvadi mangxi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin vesti, jes, li cxiel imitis la alian, gxis li refarigxis vivanta kaj prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj strangegaj fantaziajxoj. Tiel ankaux okazis pri Lia Mosxto, ke Li imagas sin esti malricxa farmisto. Sed Lia Mosxto devas forpeli tiajn imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resanigxos. JEPPE Sed cxu eblas, ke estas nur fantaziajxoj? KURACISTO Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro auxdis, kian efikon fantaziajxoj povas havi? JEPPE Cxu mi do ne estas Jeppe sur la Monto? KURACISTO Certe ne! JEPPE Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, cxu? KURACISTO Neniel; cxar Sinjoro estas vidvo. JEPPE Cxu ankaux tio estas fantaziajxo, ke sxi havas skurgxon, kiu nomigxas "Majstro Erik"? KURACISTO Nura fantaziajxo. JEPPE Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por acxeti sapon? KURACISTO Ne. JEPPE Ankaux ne, ke mi fortrinkis la monon cxe Jakob sxuisto? CXAMBRISTO Ej! Sinjoro faris ja cxason kune kun ni la tutan hierauxon. JEPPE Ecx ne ke mi estas kornulo? CXAMBRISTO Aj! Sinjorino ja mortis antaux multaj jaroj. JEPPE Ahx, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu farmisto; cxar mi komprenas, ke songxo kondukis min en tiun konfuzon. Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn fantaziajxojn. CXAMBRISTO Cxu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la gxardeno, dum ni ion pretigas por la matenmangxo? JEPPE Jes ja; sed devas okazi rapide; cxar mi estas kaj malsata kaj soifa. TRIA AKTO UNUA SCENO (Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Cxambristo kaj pluraj servistoj.) (Jeppe venas el la gxardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas pretigita.) JEPPE Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta. CXAMBRISTO Jes, cxio estas preta, kiam konvenas al Via Mosxto sidigxi. (Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaux lia segxo kaj ridas pri liaj acxaj manieroj, kiam li per cxiuj kvin fingroj prenas el la plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj sxmiras sur la vestojn.) CXAMBRISTO Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras? JEPPE Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene. CXAMBRISTO Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej sxatas trinki. Se gxi ne placxas al Sinjoro, li tuj ricevos alian. JEPPE Gxi estas iom tro seka. Versxu iom da medo en gxin, kaj gxi plibonigxos; cxar mi multe sxatas la dolcxan. CXAMBRISTO Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi. JEPPE (trinkas) Gxi estas bona vino. Toksu cxiuj! (cxiun fojon kiam li trinkas, oni sonorigas trumpetojn.) JEPPE Hej, atentu, uloj! Ankoraux glason da kanajlo-sek, vi komprenas, cxu?--Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la fingro? SEKRETARIO Sinjoro mem donis gxin al mi. JEPPE Tion mi ne memoras; redonu gxin; mi certe faris en ebrio. Tiajn ringojn oni ja ne fordonas. Poste mi ekzamenos kiujn aliajn ajxojn vi ricevis. Servistoj ne havu pli ol mangxajxon kaj salajron. Mi povas jxuri, ke mi ne memoras ke mi donacis al vi ion aparte; cxar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam mi estas ebria, mi estas preta fordoni ecx mian pantalonon; sed kiam mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi spertus la skurgxon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi refalas en la antauxajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon! (Trumpetoj sonorigxas.) JEPPE Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas mangxi, ili farigxas arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaux siaj sinjoroj.--Kioman salajron ricevas vi? SEKRETARIO Sinjoro cxiam donis al mi 200 talerojn jare. JEPPE Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de mateno gxis vespero kaj povas apenaux.... Jen, nun revenas tiuj damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino. (Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonorigxas.) JEPPE 200 talerojn! Estas ja senhauxtigo de sia Sinjoro. Jen, auxskultu, bonuloj! Kiam mi estos mangxinta, mi intencas pendigi cxiun duan en la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi prisxerci en monaferoj. CXAMBRISTO Ni redonos cxion, kion ni ricevis de Via Mosxto. JEPPE Jes, jes "Via Mosxto, Via Mosxto!" Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi havas suficxe cxitempe. Vi busxe flatas min per via "Via Mosxto", gxis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem farigxos mosxtoj. La busxo diras: "Via Mosxto", sed la koro "Via Azeno". Vi ne diras, kion vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo. [Piednoto 5--Manokisoj. Malpurajxo el la franclingva, "je vous baise les mains,"--mi kisas viajn manojn.] (Cxiuj genufalas kaj petas indulgon.) JEPPE Ekstaru, uloj! Atendu, gxis mi mangxfinas; poste mi ekzamenos kiel statas, kaj kiuj meritas pendigon aux ne. Nun mi volas amuzigxi.--Kie estas mia intendanto? CXAMBRISTO Li estas ekstere. JEPPE Tuj envenigu lin. DUA SCENO INTENDANTO (en argxentbutonumita frako, kun sabro cxe la talio) Via Mosxto ion ordonas? JEPPE Nenion krom pendigi vin. INTENDANTO Mi ja neniun krimon faris, Via Mosxto! kial mi do estu pendigota? JEPPE Vi estas intendanto, cxu ne? INTENDANTO Jes, mi estas, Via Mosxto. JEPPE Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota? INTENDANTO Mi ja servis Vian Mosxton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris en mia posteno, tiel ke Via Mosxto cxiam lauxdis min antaux siaj aliaj servistoj. JEPPE Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro viaj butonoj el muldita argxento. Kiun salajron vi ricevas jare? INTENDANTO Duonan centon da taleroj jare. JEPPE (pasxadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu pendigota. INTENDANTO Ne povas ja esti malpli, Via Mosxto, por peniga servo dum tuta jaro. JEPPE Gxuste pro tio al la pendigilo, cxar vi ne ricevas pli ol duonan centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun argxentaj butonoj, por bordajxoj cxe la manoj, por silka saketo cxe la hararo kaj ricevas nur duonan centon jare. Cxu vi do ne sxtelas de mi, kompatindulo? cxar de kie vi alie ricevus tiujn ricxajxojn? INTENDANTO (surgenue) Ahx, Via Mosxto! kompatu min pro mia malricxa edzino kaj pro miaj neplenagxaj infanoj. JEPPE Cxu vi havas multajn infanojn? INTENDANTO Mi havas sep infanojn en vivo, Via Mosxto. JEPPE Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario! SEKRETARIO Ahx, Via Mosxto! Mi ja ne estas ekzekutisto. JEPPE Kio vi ne estas, vi povos farigxi; vi aspektas cxiaspece kapabla. Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos. INTENDANTO Ahx, Via Mosxto! cxu ne estas pardono? JEPPE (denove pasxadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn.... Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziajxoj en mian kapon. Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekajxon, pardonu la esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj farigxos junkroj kaj junkroj farigxos intendantoj. Kiam farmisto ion kasxe donas al vi aux al viaj edzinoj, vi auxdigos al la Sinjoro: La kompatindulo estas suficxe laborema kaj diligenta, sed pluraj akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per tiu babilacxo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min, bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; cxar mi mem estas farmisto kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorcxo! Mi diras, ke mi mem estas filo de farmisto; cxar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj gepatroj, estis terkulturistoj. SEKRETARIO (genue) Ahx, Via Mosxto! estu kompatema pro lia malricxa edzino; cxar el kio sxi nutru patrinon kaj infanojn? JEPPE Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe. SEKRETARIO Ahx, Sinjoro! estas tiom cxarma, bela virino. JEPPE Nu? Eble vi mem amas sxin, cxar vi tiom zorgas por sxi? Enkonduku sxin. (La virino envenas kaj kisas lian manon.) JEPPE Cxu vi estas la edzino de la intendanto? VIRINO Jes, mi estas, Via Mosxto. JEPPE (tusxas sxian mamon) Vi estas bela. Cxu vi volas kusxi kun mi cxinokte? VIRINO Via Mosxto ordonas en cxio; cxar mi estas en Lia servo. JEPPE (al la intendanto) Cxu vi permesas, ke mi kusxos kun via edzino cxinokte? INTENDANTO Mi dankas al Via Mosxto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo. JEPPE Jen! Metu segxon por sxi; sxi mangxu kune kun mi. (Sxi eksidas cxe la tablo, mangxas kaj trinkas kun li; li farigxas jxaluza al la sekretario kaj diras:) JEPPE Vi spertos akcidenton, se vi rigardas sxin. (Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas sian rigardon de sxi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan amkanton, dum li sidas cxetable kun sxi; li ordonas ke oni ludu polan dancon, kaj dancas kun sxi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine la kvaran fojon li restas kusxanta kaj endormigxas.) BARONO (kiu gxis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni gajnis la ludon; sed preskaux ni mem staris en moko; cxar li intencis nin tirani, pro kio ni aux devus vanigi la historion, aux lasi nin malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni, kiom tiranaj kaj arogantaj farigxas tiaj homoj, kiuj el la koto tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaux estis malfelicxa momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; cxar se li min batus, estus malagrabla historio, kiu jxetus sur min ne malpli da mokado ol sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraux iom dormi, antaux ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn farmistvestajxojn. ERIK Aj Sinjoro! li jam dormas kiel sxtono; jen vidu! mi povas lin bati, li tion ne sentas. BARONO Elkonduku lin, kaj finu la komedion. KVARA AKTO UNUA SCENO (Jeppe kusxas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestajxoj. Li vekigxas kaj krias:) JEPPE Hej, Sekatario! Cxambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek! (Rigardas cxirkauxen kaj frotas siajn okulojn same kiel antauxe, palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan largxan cxapelon, frotas la okulojn kaj turnas la cxapelon cxiuflanken, rigardas siajn vestajxojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:) Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedauxrinde rekonas cxion, mian kusxejon, mian jakon, mian malnovan kornul-cxapelon, min mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj, sidi cxetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaux la segxo. La felicxo bedauxrinde neniam dauxras longe. Ahx, ahx! ke mi, kiu estis tia sinjora Mosxto antaux nelonge, vidu min en tia acxa stato, mia ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita cxapo malnova kornulcxapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro resxangxita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekigxis, ke mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi vekigxis, preni glason da kanajlo-sek', sed ricevis, por dece paroli, fekbulon en la manon. Ahx, ahx, Jeppe! tiu logxado en Paradizo dauxris mallonge, kaj via gxojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias, cxu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankorauxfoje endormigxos? Ahx, ahx! ke tio okazu al mi! Ahx, ke tio revenu! (Kusxigas sin por dormi.) DUA SCENO NILLE Cxu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas esti? Aux la diablo prenis lin, aux, kion mi pli timas, li sidas en gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu drinkemulo dek du sxilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas? Cxu li ne kusxas ronkante tie en la sterko? Ahx, mi kompatinda homo, kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu suficxe multekoste. (Sxteliras silente kaj donas al li frapon de "Majstro Erik" sur la pugo.) JEPPE Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial oni batas min? Aj! NILLE Mi tuj instruu al vi kio estas. (Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.) JEPPE Ahx, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi. NILLE Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis acxeti? JEPPE Mi ne povis atingi la urbon, Nille! NILLE Kial vi ne povis atingi la urbon? JEPPE Survoje mi estis levita al Paradizo. NILLE Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo! (batas lin denove). Vi ecx volas mistifiki min, cxu? JEPPE A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron. NILLE Kio estas vero? JEPPE Ke mi estis en Paradizo. (Nille ripetas: En Paradizo! kaj dauxre frapas lin.) JEPPE Ahx, karega Nille! ne frapu min plu! NILLE Rapide, konfesu kie vi estis, aux mi murdos vin. JEPPE Ahx, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min. NILLE Do, konfesu. JEPPE Jxuru, ke vi ne plu batos min. NILLE Ne. JEPPE Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomigxas Jeppe sur la Monto, estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos vin auxdi. (Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.) TRIA SCENO NILLE (sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo. Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis je mia kosto, li ankaux honeste pro tio pentu; cxar dum du tagoj li ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la fantaziajxoj pri Paradizo. KVARA SCENO (Tri armitaj viroj venas.) TRI VIROJ Cxu ne cxi tie logxas viro, kiu nomigxas Jeppe? NILLE Jes, li logxas. TRI VIROJ Cxu vi estas lia edzino? NILLE Jes, bona Dio, bedauxrinde! TRI VIROJ Ni devas paroli kun li. NILLE Li estas tute ebria. TRI VIROJ Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aux akcidento okazos al la tuta domo. (Nille eniras, kaj elpusxas Jeppe kun tia rapideco, ke li renversas unu el la tri viroj kun si laux la planko.) KVINA SCENO JEPPE Ahx, ahx, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas vivacxi. TRI VIROJ Vi nenian alian traktadon meritas; cxar vi estas krimulo. JEPPE Kion malbonan mi do faris? TRI VIROJ Tion vi tuj scios antaux la tribunalo. SESA SCENO (Jeppe. La tri viroj. Jugxisto. Du advokatoj. Atestanto.) (La jugxisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia segxo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaux la tribunalon.) ATESTANTO (antauxenpasxas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro Jugxisto, kiun ni ateste vidis ensxteligxi en la domon de la Barono, sxajnigi esti Lia Mosxto, surmeti liajn vestajxojn, tirani liajn servistojn; kaj cxar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj. JUGXISTO Cxu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; cxar ni volas neniun kondamni neauxditan. JEPPE Ahx, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon, sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis acxeti sapon. Krome mi konfesas, ke mi jxus estis en iu kastelo. Sed kiel mi tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias. UNUA ADVOKATO Jen Jugxisto mem auxdas el lia propra konfeso, ke li ebriigxis kaj en ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, cxu tia kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke ne! Cxar tiel nek malcxasteco nek murdo estus punebla; cxiu ajn sercxus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj, kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne plibonigxas; cxar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni punpagu kiam oni senebriigxas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro jxus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi, kaj sxajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne povis savi lin de la morto. Cxar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi la proceson. DUA ADVOKATO Estimata sinjoro Jugxisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga, ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus pliaj atestantoj. Simplanima farmisto ensxteligxus en la biendomon de Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian vizagxon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-cxambron de Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestajxojn de Sinjoro, sen esti observata de iu? Ne, sinjoro Jugxisto! oni povas vidi, ke estas fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas, ke li estu absolvata. JEPPE (ploranta) Bona Dio benu vian busxon! Mi havas pecon da tabako en mia pantalonposxo, se vi ne volas rifuzi; gxi estas suficxe bona por cxiu honestulo, kiu volas macxi. DUA ADVOKATO Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas donacon aux trinkajxon, sed okazas sole pro kristana kompato. JEPPE Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio estas tiom honestaj. UNUA ADVOKATO Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio bazigxas nur sur supozoj. Cxi tie ne estas demando cxu estas versxajne ke tia ago povas okazi aux ne; pruvoj prezentigxas ke okazis, pruvoj kaj de atestantoj kaj de lia propra konfeso. DUA ADVOKATO Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove pridemandi lin. JUGXISTO Auxskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Cxu vi konfesas tion, pro kio oni akuzas vin? JEPPE Ne! mi faros sanktan jxuron, ke estas mensogo cxio, kion mi jxuris antauxe; cxar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj. UNUA ADVOKATO Sinjoro Jugxisto! mi firme opinias, ke ne rajtas jxuri iu, kontraux kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis sian krimon. DUA ADVOKATO Mi opinias, ke jes. UNUA ADVOKATO Mi opinias ke ne. DUA ADVOKATO Cxar la akuzo aspektas tiom strange. UNUA ADVOKATO Neniuj cirkonstancoj helpas kontraux atestantoj kaj konfeso. JEPPE (mallauxte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe ekkaptus la jugxiston, kaj drasxus lin tiom, ke li forgesus kaj legxon kaj preskribon. DUA ADVOKATO Sed auxskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro, la viro tamen ne meritas punon; cxar li ja nenion malbonan faris sur la bieno, nek murdon nek sxtelon. UNUA ADVOKATO Tio estas indiferenta; _intentio furandi_ egalas _furtum_.[6] [Piednoto 6--Latinfrazo: intenco sxteli egalas sxtelon.] JEPPE Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos! UNUA ADVOKATO Cxar egale cxu li kaptigxas kiam li volas sxteli, cxu kiam li estas sxtelinta, li tamen estas sxtelisto. JEPPE Ahx, sinjoro Jugxisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu flanke de mi. DUA ADVOKATO Cxesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fusxas vian aferon per tio. JEPPE Kial do vi ne respondas? (mallauxte:) Li staras kiel stulta bruto. DUA ADVOKATO Sed kiel atestigxas tiu _furandi propositum?_[7] [Piednoto 7--Latinfrazo: sxtelada deklaro.] UNUA ADVOKATO _Quicunqve in aedes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8] [Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas, devas esti rigardata kiel sxtelisto aux nokta tumultulo, kaj tial kulpa, do...] DUA ADVOKATO _Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9] [Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antauxan, ke li certe enrompis.] UNUA ADVOKATO _Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10] [Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da lauxrajtaj atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.] DUA ADVOKATO _Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11] [Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aux perforte aux per timo.... ] UNUA ADVOKATO Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas nur legximplikoj. [Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?] DUA ADVOKATO Ne, vi aplikas legximplikojn. UNUA ADVOKATO Pro tio neniu honesta viro kulpigu min. (Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaux la unuan advokaton kaj detiras ties perukon.) JUGXISTO Respektu la tribunalon! Cxesu; mi jam havas suficxe. (Legas la verdikton:) "Cxar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de Jeppe samloke, konvinke kulpigxis, kaj de legxaj atestantoj kaj de sia propra konfeso, pro ensxteligxo en la kastelon de la Barono, surmeto de ties vestajxoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li kondamnigxas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo estu pendigata." JEPPE (surgenue) Ahx! ahx! Estimata Jugxisto! Cxu ne estas pardono? JUGXISTO Ne, neniel. La verdikto tuj efektivigxu en mia cxeesto. JEPPE Ahx, cxu mi ne ricevu glason da brando unue, antaux ol mi trinkos la venenon, por ke mi mortu kuragxa? JUGXISTO Jes, tion ni povas permesi. JEPPE (trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Cxu ne estas pardono? JUGXISTO Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue. JEPPE Ahx, neniam estas tro malfrue. La Jugxisto ja povas sxangxi la verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam ofte okazas; cxar ni ja cxiuj estas homoj. JUGXISTO Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; cxar vi jam ricevis la venenon kune kun la brando. JEPPE Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx, adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte! Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago, kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta) JUGXISTO Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono. Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.) KVINA AKTO UNUA SCENO (Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.) NILLE (sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo! Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx! Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia propra vivo kaj mia sango! (Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj parolas al sxi.) JEPPE Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo. Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus. NILLE A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas paroli? JEPPE Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon. NILLE Ahx mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta? JEPPE Mi mem ne scias kial. Sed auxdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro, kaj sercxu por mi por ok sxilingoj da brando; cxar mi soifas pli nun, ol kiam mi estis vivanta. NILLE Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Cxu vi ne drinkis suficxe dum via vivanta vivo? Cxu vi besthundo ankoraux soifas, nun kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko. JEPPE Tenu la busxacxon, vi kotino! kaj kuru tuj sercxi brandon. Se vi ne faros, Diablo splitu min, cxu mi ne fantome vizitu vin cxiun nokton en la domo. Sciu ke mi ne plu timas "Majstron Erik"; cxar nun mi ne sentas batojn. (Nille kuras por sercxi "Majstron Erik", revenas kaj batas lin pendantan de la pendigilo.) JEPPE Aj, aj, aj! cxesu Nille! cxesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj! JUGXISTO Auxdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo. NILLE Ahx ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! cxar li ne meritas vivi. JUGXISTO Fi! vi estas malbona virino; foriru aux ni pendigos vin flanke de li. (Nille forkuras.) DUA SCENO (Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.) JEPPE Ahx, bona sinjoro Jugxisto! Cxu estas certe, ke mi denove estas tute vivanta, aux cxu mi fantomas? JUGXISTO Vi estas tute vivanta; cxar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el la vivo, povas ankaux reverdikti vin en la vivon. Cxu vi ne komprenas tion? JEPPE Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas reaperanto, kiu fantomas. JUGXISTO Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas ajxon de vi, povas ja gxin al vi redoni. JEPPE Permesu do al mi pendigi la Jugxiston nur pro sxerco, kaj vidi cxu mi poste povos reverdikti lin al la vivo? JUGXISTO Ne, tio ne estas farebla; cxar vi ne estas jugxisto. JEPPE Sed cxu mi do denove estas vivanta? JUGXISTO Jes, vi estas. JEPPE Kaj tial mi ne fantomas. JUGXISTO Certe ne. JEPPE Kaj ne estas reaperanto? JUGXISTO Ne. JEPPE Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antauxe? JUGXISTO Jes. JEPPE Ke mi ne estas fantomo? JUGXISTO Ne, certe ne. JEPPE Bonvolu jxuru por mi, ke tio estas vero. JUGXISTO Jes, mi jxuras al vi, ke vi estas vivanta. JEPPE Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero. JUGXISTO Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj rejugxi al vi la vivon. JEPPE Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis min. JUGXISTO Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin, kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano. (Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.) TRIA SCENO JEPPE (sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen vivigxinta pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas mortintojn, ili revivigxas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando gustos delikate post tiaj travivajxoj.--Hej, Jakob sxuisto, elvenu! KVARA SCENO JAKOB Bonvenon reen de la urbo! Cxu vi ricevis la sapon por via edzino? JEPPE Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Cxapon sub la brakon! Cxar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi. JAKOB Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne avaras cxiutagan sxilingon; tial mi ne konsideras tro pedante. JEPPE Cxapon sub brakon, mi diras, vi skuster! JAKOB Kio okazis al vi survoje, ke vi farigxis tiel hispaneca? JEPPE Sciu, ke mi pendigxis, post kiam mi parolis kun vi. JAKOB Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun felicxon mi ne envias al vi. Sed auxskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian fecxon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por fari kvereladon. JEPPE Rapide cxapon sub brakon, fripono! Cxu vi ne auxdas kiel sonoras en mia posxo? JAKOB (kun la cxapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon? JEPPE El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue versxu glason da medo; cxar mi estas tro fiera por trinki danan brandon. JAKOB Je via sano, Jeppe! JEPPE Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi endormigxis; kiam mi vekigxis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria denove per kanajlo-sek; kiam mi farigxis ebria de kanajlo-sek, mi revekigxis sur sterkejo; kiam mi vekigxis sur la sterkejo, mi denove kusxigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la baronejon; sed mi spertis, ke ne cxiam tiel eblas; cxar mia edzino vekis min pere de "Majstro Erik" kaj tiris min en la domon per la haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Jxus en la domo, mi estis pusxata eksteren, kapon antauxen, kaj vidis min inter aro da gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis pendigita, mi ree farigxis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta, mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj povas okazi, mi lasas al vi pripensi. JAKOB Ha, ha, ha! Estas songxo, Jeppe. JEPPE Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaux mi kredus, ke estas songxo. Ankoraux unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu frenezajxo, sed trinki por mi gxis honesta ebrio. JAKOB Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha! JEPPE Vi eble ne povas kompreni, Jakob? JAKOB Ne, ecx ne se mi starus sur mia kapo. JEPPE Sed tamen povas esti vero, Jakob; cxar vi estas malsagxulo kaj ecx ne komprenas pli simplajn aferojn. KVINA SCENO (Magnus, Jeppe, Jakob.) MAGNUS Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis al viro, kiu nomigxas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria, dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestajxoj, metis en la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li estas la Sinjoro, kiam li vekigxis; denove ebriigis lin, kaj remetis lin en liaj malnovaj, malpuraj vestajxoj sur sterkejon, kaj jen li vekigxis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaux ridis min morta, kiam mi auxdis tiun historion de la asistantoj de la intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha, ha, ha! JEPPE Kiom pagi, Jakob? JAKOB Dek du sxilingojn. (Jeppe visxas sian busxon kaj foriras tre hontema.) MAGNUS Kial tiu ulo tiom rapide foriris? JAKOB Estas gxuste la sama viro, kun kiu oni ludis la sxercon. MAGNUS Cxu eblas? Mi devas postkuri.--Auxdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas en la alia mondo? JEPPE Lasu min iri en paco. MAGNUS Kial vi ne tie pli longe restis? JEPPE Kiel tio vin koncernas? MAGNUS Ej, rakontu ion pri tiu vojagxo. JEPPE Lasu min trankvila, mi diras; aux vi spertos akcidenton. MAGNUS Ej, Jeppe! mi multe sxatus scii ion pri tio. JEPPE Jakob sxuisto! Helpu! cxu vi toleras, ke oni perfortas min en via domo? MAGNUS Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la alia mondo? JEPPE Huj! Helpu! Helpu! MAGNUS Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie? JEPPE Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi kaj aliaj kanajloj venos post la morto. (Liberigas sin kaj forkuras.) SESA SCENO (Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.) BARONO Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik, vi havos cxe mi altan meriton. ERIK Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion. BARONO Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion, ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik, anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same. ERIK Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar tia sxerco kostus tro multe. BARONO Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun delikatan historion. (Al la spektantoj:) El tiu aventuro nun ni lerni devu, ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu. Pli riske tio estas, ol teni en subprem' Tiun, kiu grandas pro virto de si mem. Do se farmist' tro tuje al regad' atingos, anstataux sceptron skurgxon li baldaux sur nin svingos. Kaj por auxtoritato tiranon ni ekhavos. Vilagxa Nero do cxe la stirilo staros. Cxu Kajus aux Falaris[13] sin montris pli tirano, ol per rabia povo tiu kamparano. Per brancxo, pendigil' kaj rad' minacis nin farmisto tiu antaux ol maturigi sin. Ni tial estron de plugilo ne plu prenu. Farmisto al la trono ne senpere venu. Cxar jen el sia stato humila vilagxan' sxangxigxus pro la povo baldaux en tiran'. [Piednoto 13--Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris (tirano en Agrigento). Ambaux estis kruelaj regantoj.] *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO; AŬ LA TRANSFORMITA KAMPARANO *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.