Title : Orientaj fabeloj
Author : V. M. Doroshevich
Translator : Nikolao Hohlov
Release date : September 12, 2024 [eBook #74405]
Language : Esperanto
Original publication : Germany: Ferdinand Hirt & Sohn
Credits : Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)
INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
VLAS DOROŜEVIĈ
Kun permeso de la posedanto de la eldonaj
rajtoj el la rusa originalo tradukis
Nikolao Hohlov
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Vlas Miĥajloviĉ Doroŝeviĉ naskiĝis en la 1863-a jaro kaj simile al multaj rusaj verkistoj longe ne sukcesis trovi sian ĝustan literaturan destinon. Li eĉ provis fariĝi drama kaj opera aktoro, sceneja rakontisto, sed en tiuj provoj li ne tro multe prosperis. Lia brila kariero komenciĝis nur de la tempo, kiam li prenis la plumon por skribi gazetajn felietonojn kaj satirojn.
En tiu publicista verkado Doroŝeviĉ atingis la gloron kaj per siaj felietonoj ludis tre gravan rolon en la rusa antaŭrevolucia socia vivo. Li majstre uzis sian „ezopan“ lingvon, kiu, restante metafora, estis tamen tre diafana por videble montri la mankojn kaj kulpojn de la malnova rusa reĝimo.
Estas konata lia speciala maniero skribi satirojn, fabelojn kaj rakontojn el la vivo de la Oriento. Trovinte ion riproĉindan en la rusa reĝimo, Doroŝeviĉ tuj skribis fabelon el ĥina aŭ araba vivo, reliefe kaj moke prezentis en ĝi la rusajn kulpojn en la orienta vesto. La fabelo temis pri la Oriento kaj la rusa cenzuro ne vidis la rajton ĝin akuzi aŭ aresti. Sed eĉ naivulo povis vidi kien tamen estis celanta la aŭtoro.
Doroŝeviĉ skribis ankaŭ multajn literaturajn kaj dramajn kritikojn kaj tipajn novelojn el la vivo de moskva mez- kaj malriĉa urbanaro. Liaj diversaj beletristikaj verkoj formas kelkajn volumojn kaj liaj felietonoj estas dissemitaj tra la miloj de gazetaj numeroj.
La lingvo de Doroŝeviĉ estas akra, ĝusta, tre simpla kaj regula, sed samtempe ĝi estas ankaŭ moderna, fortimpresa, bela kaj poezia.
Bonan ekzemplon de tiu lingvo donas la proponataj kvar fabeloj, unuafoje publikigitaj nur post la morto de la aŭtoro.
Antaŭ dudek jaroj V. Doroŝeviĉ fariĝis la fakta redaktanto de la konata en la mondo, plej disvastigita rusa gazeto „Rússkoje Slóvo“ (Rusa Vorto) en Moskvo, kiun li gvidis ĝis la momento, kiam ĝi estis rekvizita de la Sovjeta registaro.
V. Doroŝeviĉ mortis en la 1921-a jaro, elĉerpita pro la politikaj cirkonstancoj kaj granda mizero.
Zagreb, en Junio de la 1923-a jaro.
Nikolao Hohlov.
RIDU, POR NE PLORI!
V. DOROŜEVIĈ.
Foje Vero ekdecidis viziti palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Allahu-akbar! [1] Kreinte virinon, Ci kreis Fantazion.
Vero diris al si mem:
— Kial ne? Multaj hurioj [2] estas ja en la paradizo de la Profeto, multaj belulinoj estas en la tera paradizo, en la haremo de la kalifo. En la ĝardenoj de la Profeto mi ne estus la plej lasta inter la hurioj; inter la edzinoj de la padiŝah [3] mi verŝajne estus la unua el ili ĉiuj kaj inter liaj odaliskoj mi estus la unua el la odaliskoj. Kie estas koraloj pli brilaj ol miaj lipoj, kaj la spiro el ili estas kvazaŭ spiro de tagmezo. Graciaj estas miaj piedoj kaj kvazaŭ du lilioj estas miaj mamoj, lilioj, sur kiuj vidiĝas du sangaj makuletoj. Feliĉulo estus tiu, kiu klinus la kapon al mia brusto. Mirindajn sonĝojn li sonĝus. Kiel unuafaza luno estas luma mia vizaĝo. Kiel nigraj diamantoj brilas miaj okuloj kaj tiu, kiu en la momento de l’ pasio observus ilin de tute proksime — kiom ajn grava persono li estus! — vidus sin en ili tiel malgrava, tiel eta, ke la fenomeno elvokus ĉe li ridon. Alaho kreis min en la momento de ĝojo kaj mi entute estas kanto pri nia Kreinto.
Vero ekdeziris kaj venis al la palaco.
Vestita nur per sia beleco.
Sur la sojlo de la palaco ŝin kun timo haltigis maljunulo.
— Kion vi bezonas tie ĉi, virino, forgesinta vesti eĉ la vizaĝan vualon?
— Mi deziras vidi la gloran kaj potencan sultanon Harun-Al-Raŝid, padiŝahon kaj kalifon, nian grandan suverenon. Alaho sola estu lia suvereno sur la tero!
— En ĉio estu la volo de Alaho! Kiel vi nomas vin? Ĉu Senhonto?
— Mia nomo estas Vero. Mi ne ofendiĝas pro viaj vortoj, militisto. Veron oni ofte rekonas senhonto, same kiel malveron hontemo. Iru kaj raportu pri mi.
En la palaco de la kalifo ĉiuj tre ekscitiĝis pro la sciigo ke venis Vero.
— Ŝia alveno signifas ofte la foriron de multaj aliaj, pripense diris la granda veziro Dĵiaffar.
Kaj ĉiuj veziroj eksentis danĝeron.
— Tamen ŝi ja estas virino! — diris Dĵiaffar — ni havas la kutimon, ke ĉe ni ĉian aferon plenumas tiu, kiu nenion pri ĝi komprenas. Pro tio la virinojn priservas ĉe ni la eŭnukoj.
Kaj li sin turnis al la granda eŭnuko.
Al la gardanto de paco, honoro kaj feliĉo de la padiŝaho . Kaj diris al li:
— Plej glora el la eŭnukoj! Tien venis virino tre memfida pri sia beleco. Forigu ŝin. Memoru nur, ke tio okazas en la palaco. Forigu ŝin tiel, kiel postulas la reguloj de la kortego. Faru ĉion bele kaj dignoplene.
La granda eŭnuko venis al la portalo kaj per siaj malvivaj okuloj ekrigardis la senvestan virinon.
— Ĉu vi deziras vidi la kalifon? Sed li ne devas vidi vin en tia aspekto.
— Kial?
— Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.
— Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.
— Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia!
— Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta.
— Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas. Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan rizon, dirante: „tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn.
— Terpomoj, ŝafida viando, rizo! — kun indigno ekkriis Vero — sed estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Ĉu oni kuiras ankaŭ ilin, eŭnuko, antaŭ la manĝo?
La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj.
— De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi deziras ke ni agu kontraŭ vi simile...
Vero ekrapidis foriri.
— Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj parolis, ŝajne, en maldelikata tono, — demandis Harun-Al-Raŝid la gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo — kaj kial la tutan palacon regis ia ekscito?
— Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi — respondis la granda eŭnuko.
— Doloro naskas timon, timo naskas honton! — diris la kalifo — se tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!
— Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! — diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la suvereno — kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!
Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:
— Allahu-akbar!
Allahu-akbar! Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.
— Mi estas Akuzo! — ŝi diris kruele al la gardisto.
— Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la kalifon.
Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la granda veziro.
— Ree tiu virino! — diris li — ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas — Vero.
La veziroj tre ekscitiĝis.
— Kia malrespekto kontraŭ la sultano — veni ĉi tien spite al nia volo!
Kaj Dĵiaffar diris:
— Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion [4] .
Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.
— Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj reguloj.
La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:
— Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj — tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko [5] , ornamitan per eltranĉaĵoj kaj perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn! Via loko estas en la moskeo.
— Mi deziras vidi la kalifon!
— Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras la arbon kaj la padiŝaho estas la floro, kiu kronas la arbon. La radikoj, arbo, folioj — ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho! Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn. Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!
Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj milda muftio.
Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:
— Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco, vi parolis, granda muftio, parolis kun iu kviete kaj afable kiel ĉiam, sed en la palaco tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?
La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:
— Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.
— Vi estas prava — diris la kalifo — se tiu virino estas freneza, oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari malbonaĵon.
— Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste tiel ni agis kontraŭ la virino! — diris Dĵiaffar.
Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn prudentajn servantojn:
— Allahu-akbar!
Allahu-akbar! Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo, diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.
El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj kaj timas araneojn.
Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj, kiel gutoj de sango; per rozkoloraj perloj, kiuj aspektas sur haŭto kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’ firmamento.
Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis ŝin kun haltigitaj koroj — Vero venis al la palaco.
— Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo, kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro. Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo estis profunde blua, kiel tiu ĉi safiro kaj la steloj brilis kiel tiu ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso, pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal, pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la diverskolora Fabelo.
Kaj ravita per ŝiaj rakontoj la gardisto forgesis raporti pri ŝi al la veziroj.
Sed Fabelon oni jam ekvidis el la fenestroj de la palaco.
— Vidu, tie estas Fabelo, la multkolora Fabelo!
Kaj Dĵiaffar, la granda veziro, diris, karesante sian barbon kun rideto:
— Ĉu tiu virino deziras vidi la padiŝahon? Enkonduku ŝin! Ni ne devas timi la elpensaĵojn. Tiu, kiu faras tranĉilojn, ne timas ilin.
Kaj Harun-Al-Raŝid mem, aŭdinte la gajan tumulton, demandis:
— Kio okazis tie? Antaŭ kaj en la palaco? Kion signifas la aklamoj? La tumulto?
— Venis Fabelo. En miraklojn vestita Fabelo, kiun aŭskultas nun en Bagdad ĉiuj, de maljunuloj ĝis malgranduloj kaj neniel povas satigi sin per la aŭdataj mirindaĵoj. Fabelo venis al vi, ho, ordonanto!
— Alaho sola estu la ordonanto! Mi deziras aŭdi la samon, kion aŭdas ĉiu mia regnano. Enkonduku Fabelon!
Kaj ĉiuj pordoj, eltranĉitaj el eburo, ornamitaj de perlamoto, malfermiĝis antaŭ Fabelo.
Meze de riverencoj de la korteganoj kaj teren falintaj sklavoj Fabelo venis al la kalifo Harun-Al-Raŝid.
Li akceptis la belulinon kun gaja rideto.
Kaj Vero en la aspekto de Fabelo aperis antaŭ la kalifo.
Li diris, afable ridetante:
— Parolu, infano mia, mi aŭskultas vin!
— Allahu-akbar! Ci kreis Veron.
— Veron ekkaptis deziro viziti palacon.
— La palacon de Harun-Al-Raŝid mem!
— Vero ĉiam atingos sian celon!
— Kysmet! [6]
„Por la gloro de Alaho sola kaj ĉiopova! Por la gloro de la Profeto — beno kaj paco estu kun Li eterne! Je la nomo de la sultano kaj emiro de urbo Bagdad, kalifo de ĉiuj verkredantoj kaj humila servanto de Alaho — Harun-Al-Raŝid, ni, supera muftio de la urbo Bagdad publikigas ĉi tiun sanktan fetvon [7] . Estu do sciate por ĉiuj:
„Jen kion, konforme al la Korano, enmetis en nian koron Alaho:
„Malvirto plivastiĝas sur la tero kaj pro ĝi pereas regnoj, pereas landoj kaj popoloj, pro lukso, ludoj, festenoj kaj malfortiĝo de korpoj, pro forgeso pri Alaho.
„Sed ni volas, ke la aromo de pieco supreniru de nia urbo Bagdad al la ĉielo, kiel supreniras la bonodoro de ĝiaj ĝardenoj, kiel supreniras la sanktaj alvokoj de la pastroj el sur ĝiaj minaretoj.
„Malbono penetras la mondon pere de la virinoj.
„Ili forgesis la ordonojn de la leĝoj, modestecon kaj bonajn morojn.
„Ili surŝarĝas sin per multekostaj ornamaĵoj de la kapo ĝis la piedoj. Portas la vizaĝvualojn tiom diafanajn, ke ili similas la fumon de ‚nargileo‘ [8] .
„Kaj se ili kovras sin per multekostaj ŝtofoj, tio estas nur por pli videble elmontri la pereigajn, tentigajn belaĵojn de sia korpo.
„Sian korpon, kreaĵon de Alaho, ili faris ilo por tento kaj pekoj.
„Allogite per ĝi la militistoj perdas la kuraĝon, la komercistoj — riĉecon, la metiistoj — sian amon al laboro, la terlaboristoj — sian volon por laboro.
„Tial do decidis ni en koro nia: elŝiri de la serpento ĝian mortigan venenilon.
„Estas publikigate por la scio de ĉiuj loĝantoj en la glora kaj granda urbo Bagdad:
„Ĉiuj dancoj, kantadoj kaj muziko en Bagdad estas malpermesataj.
„Estas malpermesataj ridoj kaj ŝercoj.
„La virinoj rajtas eliri el sia hejmo nur envolvite de la kapo ĝis la piedoj en la mantelojn faritajn el blanka tolo.
„Estas permesite al ili fari nur du mallarĝajn truojn por la okuloj, por ke, pasante tra la stratoj, ili intence ne alpuŝu sin kontraŭ la viroj.
„Por ili ĉiuj: maljunaj kaj junaj, belaj kaj malbelaj — por ĉiuj estu sciate: se eĉ finaĵo de la malgranda fingro de iu virino montriĝos nekovrita — ŝi estos akuzota kiel atencantino por la pereo de ĉiuj viroj kaj defendantoj de la urbo Bagdad kaj oni ŝin senprokraste surĵetos per ŝtonoj ĝis la morto.
„Tia estas la leĝo.
„Oni plenumu ĝin, kvazaŭ ĝi estus subskribita de la granda kalifo Harun-Al-Raŝid mem.
„Laŭ lia favoro kaj ordono, la granda muftio de la urbo Bagdad, ŝejko Hazif.“
Kun brua tondrado de la tamburoj, sonoj de la trumpetoj, la heroldoj legis la fetvon sur la bazaroj, strataj kruciĝoj kaj apud la fontoj de Bagdad — kaj en la sama momento finiĝis la kantado, muziko kaj dancoj en la gaja kaj riĉa urbo.
Kvazaŭ pesto vizitis la urbon.
Ĝin ekkaptis silento, simila al tiu de tombejo.
Kvazaŭ fantomoj ekmigris tra la stratoj la virinoj, envolvitaj de l’ kapo ĝis la piedoj per glataj blankaj manteloj kaj nur time rigardis el la mallarĝaj truetoj iliaj okuloj.
Malplenaj fariĝis la bazaroj, forflugis la ridoj kaj krioj kaj eĉ en la kafejoj eksilentis la babilemaj rakontistoj de fabeloj.
La homoj ĉiam — se ili ribelas, ili scias ribeli kaj se ili komencas obei al la leĝoj, ili obeas al la lastaj tiel ke eĉ ĉe la leĝogardantoj elvokas abomenon.
Harun-Al-Raŝid mem ne rekonis sian gajan, ĝojan Bagdad-on.
— Plej saĝa ŝejko — diris li al la granda muftio — ŝajnas al mi, ke via fetvo estas tro severa!
— Ordonanto! Leĝoj kaj hundoj devas esti kruelaj por ke oni timu ilin! — respondis la granda muftio kaj Harun-Al-Raŝid faris al li riverencon:
— Eble vi estas prava, plej saĝa ŝejko!
Dum la sama tempo en la malproksima Kairo, urbo de la gajeco, rido, ŝercoj, lukso, muziko, kantoj, dancoj kaj diafanaj virinaj vualoj, loĝis juna dancistino, nomata Fatjma — Alaho pardonu al ŝi ŝiajn kulpojn pro tiu ĝojo, kiun ŝi portis al la homoj.
Ŝi estis en ŝia dekoka printempo.
Fatjma estis fama inter la dancistinoj de Kairo kaj la kairaj dancistinoj estis famaj inter la dancistinoj de la tuta mondo.
Ŝi multe aŭdis pri la luksaĵoj kaj riĉaĵoj de la Oriento, kie — ŝi aŭdis — Bagdad brilis kiel la plej granda diamanto.
La tuta mondo parolis pri la granda kalifo de ĉiuj verkredantoj — Harun-Al-Raŝid, pri lia brilo, belaspekto kaj donacemo.
La famo pri li tuŝis ankaŭ ŝiajn belajn orelojn kaj Fatjma decidis veturi orienten, al Bagdad, al kalifo Harun-Al-Raŝid por ĝojigi liajn okulojn per siaj dancoj.
— Nia tradicia kutimo ordonas, ke ĉiu verkredanto oferu al la kalifo ion ajn el la plej bonaj havaĵoj, kiujn li posedas; mi devas ankaŭ oferi al la granda kalifo plej bonan mian havaĵon — miajn dancojn.
Ŝi prenis kun si ĉiujn siajn vestojn kaj ornamaĵojn kaj ekveturis por la longa vojaĝo.
La ŝipo, sur kiu ŝi vojaĝis el Aleksandria al Bejrut survoje renkontis tempeston.
Ĉiuj perdis la prudenton.
Tiam Fatjma sin vestis tiel, kiel ordinare ŝi sin estis vestanta por la dancoj.
— Vidu, — kun teruro montris ŝin la vojaĝantoj, — unu virino jam freneziĝis!
Sed Fatjma respondis:
— La viro por vivi bezonas nur sabron; la virino bezonas nur taŭgan veston — la viro trovos por ŝi ĉion alian.
Fatjma estis same prudenta kiel bela.
Ŝi sciis, ke ĉio jam estis antaŭe destine skribita en la libro de l’ Sorto.
— Kysmet!
La ŝipo frakasiĝis apud la bordaj rokoj kaj el ĉiuj veturintoj sur ĝi nur sola Fatjma estis elĵetita sur la bordon.
Je la nomo de Alaho ŝi ekveturis pluen kun la samvojaj karavanoj irantaj de Bejrut al Bagdad.
— Tamen, ni veturigas vin al via morto! — diris al ŝi, kvazaŭ ian plivigligan spritaĵon, la gvidantoj de la kameloj — en Bagdad oni nepre mortigos vin per ŝtonoj pro viaj vestoj.
— En Kairo mi estis same vestita kaj neniu tie batis min eĉ per floro!
— Sed tie vi ne havis tian virtan muftion, kiel ŝejko Hazif en Bagdad kaj neniu ĉe vi eldonis fetvon, similan al la lia!
— Sed je kio mi estas kulpa? Kial?
— Ĉar oni diras, ke viaj vestoj incitas la virojn por falsaj pensoj.
— Ĉu mi respondu pri la pensoj de aliaj? Mi respondas nur pri la miaj.
— Provu paroli pri tio kun ŝejko Hazif!
Fatjma venis Bagdad-on kun la karavano nokte.
Sola, en la malluma, malplena, malviva urbo ŝi vagis tra la stratoj, ĝis ŝi fine ekvidis domon, kie lumis fajro.
Kaj ŝi ekfrapis sur ĝian pordon.
Ĝi estis la domo de la granda muftio.
Tiel same, dum la aŭtuna migra flugo de l’ birdoj, la koturnoj mem flugas rekte en la retojn de la kaptiloj.
La granda muftio, ŝejko Hazif, ne estis dormanta.
Li sidis, pensis pri la virto kaj verkis novan fetvon, pli severan ol la antaŭa...
Ekaŭdinte la frapon li streĉiĝis pro atento.
— Ĉu ne estas la kalifo Harun-Al-Raŝid? Ofte li ne havas dormon nokte kaj tiam li ŝatas vagi tra la urbo!
La muftio mem malfermis la pordon kaj forpaŝis de ĝi kun miro kaj teruro.
— Virino!!? Virino? Ĉe mi! Ĉe la granda muftio! Kaj tiel vestita!
Fatjma kliniĝis por la riverenco kaj diris:
— Frato de mia patro! Laŭ via majesta aspekto, laŭ via respektinda barbo mi vidas, ke vi ne estas simpla homo. Laŭ la granda smeraldo — koloro de la Profeto, beno kaj paco estu kun Li eterne — laŭ la smeraldo, kiu ornamas vian turbanon, mi konjektas, ke mi vidas antaŭ mi la grandan muftion de Bagdad, la respektindan, faman kaj plej prudentan ŝejkon Hazif. Frato de mia patro, akceptu min kiel vi akceptus filinon de via frato! Mi devenas el Kairo. Mia patrino nomis min Fatjma. Mia profesio estas dancarto, se oni nomus tian ĝuon profesio. Mi venis Bagdad-on por ĝojigi la rigardon de la kalifo de ĉiuj verkredantoj per miaj dancoj. Sed mi ĵuras, ho, granda muftio, ke mi nenion antaŭe aŭdis pri la severa fetvo, sendube justa, ĉar ĝi naskiĝis en via prudento. Jen kial mi kuraĝis veni antaŭ via vizaĝo vestite kontraŭ la ordono de la fetvo. Pardonu min, granda kaj plej prudenta muftio!
— Alaho sola estas granda kaj la plej prudenta! — respondis Hazif — mia nomo efektive estas Hazif, la homoj titolas min ŝejko kaj nia granda reganto, la kalifo Harun-Al-Raŝid, starigis min — pli ol mi tion meritas — sia granda muftio. Estas via feliĉo, ke vi trafis ĝuste mian hejmon, kaj ne alian de iu simplulo. Tiu simplulo, pro mia fetvo, devus vin tuj sendi al policistoj aŭ laŭ propra iniciativo mortigi vin per ŝtonoj.
— Kion do vi faros al mi?! — en teruro ekkriis Fatjma.
— Mi? Nenion! Mi admiros vian belecon! La leĝo estas kiel hundo: ĝi devas mordi la aliajn kaj montri la karesojn al siaj mastroj. La fetvo estas severa, sed ĝin ja skribis mi! Estu kiel en via hejmo, filino de mia frato! Se vi volas kanti — kantu, se vi volas danci — dancu.
Sed kiam eksonis la tintanta tamburino, la muftio ektremis.
— Pli mallaŭte! Oni povus aŭdi! Se subite tiu malbenita kadio [9] ekscios, ke la grandan muftion vizitis dum la nokto alilandulino... Ho, tiuj korteganoj! Serpento ne venenigas serpenton, sed la korteganoj pensas nur pri tio, ke unu neniigu la alian. Certe, la virino estas belega kaj mi kun ĝojo farus ŝin unua dancistino de mia haremo. Tamen prudenton, granda muftio, prudenton!... Ĉu mi ne sendu la krimulinon al la kadio? Dancu ŝi ankaŭ por li! Se la kadio trovos ŝin krimulino kaj ordonos ŝin puni — estu plenumita la justaĵo. La leĝo de mia fetvo estis ankoraŭ eĉ ne unu fojon aplikita kaj leĝo, kiu ne estas uzata, estas hundo, kiu ne mordas. Oni plu ne timas ĝin. Kaj se la kadio ŝatos kaj pardonos ŝin — la venenigilo de la malbenita serpento estos forŝirita! Kviete povas dormi tiu juĝoto, kies krimon partoprenis la juĝisto. Kaj la granda muftio tuj skribis al la kadio noteton:
„Granda kadio! Al vi, kiel al supera juĝisto de Bagdad, mi sendas krimulinon, agintan kontraŭ mia fetvo. Kiel kuracisto esploras la plej danĝeran malsanon, ne timante sin infekti per ĝi, tiel vi esploru la krimon de la virino. Vi mem vidu ŝin kaj ŝiajn dancojn. Kaj se vi trovos ŝin kulpa kontraŭ mia fetvo — agu laŭ la justeco. Kaj se vi trovos, ke ŝi meritas pardonon — agu laŭ la bonfavoro de via koro. La justeco naskiĝis sur la tero, sed la naskiĝloko de la bonfavoro estas la ĉielo.“
La granda kadio ankaŭ ne estis dormanta.
Li skribis verdiktojn por la morgaŭaj juĝaj procesoj, kiujn li devos solvi — li faris tion antaŭe „por ne turmenti la juĝatojn per longa atendo de la verdiktoj“.
Kiam oni enkondukis al li Fatjma-n, li tralegis la noteton de la muftio, kaj diris:
— Ha, maljuna vipero! Li verŝajne pekis mem kontraŭ lia fetvo kaj nun deziras, ke peku ankaŭ mi!
Kaj sin turninte al Fatjma, li diris:
— Do vi, fremdulino, serĉas justecon kaj gastamon. Bone. Sed por favori vin per mia justeco mi devas konatiĝi antaŭe kun ĉiuj viaj krimoj. Dancu, kantu, faru viajn krimajn agojn. Memoru nur: antaŭ la juĝisto vi devas kaŝi nenion. De tio dependas la korekteco de la verdikto. Rilate la gastamon — ĝi estas ja speciala eco de ĉiu juĝisto. Juĝisto ĉiam tenas siajn gastojn pli longatempe, ol ili mem tion dezirus.
Kaj en la hejmo de la kadio tiunokte ankaŭ ektintis la tamburino.
La granda muftio ne estis erarinta.
Harun-Al-Raŝid ne havis dormon tiunokte kaj laŭ sia kutimo vagis promene tra la stratoj de Bagdad.
Sopiro premis la koron de la kalifo.
Ĉu ĝi estas lia antaŭe gaja, bruema, senzorga Bagdad, ne koninta ripozon eĉ post profunda noktomezo?
Nun el ĉiuj domoj aŭdiĝis sole ... ronkado.
Subite la koro de la kalifo pli vigle ekfrapis.
Li ekaŭdis la tinton de tamburino.
Oni ludis — estis strange — en la hejmo de l’ granda muftio.
Post kelka tempo la tamburino estis aŭdebla en la hejmo de la kadio.
— Ĉio estas perfekta en tiu ĉi plej perfekta urbo! — diris ridetante la kalifo — dum la malvirto dormas, la virto sin amuzas!
Kaj li venis la palacon, treege ekinteresite pri tio, kio okazis nokte en la domoj de la granda muftio kaj kadio.
Li apenaŭ povis atendi la tagiĝon kaj kiam la unuaj radioj de l’ suno surverŝis Bagdad-on, li venis en la Leonan halon de la palaco kaj malfermis la superan juĝon.
Harun-Al-Raŝid sidis sur la trono.
Apud li staris la gardanto de lia honoro kaj potenco — la armilportisto kaj tenis elingigitan, brilantan glavon.
Dekstre de la kalifo sidis la granda muftio, kies turbano portis grandan smeraldon — koloron de la Profeto, estu kun Li beno kaj paco eterne!
Maldekstre sidis la granda kadio kun turbano ornamita per granda rubeno — kvazaŭ sango.
La kalifo tuŝis la glavon per la mano kaj diris:
— Je la nomo de Alaho sola kaj ĉiopova, ni proklamas la superan juĝon malfermita. Estu ĝi same justa kaj bonfavora, kiel Alaho!
— Feliĉa estas la urbo, kiu povas dormi kviete, kun la konscio, ke pro ĝi ne dormas ĝiaj estrantoj. La pasintan nokton Bagdad dormis kviete, ĉar pro ĝi ne dormis la triopo: mi — ĝia kalifo, mia prudenta muftio kaj mia severa kadio.
— Mi verkis novan fetvon — diris la muftio.
— Mi min okupis pri la regnaj aferoj — diris la kadio.
— Kaj kiel ĝoje estas enprofundiĝi en la virtajn okupojn! Kvazaŭ dancoj ili estas plenumataj sub la sono de tamburino! — gaje ekkriis Harun-Al-Raŝid.
— Mi ekzamenis akuzatinon — diris la muftio.
— Mi ankaŭ ekzamenis akuzatinon — diris la kadio.
— Centoble pli feliĉa estas la urbo, kie oni persekutas la krimon eĉ dumnokte! — aklamis Harun-Al-Raŝid — ankaŭ ni scias ion pri la krimulino. Ni sciiĝis pri ŝi pere de la renkontita sur la strato kamelgvidisto de tiu karavano, kun kiu ŝi venis Bagdad-on. Ni ordonis aresti ŝin kaj ŝi nun troviĝas tie ĉi. Enkonduku la akuzatinon!
Fatjma enpaŝis tremante kaj falis ĉe la piedoj de la kalifo.
Harun-Al-Raŝid sin turnis al ŝi kaj diris:
— Ni scias, kiu vi estas kaj ankaŭ tion, ke vi venis el Kairo por gajigi la rigardon de via kalifo per viaj dancoj. Plej bonan vian posedaĵon vi naive alportis al ni. Sed vi agis kontraŭ la sankta fetvo de la granda muftio kaj pro tio vi estas akuzata al la juĝo. Leviĝu, infano mia! Kaj plenumu vian deziron: dancu antaŭ la kalifo. Kun helpo de Alaho la kalifo ankaŭ ne pereos pro tio, pro kio pereis nek la muftio, nek la kadio.
Kaj Fatima komencis danci.
Rigardante ŝin, la muftio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
— Ho, krimo! Ho, krimo! Ŝi piedpremas la sanktan fetvon!
Rigardante ŝin, la granda kadio flustris, sed tiel, ke aŭdu la kalifo:
— Ho, kulpo! Ho, kulpo! Ĉiu ŝia movo meritas morton!
La kalifo rigardis silente.
— Krimulino! — fine diris Harun-Al-Raŝid — el la urbo de bela malvirto, Kairo, vi venis la urbon de severa virto — Bagdad. Tie ĉi reĝas pieco. Pieco, sed ne hipokriteco. Pieco estas oro kaj hipokriteco estas nur falsa monero, por kiu Alaho donos nenion, krom puno kaj pereo. Nek via beleco, nek la malfeliĉoj, kiujn vi suferis, moligos la korojn de viaj juĝantoj. La virto estas severa kaj ne konas la kompaton.
— Ne etendu viajn manojn petantajn pri indulgo al la kadio, al la muftio, nek al mi, al via kalifo... Granda muftio! Kio estas via verdikto por tiu ĉi virino, aginta kontraŭ la sankta fetvo?
La granda muftio faris riverencon kaj diris:
— Morto!
— Granda kadio! Kio estas via opinio?
— Morto!
— Morto! — diras ankaŭ mi. Vi agis kontraŭ la sankta fetvo kaj devas esti surĵetota per ŝtonoj sur tiu ĉi loko, senprokraste. Kiu do ĵetos sur vin la unuan ŝtonon? Mi, via kalifo. Mi devas ĵeti la unuan, okaze trovitan ŝtonon.
Harun-Al-Raŝid prenis de la kapo la turbanon, forŝiris de ĝi grandan diamanton, gloran „Grandan Mohol-on“ kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.
La diamanto falis apud ŝiaj piedoj.
— La dua estos vi — diris la kalifo, sin turnante al la granda muftio. — Vian turbanon ornamas bela, malheleverda smeraldo, koloro de la Profeto, paco kaj Lia beno estu kun ni eterne... Kian pli bonan destinon oni povus elekti por la belega juvelŝtono ol puni krimon?
La granda muftio demetis la turbanon, prenis la grandan smeraldon kaj ĵetis ĝin al Fatjma.
— Nun estas via vico, granda kadio! Severa estas via devo kaj sangsimile brilas la rubeno sur via turbano! Plenumu do vian devon!
La kadio prenis la turbanon, elŝiris la rubenon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Fatjma.
— Virino! — diris tiam Harun-Al-Raŝid — prenu la juvelŝtonojn, kiujn vi meritis, kiel punon por via krimo. Konservu ilin kiel memoraĵon pri la favoro de la kalifo, pieco de lia granda muftio kaj justeco de lia supera kadio. Nun iru!
Kaj de tiu tempo — oni diras — komenciĝis en la mondo la kutimo surĵeti belajn virinojn per juveloj.
— Ŝejko Hazif, mia granda muftio! — diris la kalifo — mi esperas, ke hodiaŭ vi manĝos vian pilavon [10] kun granda apetito. Mi plenumis vian fetvon!
— Ho jes, sed mi ĝin tamen nuligos. Ĝi estas tro severa!
— Kiel? Ĉu vi mem ne diris: la leĝo estas kvazaŭ hundo? Ju pli ĝi estas severa, des pli oni ĝin timas!
— Jes, mia suvereno! Sed hundo devas mordi nur fremdulojn. Se ĝi ekmordas sian mastron, ĝi devas esti alĉenigita!...
Tiel juĝis la prudenta kalifo Harun-Al-Raŝid por la gloro de Alaho sola kaj plenkompata.
Jes, jes. Ĝuste tiel nomiĝas la fabelo:
„Kiel de Hasan falis la pantalono.“
Jen kiel tio okazis:
Vivis foje en la glora kaj granda urbo Bagdad riĉa kaj fame konata komercisto.
Lia nomo?
Kiam li ludis ankoraŭ sur la sino de sia patrino...
(Kie estas la paradizo? Sur la sino de patrino.)
La patrino lin nomis:
— „Hasan-ĥakki.“ Hasan-feliĉulo.
Hasan estis juna, bela, prudenta kaj riĉa.
Treege riĉa.
Kio do ankoraŭ mankis al li?
Hasan opiniis, ke nur la sola:
Esti edzigita.
Dirite — farite.
Kiel fianĉinon oni trovis por li la plej belan fraŭlinon de la tuta urbo.
Ŝi estis ... ŝi estis ... ho ne, por tio mankas la vortoj...
Kiel bela ŝi estis povus priskribi sole muziko.
Unuvorte, ŝi estis tiel bela, kiel via amatino, sinjoro!
Kaj kiel la via!
Ankaŭ kiel la via, mia bona sinjoro!
(Tiamaniere mi esperas trafi ĉies gustojn.)
La tutan loĝantaron de Bagdad invitis Hasan al sia edziĝa festeno.
Preparante la festenajn regalaĵojn la kuiristoj de Bagdad pruvis, ke ili fakte estas la plej unuaklasaj kuiristoj de la mondo.
Kaj inter la ŝafaro trakuris tiam famo:
— Venas la fino de la mondo! Hasan ordonis buĉi ĉiujn ŝafidojn, farĉi ilin per pistakoj kaj rosti.
Vidante tiun gajan, riĉan, luksan edziĝofestenon la virinoj ploris pro envio per dolĉaj larmoj: tiom sataj ili estis de la diversaj frandaĵoj kaj de la miela konfitaĵo farita el petaloj de persikaj, abrikotaj kaj migdalaj floroj.
La fraŭlinoj manĝis nur sukerumitajn florojn de siringoj kaj violoj kaj ĵuris, ke ili manĝos plu nenion krom ili, ĝis la propra edziniĝo.
La kapoj de la viroj turniĝis pro la muziko.
La piedoj de la junuloj lace fleksiĝis pro la dancoj. Ĉe la maljunaj, seriozaj gastoj la vino, malpermesita en la Korano, kvazaŭ pezigis la piedojn kaj puŝis la homojn sur la teron.
Sed jen batis la noktomezo! — venis la avide atendita horo!
La virinoj prenis sub la brakojn la fianĉinon kaj forkondukis ŝin al la ornamita dormoĉambro.
Kun ridoj kaj ŝercoj ili senvestigis kaj metis ŝin sur la geedzan liton, ŝirmitan per puntoj.
La svatistinoj tiam venis al Hasan.
Akompanita de la amikoj li iris tiel, kiel decas iri por homo juna kaj prudenta.
Li paŝis brave, gaje, sed malrapide.
Ĉar prudentulo neniam ien rapidas, nek al mortpuno nek al edziĝo.
Eĉ sen nia rapidemo la vivo flugas ja kiel sago.
Kial do ni rapidu vivi?
Malrapide sidiĝis Hasan sur la tapiŝon kontraŭ la lito ŝirmita per puntoj, malrapide akceptis li la salutojn kaj bondezirojn de siaj amikoj, malrapide li sin levis kaj diris:
— Mian riverencon al vi, amikoj de l’ junaĝo; mi adiaŭas mian fraŭlan vivon.
Malrapide li faris unu paŝon al la lito.
Sed ... en tiu momento de Hasan subite ... malsuprenfalis lia pantalono...
Eksplodis ridego simila al tondro.
Kiel vunditaj histerie ridis la maljunulinoj.
Kvazaŭ sonoriletoj sonis la rido de la junulinoj.
Ruliĝis sur la planko la viroj.
Laŭte ekridis la fianĉino, kiu vidis ĉion tra la punta ŝirmilo kaj, por ke oni ne aŭdu ŝian frenezan ridon, ŝi komencis forte tinti per la braceletoj.
Ĉiujn kaptis la rido.
Kaj Hasan staris embarasite kun la nudaj kruroj, kun la malsupren falinta pantalono.
Eĉ liaj piedoj ruĝiĝis.
Nenion konsciante pro la konfuzo, li suprenlevis la pantalonon kaj sin ĵetis for el la hejmo. Li elkuris al la korto, prenis la unuan renkontitan ĉevalon, apartenantan al iu el la gastoj, forte spronis ĝin per la kalkanoj kaj elrajdis sur la straton.
Dume el la hejmo aŭdiĝis la uragana rido.
De kia malgravaĵo dependas ofte la homa feliĉo!
Kvazaŭ frenezulo rajdis Hasan, sen ia direkto, kien nur rigardis la okuloj.
Li nur ĉiam plirapidigis la ĉevalon.
Kaj la sekvantan frumatenon li ekvidis la alproksimiĝantan urbon Damask-on.
Oni diras, ke la pano estas maldolĉa en la fugitiveco.
Kia malvero!
Tiu pano estas nek dolĉa, nek maldolĉa por fugitivo.
La fremda lando tute nenian panon portas al li...
Eĉ guston ne havas tiu pano.
Malriĉulo, sen ia kupra monereto en la monujo, sin trovis Hasan en la fremda urbo...
En fremda urbo el ĉiu pordo atakas vin hundoj, kiel ŝteliston.
Ĉiu pordo en fremda urbo kvazaŭ atendas la momenton, kiam vi frapos sur ĝin, por esti klake fermita antaŭ via nazo.
En fremda urbo ĉiu pavimŝtono kvazaŭ intencas trafi vian kapon.
Nur la arboj solaj en fremda urbo gastame renkontas vin per siaj florplenaj branĉoj:
— Bonvolu vin pendigi!
Kun timo observis Hasan la fremdan urbon.
Li venis al la bazaro.
Vendis la elturmentitan ĉevalon, sur kiu li estis rajdinta kaj por la tuta ricevita mono li aĉetis frititan migdalon.
Prenis la sakon kun ĝi sur la ŝultron kaj iris, haltante apud la fenestroj de haremoj, ŝirmitaj per lignaj kradoj.
— Jen estas mi, homo veninta el malproksimo! Mi serĉas virinajn dentojn, kiuj egalus per sia blankeco al mia migdalo! Hej! Kie estas la plej blankaj virinaj dentoj!
— Ho, ni timas rompi la dentojn per via migdalo — oni rimarkis el post la krado.
— Ne timu, sinjorino — kun riverenco respondis Hasan — mia migdalo mem krevos pro envio, kiam ĝi trafos vian buŝeton! Ĝi vidos viajn belajn dentojn kaj krevos pro envio! Vi ne bezonos ĝin eĉ mordeti!
Antaŭ la tagmezo la tuta provizo da migdalo estis jam vendita.
Hasan kalkulis la ricevitan monon kaj aĉetis por ĝi malgrandajn ruĝetajn oranĝojn.
— Kie estas en la urbo purpura buŝeto, kiu konkurus kun miaj oranĝetoj?
— Sed ĉu ili havas sufiĉe da suko? — oni demandis el post la krado.
— Ho, sinjorino, miaj oranĝoj fariĝos larmoj pro envio, kiam ili tuŝos viajn lipojn!
La suno staris ankoraŭ alte sur la ĉielo, kiam la oranĝoj jam estis elvenditaj.
Sammaniere vendadis Hasan multajn aliajn frandaĵojn kaj sukeraĵojn, fariĝis konata ĉe la bazaroj, ricevis krediton kaj anstataŭ la projektita sukeraĵejo li malfermis komercejon de juveloj.
Ĉiulunde, kiam laŭ la orienta kutimo la bazarojn vizitas nur virinoj, Hasan dismetadis ĉirkaŭ si la komercaĵojn kaj, montrante ruzan rideton el post sia krispa barbo, li diris:
— Bela sinjorino! Bela sinjorino! Ĉu vi volus, ke sur viaj okuloj neniam plu aperu larmoj? Aĉetu tiujn orelringojn! Vidu la diamantojn! Ili estas kvazaŭ larmoj! La virinon ornamu larmoj! Tio estas sortodestino! Kysmet! Aĉetu la orelringojn kaj neniam plu brilos larmoj sur viaj okuloj! Subaĉetu la sorton! Kial brilu la larmoj sur viaj okuloj, se ili brilos sur viaj oreloj!
— Bela sinjorino! Senrivale bela sinjorino! Nenion aĉetu ĉe mi, nur rigardu. Nur vidu. Pro sola via rigardo ĉi tiu turkiso fariĝis simila al peceto de la ĉielo. Diru al via amanto, ke li aĉetu por vi broĉon kun ĉi tiu turkiso, ke li vidu pecon de la ĉielo sur la brusto de sia amatino!
— Jen safiro, blua kaj profunda kiel maro.
— Jen rubeno, kiel guto de sango! Ĝi lumas eĉ en mallumo.
— Sinjorino! Bela sinjorino! Petu vian amanton, ke li donacu al vi aŭ la maron aŭ la guton de sango! En unu guto de sango estas ofte pli bruaj tempestoj ol en la vasta, senfunda maro!
— Belulinoj! Belulinoj! Jen estas perloj! Perloj!
— Mi timas. Perloj signifas larmojn.
— Nur la etaj, sinjorino. Nur la malgrandaj. Nur la malgrandaj alportas larmojn. Neniam grandaj perloj igis la virinon plori.
Tiel, kun ridoj kaj spritaĵoj, gaje babilante, Hasan tenis sian komercadon kaj pliriĉiĝadis. Li baldaŭ fariĝis bone konata en la tuta urbo.
Eĉ la sultano de Damask sciiĝis pri li.
Alaho sola estu Sultano!
Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj — Alaho.
Allahu-akbar!
La sultano ekdeziris vidi la ĉies amaton, restis tre kontenta pro liaj diskutoj kaj prudento, kaj interalie diris al Hasan:
— La plej malfacila afero por sultano estas: elekti la vezirojn.
— En tiu rilato vi juĝas pri ili pli prudente ol ni, mia suvereno, — diris kun malalta riverenco Hasan — sed mi persone ne opinias la aferon tre malfacila. Kiel oni faras ĝin ordinare? Oni prenas ian ajn homon, faras lin veziro kaj sciigas al la popolo: „jen estas por vi saĝa homo! Vi devas obei lin; se vi ne obeos, oni dehakos viajn kapojn“. Kial ne provi agi alimaniere? Provu ni ne doni al homo la rangon de veziro kaj la rajton de prudentulo. Provu ni elekti ordinaran, fakte saĝan homon kaj fari lin veziro!
La sultano kapjesis.
— Estas tiom simple! Sed tio neniam venis en mian kapon. Elekti saĝan homon kaj fari lin veziro? Hasan, vi estas saĝa homo kaj mi faras vin mia veziro!
— Suvereno! Aŭdi vin — signifas vin obei.
Kaj Hasan fariĝis granda veziro.
Li estis prudenta, bona kaj justa.
Bonuloj lin amis, malbonuloj timis.
La leĝoj, kiujn li estis publikiganta, plaĉis al ĉiuj. Kaj ĉiuj en Damask diris kun miro:
— Vidu, kian veziron ni havas! Estas li nek nobela, nek fama, sed simple prudenta homo!
Tiel pasis dek jaroj.
La sultano de Damask foje vokis al si la amatan veziron kaj diris al li:
— Hasan, estu benita la tago, kiam la vento forŝiris vin de via patruja arbo kaj alportis ĉi tien! Estu benita la granda, sankta Korano, kiu instruas nin esti gastamaj al alilanduloj. Jam dek jarojn, Hasan, mi estas sekvinta viajn konsilojn kaj plenuminta vian volon por la bono de mia Damask. Nun mi deziras, ke vi ankaŭ aŭdu mian vorton kaj plenumu mian volon. Aŭskultu, Hasan! Ne tro longa tempo restas por mi aŭdi viajn konsilojn. Mia vojo al la tombo estas tiel mallonga, ke apenaŭ restas al mi la tempo por trarememori miajn pasintajn jarojn. Mi vidas mian Damask-on feliĉa sub via prudenta estrado kaj mi volus konservi al la urbo tian feliĉon ĝis la fino de viaj tagoj.
— Aŭskultu, Hasan! Mi ne havas heredonton. Mi donos al vi mian amatan filinon kaj faros vin sultano de Damask. Aŭskultu kaj obeu!
Hasan kisis la teron ĉe la piedoj de la sultano kaj diris:
— Aŭskulti vin, signifas vin obei. Sultano! Alaho sola estas nia sultano! Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj! Kaj jen kion diris al mi la Sultano super ĉiuj sultanoj:
„— Hasan — diris Li — Damask estas bela, sed via patrujo ja estas Bagdad! Multaj belulinoj estas en la mondo, sed vizaĝo de neniu belulino estas tiom bela, kiom bela estas la sulkoplena vizaĝo de l’ patrino! Tiu, kiu opinias, ke estas pli bone fariĝi sultano en fremda lando, ol esti simpla regnano en la sia — tiu indas esti nek simpla regnano en propra lando, nek sultano en la fremda.“
— Tiel diris al mi la Sultano de sultanoj kaj kiam parolas la Sultano de sultanoj, tiam ĉiuj sultanoj de la mondo devas silenti!
La sultano ekkoleris.
— Tiel do vi, servanto, plenumas la volon de via suvereno! Mi volis fari vin feliĉa! Kaj mi nepre faros vin feliĉa! Mi faros tiel, kiel mi decidis!
Jen estas la ĉiama malforta flanko de ĉiuj sultanoj.
Ili estas certaj, ke ili povas fari la homojn ne nur famaj, riĉaj, fortaj, sed ankaŭ feliĉaj.
Kaj por fari Hasan-on feliĉa, la sultano ordonis aresti lin.
Sed Hasan forkuris.
Li selis ĉevalon, plenigis la monujon per oro kaj dum la noktomezo li ekrajdis al Bagdad.
Kiel antaŭ dek jaroj, li donis al sia ĉevalo nenian ripozon kaj kiam la unuaj sunradioj ŝprucis el post la montoj, Hasan ekvidis sin ĉe la urba pordego de Bagdad.
Ŝajnis al Hasan, ke nenie en la mondo tiel floras kaj bonodoras la arboj, kiel ili floris kaj bonodoris ĉirkaŭ Bagdad.
Kaj ke nenie en la mondo etendas sin tiel rekte kaj alte al la ĉielo la minaretoj.
Li desaltis de la ĉevalo, falis sur la genuojn kaj kisis la teron.
En tiu tempo ĉe la sama pordego sidis maljuna almozulino kaj kombis la harojn de sia nepino.
— Vidu, avinjo! Vidu — kion li faras? — diris la knabino — li manĝas teron!
— Li ne manĝas ĝin, sed kisas; silentu, malprudentulino, silentu — respondis la maljunulino — tio vin ne koncernas! Eble li estas homo, kiu tro amas la patrujon, eble li estas ebria. Kun ĉiu el la du oni evitu la rilatojn. Kial vi hontas? Vi ne estas ja tiom juna!
— Kiom da jaroj mi havas? — afekte demandis la knabino.
— Pasas jam via dekunua jaro. Vi naskiĝis la saman jaron, kiam de la komercisto Hasan dum lia edziĝfesto malsuprenfalis la pantalono.
La tero de la patrujo kvazaŭ kraĉis en la vizaĝon de Hasan.
Li rapide stariĝis.
— Allahu-akbar! Ho, Alaho! Granda, kompatema kaj bonfavora! Oni kalkulas la jarojn de tiu tago, kiam falis mia pantalono! Kaj iu ajn knabinaĉo, kiu mem ne scias, kian aĝon ŝi havas, jam scias, ke antaŭ dek jaroj de mi, Hasan, malsuprenfalis la pantalono!
— Mi vivis du vivojn, mi rekomencis la vivon denove, el la almozulo fariĝis riĉulo. Mi estis en la supro de la potenco, mi regis regnon, mi eldonadis prudentajn leĝojn, mi feliĉigis la tutan regnon, mi povis fariĝi sultano kaj jen tiu almozulino, kombanta la harojn de sia nepinaĉo, neniel povas forgesi, ke antaŭ dek jaroj falis mia pantalono!...
Kaj saltinte sur la ĉevalon, Hasan turnis ĝin kaj ekrajdis tien, kien rigardis liaj okuloj.
Jen kion eksciis pri la homoj Hasan.
La tuton pri ili scias nur Alaho sola.
Kiel ĉio en Ĥinujo same tiu ĉi fabelo estas la plej prudenta, sencoplena kaj treege instrua.
La homoj estas kvazaŭ pafiloj.
Oni ŝarĝas ilin de la malantaŭa parto.
Kion ajn parolu la pedagogoj, ke oni devas ŝarĝi la homojn per bonaj ideoj de la kapa flanko — la regantoj de la tuta mondo daŭrigas ŝarĝi ilin per bonaj ideoj de la parto malantaŭa, komencante de l’ dorso aŭ eĉ de pli malsupre.
La ĥinoj — estas konate — trovis la plej malsupran punkton.
Ili instruas la bonajn ideojn al siaj sampatrujanoj, batante ilin per bambuaj bastonoj sur la kalkanojn.
Kial nepre sur la kalkanojn?
Verŝajne tial, ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj.
Kaj se ĝi kaŝas sin tie — ĝi ricevas laŭadrese la nacian instruon per la bambuaj bastonoj.
La filo de l’ suno, frato de l’ luno, patro de ĉiuj steloj en la ĉielo, venkinto de ĉiuj popoloj en la mondo, suvereno de ĉiuj reĝoj, imperiestroj, caroj, sultanoj kaj princoj, la granda, glora, potenca kaj prudenta imperiestro de Ĥinujo — Ĉing-Ĉang sidis en la regna konsilejo inter siaj plej grandaj, elektitaj kaj delikathaŭtaj mandarenoj.
La imperiestro estis enpensiĝinta kaj post kelka tempo ekparolis.
Lia voĉo estis kiel la sonoro de sonorileto.
— En nia prudento ni volus scii detale, kiel fakte pasas la vivo de nia ĥina popolo. Inter vi, miaj elektitaj mandarenoj, ni vidas nian gloran Tung-Li. El ĉiuj ni li estas pli proksima al la lando kaj popolo. Li estas policestro. Li estras ankaŭ la distribuon de nutraĵoj kaj zorgas pri bonaj moroj. Li nutras la popolon per rizo kaj per bambuaj bastonoj. Leviĝu, Tung-Li, kaj ne timante pri viaj noblaj kalkanoj diru al ni, kiel fartas nia Ĥinujo.
Ĉiuj levis la fingrojn pro respekto al la imperiestro.
Tung-Li leviĝis kaj farinte, laŭ la ceremonia rito, 472 riverencojn, diris:
— Filo de l’ Ĉielo! Eĉ la hundo kuraĝas boji kontraŭ la luno. Tiel ankaŭ mi ĉerpas la kuraĝon paroli en via ĉeesto. La sensignifa vermo parolos nur la veron. Ĉar la malveron oni devas elpensi. La sencerba vermo ne havas por tio sufiĉe da saĝo. La malveron elpensas saĝaj homoj, sed por la malsaĝuloj pli konvenas diri la veron...
— Pekin militas kontraŭ Nankin. Nankin militas kontraŭ Kanton, Kanton kontraŭ Ŝanghaj. Dume la tuta Ĥinujo floras en bonstato. La bonstato de nia Ĥinujo atingis tian gradon, ke ĉiuj alilandaj diabloj estas pretaj formanĝi sin mem pro envio. Estas sufiĉe, se mi diros al vi solan frazon, granda kaj plej prudenta imperiestro! La bonstato de Ĥinujo atingis tian gradon, ke ĉe ni la kokinoj demetas orajn ovojn.
— Kiel, orajn ovojn? — ekkriis la imperiestro.
Lia voĉo estis simila al la sonoro de arĝentaj sonoriletoj.
— Tio ja okazas nur en fabeloj!
Tung-Li, farinte la ritajn 372 riverencojn, respondis:
— Tio okazas ankaŭ en la lando de la fabela bonstato, en Ĥinujo. Se vi ne estus imperiestro, mi dirus al vi: „promenu mem al la bazaroj, ne dispreminte sur la vojo vian sensignifan vermon kaj plej favore observu mem“. Kiom kostas unu deko da ovoj? Dek orajn dukatojn. Ĉiu ovo — unu dukato! En alia lando la homo devas labori la tutan tagon de mateno ĝis nokto por akiri dukaton. Kaj ĉe ni? Unu laŭta kokina kluko kaj dukato jam estas preta! Unu kluk-kluk! — unu dukato!
Ĉiuj levis la fingrojn pro miro, nur la saĝulo Ĉi-San diris:
— Tie, kie tro gaje fartas la kokinoj, ordinare tro malgaje fartas la homoj!
Sed la imperiestro faris al li favoran silentigan signon kaj rimarkis:
— Nia granda instruulo Ĉi-San estas prudenta kaj tial, Tung-Li, ne atentu lin! La prudento ekzistas sur la tero por malheligi la gajecon. Same kiel en la ĉielo ekzistas la nuboj por ŝirmi la sunon.
— Kiel vi diris, Tung-Li? Kluk-kluk! — kaj dukato! Kluk-kluk! — dukato! Kluk-kluk! — dukato!
Kaj la tuta regna konsilantaro patose ripetis:
— Kluk-kluk! — dukato!
Ankoraŭ neniam antaŭe okazis tiom gaja kunsido de la regna konsilantaro.
La imperiestro ordonis sonorigi kaj diris:
— La kunsidon de la regna konsilejo mi proklamas finita. La regna konsilejo estas loko de la enuo, zorgoj kaj sopiro. Kaj mi estas tro feliĉa nun, tro ĝoja, tro gaja en la animo por sidi en tiu enuiga loko! Mi ordonas por la tuta Pekin popolajn festojn je tri tagoj kaj amuzojn kun fajraĵoj kaj iluminado pro la feliĉa okazo!
Kaj la regna konsilantaro disiris kun laŭta aklamado:
— Kluk-kluk! — dukato! Kluk-kluk! — dukato!
Gaje kaj ĝoje la imperiestro venis al siaj ĝardenoj. La unuan renkontitan mandarenon de la 14a rango li altigis ĝis la unua.
La renkontitan mamnutrantinon de sia plej aĝa filo li faris generalo kaj paŝis plue, disdonante la ordenojn de la Drako, kolorajn bluzojn kaj tufbutonojn por la ĉapoj, kvazaŭ stelojn de l’ Lakta vojo.
Tiel li venis ĝis soleca dometo en la ĝardeno, kie inter la floroj loĝis la saĝulo Ĉi-San.
— Mi ŝatas la saĝulojn nur de malproksime! — diris la imperiestro — en proksima distanco mi ne scias kiel paroli kun ili. Al vi, saĝuloj, mi ne povas donaci la ordenon de la Drako de ia rango; vin ĝojigas nek la flavaj, nek la bluaj bluzoj! Vin ne interesas eĉ la tufbutono sur la ĉapo!
— Ho, granda kaj glora imperiestro — respondis la saĝulo — se vi en via granda favoro donacus al mi dekon da ovoj, mi trovus en nia ĥina lingvo nenian decan vorton por danki vin.
— Kiel? Vi?! Saĝulo?! — kun miro ekkriis la imperiestro — vi ĝojus pro tiom malgrava donaco?
— Ĉu nur solaj malsaĝuloj manĝas? — demandis Ĉi-San — mi jam havis la honoron raporti al vi, ke tie, kie tro gaje fartas la kokinoj, kutime tute malgaje fartas la homoj. Bone estas diri: kluk-kluk! — dukato! Sed la homoj en tiu situacio mortas pro malsato!
— La Drakoj forprenu tiun malbenitan Tung-Li! — kun malespero ekkriis la imperiestro — min, la filon de la ĉielo, li faris ia koko en kokejo. Mi, suvereno de 500 milionoj da ĥinoj, ekĝojis kiel koko en la kokejo!
— Kluk-kluk! — dukato!
La imperiestron kaptis tia malbona humoro, ke li forgesis eĉ ordoni, ke oni alportu al la saĝulo la dekon da ovoj, li rapidis al la palaco, ĉesigis la festenojn kaj amuzojn por la popolo, fajraĵojn kaj iluminadon kaj ree kunvokis la regnan konsilantaron por treege grava, senhezita afero.
La regna konsilantaro kunvenis.
La imperiestro estis malserena kaj lia voĉo sonis kiel la tondro de tamburo.
— La malŝatinda Tung-Li — diris la imperiestro — prezentis al ni hodiaŭ la staton de nia Ĥinujo floranta, dum la lando efektive estas pereanta! En la lando la kokinoj metas ovojn valorajn po unu dukato kaj tia saĝulo, kiel Ĉi-San, la gloro, belo kaj ornamo de nia regado — devas morti pro malsato! Pripensu, kion diros la idaro, kion diros la arĥeologoj, la historio? „Ĉing-Ĉang. Dum lia regado la saĝa, fama, granda Ĉi-San, la belo kaj ornamo de l’ Ĉiela imperio mortis pro malsato!“ Iun okjaran bubon oni demandos en la lernejo: „Pro kio estas fama la imperiestro Ĉing-Ĉang?“ Kaj la kanajleto respondos: „Pro tio, ke dum lia regado la saĝuloj mortadis pro malsato. Tiel ekzemple dum lia regado mortis pro malsato la plej granda filozofo de Ĥinujo — Ĉi-San!“ Kaj la instruisto, anstataŭ vipi la bubon, diros al li: „Bonege!“ Mia nomo do estos forstrekita el la libro de la antaŭuloj. Ĝi fariĝos moko, hontigaĵo por la estontaj generacioj de Ĥinujo! Jen ĝis kia situacio alkondukis min vi, malŝatinda Tung-Li, per via fanfarono: kluk-kluk! — ora dukato!
Tung-Li, defendante siajn kalkanojn, lerte stariĝis kaj farinte la ritajn 637 riverencojn, diris:
— Se al la idioto, filo de mia patro, oni permesos paroli — mi petas la vorton, granda Imperiestro.
— En senlima favoro nia ni permesas: vi povas ankoraŭ unufoje malbonigi la aeron per via spiro. Parolu. Ni aŭdu, kion diros al ni la plej malinda el ĉiuj niaj vermoj!
— Filo de l’ Ĉielo — diris Tung-Li, sin klinante al la piedoj de la imperiestro, — la krimo nun estas okulvidebla. La ovoj kostas po unu dukato. Oni devas nur difini, kies kalkanoj estas kulpaj pro tio.
Kaj ĉiuj mandarenoj trovis, ke la vortoj de Tung-Li estas konformaj al la leĝoj kaj kutimoj de la Ĉiela imperio.
— Oni trovu nur la ĝustajn kalkanojn — diris la saĝa Ĉi-San.
— Tiel estas, — kun patoso jesis Tung-Li — la prudento mem parolas per via buŝo, granda kaj saĝa Ĉi-San. La ĝustajn, la ekzakte ĝustajn kalkanojn oni devas trafi! Kies kalkanoj tamen estas kulpaj pro la alta prezo de la ovoj? Kiu komercas per ovoj en la vilaĝoj? La vilaĝanoj! Sekve iliaj kalkanoj estas kulpaj. Oni instruu ilin per bambuoj kaj la ovoj malkariĝos.
— Via konsilo ŝajnas esti diktita de la prudento mem! — diris la imperiestro. — Tung-Li, ordonu!
Kaj Tung-Li ordonis.
Sep bambuajn boskojn oni eluzis por instrui la ĥinajn vilaĝanojn pri tio, kiajn prezojn ili postulu por la ovoj.
La ovoj tamen ankoraŭ plikariĝis.
Sur la bazaroj oni vendis ilin jam po du dukatoj.
— Unu dukato por la ovo, la dua por la instruo per bambuoj. La kalkanoj ankaŭ ja valoras ion, ĉu ne?
La imperiestro dum longa tempo ne vidis la prudentan instruulon.
La saĝulo Ĉi-San kuŝis en sia dometo kaj inter la floroj mortadis pro malsato.
La imperiestro vizitis lin.
— Tia multfoje pruvita rimedo, kia estas la bambuoj kaj eĉ ĝi ne helpas!! — en malespero ekkriis la imperiestro.
Kaj la saĝulo, kolektinte la lastajn fortojn, ekflustris:
— Oni trafis malĝustajn kalkanojn, Filo de l’ Ĉielo!
La imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.
Kaj la regna konsilantaro kunvenis.
— Malkaŝe dirante, miaj mandarenoj, — komencis la imperiestro (liaj vortoj estis tiam kiel malvarmiĝinta teo):
— ... mi ne ŝatas la saĝulojn. Ili estas homoj, kiuj donas tro multe da klopodoj. Kian diferencon al ili prezentas la simplaj, nesaĝaj homoj! Ili vivas sian vivon kaj se venas la morto — ili pace kaj kviete mortas, sen ia embaraso por la aliaj. Sed gardu nin Dio, havi en nia zorgado ian famulon. Estas granda respondeco antaŭ la sekvontaj generacioj. Se la famulo mortos, tuj stariĝos la demandoj: pro kiu kaŭzo, kial, kiamaniere? La granda Ĉi-San denove mortas. La ovoj ankoraŭ plikariĝis kaj neniam la senmorteco estis al la saĝulo tiel proksima, kiel en la nuna momento. Ĉiuj viaj penoj, Tung-Li, estis vanaj!
— Filo de l’ Ĉielo, ne malsanigu vian dian hepaton! Vian hepaton bezonas la patrujo — ekkriis Tung-Li, farinte la ritajn 837 riverencojn. La malbono estas konata: ĝi estas la alta prezo de la ovoj. La kuracilo estas la bambuoj. La eraro estis nur en la apliko. La bambuoj tuŝis la malĝustajn kalkanojn.
— Jes, jes. Eĉ la saĝa Ĉi-San diris: „malĝustajn kalkanojn“.
— Mi, malsaĝa filo de mia patro, estas feliĉa, ke mia opinio koincidas kun la opinio de la fama saĝulo. Tio signifas, ke de nun oni apliku la bambuojn kontraŭ la ĝustaj kalkanoj. Ni uzis ilin kontraŭ la kalkanoj de la vilaĝanoj. Sed en aĉeto kaj vendo estas kulpaj du personoj: tiu, kiu altpreze vendas kaj tiu, kiu altpreze aĉetas. Laŭ kia rezono la pekinanoj pagas po du dukatoj por ĉiu ovo? Per tio ili nur akcelas la prezaltiĝon, instigas la avidecon kaj malbonigas la vilaĝanojn. Oni batu ilin per la bambuoj. Ke ili ne faru marvirtaĵojn! Estas necesa la batalo kontraŭ la avideco, sed ne malpli necesa estas la batalo kontraŭ la malŝparemo.
— Tung-Li — ekkriis la imperiestro — via propono estas konstruita laŭ ĉiuj reguloj de la logiko kaj justeco. Tung-Li, ordonu!
— Por tiu ĉi fojo estos bezonaj pli multaj bambuaj bastonoj — rimarkis la mandareno, estranta la regnan trezorejon.
— Ĉu mi ŝparos la bambuojn por miaj regnanoj? — romantike aklamis la imperiestro.
Kaj la batalo kontraŭ la malŝparemo komenciĝis sur ĉiuj bazaroj de Pekin.
Tri tagojn daŭris la batalo.
Tutajn tri tagojn.
La kvaran tagon oni vendis la ovojn po kvar dukatoj.
Neniu kuraĝis aĉeti ilin sur la bazaro malkaŝe.
Oni vendis la ovojn el sub la baskoj kaj tial duoble pli kare, ol antaŭe.
La saĝa Ĉi-San, kiel prudentulo, ne venis al la bazaro mem, sed sendis la servistinon.
La servistino venis de la bazaro malfrue, sur la piedfingroj — ŝi jam ne povis paŝi normale.
Sed anstataŭ kvar ovoj, ŝi alportis nur unu.
La imperiestro en sia senfina zorgo pri prudento, vizitis Ĉi-San-on por ekscii pri lia farto.
Kaj li ekvidis lin preskaŭ mortanta.
La saĝulo montris per la fingro siajn kalkanojn kaj flustris:
— Ree la malĝustajn...
La imperiestro ekploregis:
— Ĉi-San! Prudenta! Granda! Instruanto! Kuraĝu! Ne mortu, nur unu tagon ankoraŭ! Mi ĵuras je la Drakoj, ĉio estos korektita ĝis morgaŭ! La afero kostos la kapon de la malŝatinda Tung-Li!
Kaj la imperiestro ordonis tuj kunvenigi la regnan konsilantaron.
La regna konsilantaro kunvenis.
La Filo de l’ Ĉielo estis kolera.
Liaj okuloj fulmis.
Lia voĉo sonis kiel tondro.
Li ekkriis:
— Malinda Tung-Li! Estu preta meti sur la eŝafodon la putrintan bulbon, kiun vi kuraĝas nomi via kapo. La granda Ĉi-San mortas kaj la historio estas preta kondamni nian nomon per malhonoro!
Tung-Li falis antaŭ la imperiestro kaj ekkriis:
— Filo de l’ Ĉielo! Ĉu ne estas tute egale: ĉu hodiaŭ, ĉu morgaŭ falos tiu malindaĵo, kiel mia kapo? Nur unu tagon de vivo, ho, suvereno de la universo! Kaj mi ĵuras, ke mi trafos la ĝustajn kalkanojn. Ni esploris ĉiujn suspekteblajn kalkanojn en Ĥinujo, sed ne esploris nur la ĝustajn. Kiu metas la ovojn? La kokinoj! Do oni devas bati la kokinojn sur la kalkanojn! Ke ili ne metu karajn ovojn, ne metu!
La tuta regna konsilantaro fariĝis serenvizaĝa pro ĝojo, aŭdinte la simplan, klaran kaj justan solvon.
— Tung-Li, ordonu! — diris la imperiestro.
Kaj Tung-Li ordonis.
Dum la tuta tago ĉie en Ĥinujo oni devis tiam krii por esti aŭdata; tiom laŭte pepis la kokinoj.
Oni kaptis ilin, tenis je la piedoj kaj batis per la bambuoj sur la kalkanojn.
La sekvantan tagon la kokinoj jam ne metadis plu ovojn.
En morta timo vizitis la imperiestro Ĉi-San-on en lia dometo inter la floroj.
Ĉi-San agoniis.
Kun la kvieta rideto de saĝulo, li sin turnis al la ploranta ĉe liaj piedoj imperiestro, kolektis la lastajn fortojn kaj diris:
— Vin interesas, ho, Filo de l’ Ĉielo, kion diros pri vi la historio? Ne timu. Nenion apartan, malbonan. Ĝi diros: „Ĉing-Ĉang estis bona imperiestro. Li havis la plej bonajn intencojn. Sed lin persekutis sola malprospero: li ĉiam trafadis la malĝustajn kalkanojn“. Ne malkvietiĝu tamen, Filo de l’ Ĉielo. La saman sorton havas tre multaj imperiestroj en la mondo. Ĉiam trafi la malĝustajn kalkanojn!
Dirinte tion, la saĝa Ĉi-San mortis.
Ĝi okazis matene, unu tagon antaŭ la kristnasko.
Vaĉjo, veninte la kuirejon, ludis kun porkideto.
Kaj la kuiristino Akilino legis en la „Folio“ pri la Boera milito, ploris kaj terure insultis lordon Chamberlain.
— Ĝuste la sama, kiel mia sentaŭgulo! Ankaŭ batas virinojn! Ha! Ĉu li ne estas barbaro?
Iom priplorinte, ŝi enfalis en melankolian humoron.
Melankolie kaj distre ŝi ekrigardis la horloĝon kaj diris:
— Estas jam la tempo por kuiri.
Melankolie kaj distre ŝi prenis Vaĉjo-n kaj buĉis lin.
Melankolie kaj distre ŝi eligis liajn intestojn kaj metis lin en la bolantan akvon de kaserolo por kuiri.
Kaj la porkidon ŝi klake frapis sur la subdorson.
— Estas generalido kaj venas sin amuzi en la kuirejon!
Malgraŭ ĝia oreltranĉa krio ŝi forportis ĝin al la vartistino.
— Jen, prenu la malpurulon!
La vartistino siavice klakis unu frapeton kaj metis la porkidon en la liteton de Vaĉjo.
— Kuŝu, malbonulo!
Ŝi mem pensis tiam:
— Ĉu oni donacos al mi lanŝtofon por la festotago aŭ ree trompos?
La porkido pro kriego kaj frapoj ekdormis en la liteto de Vaĉjo.
Kaj Vaĉjo jam delonge bolis en la kaserolo.
Tiel okazis la ŝanĝo, havinta por la porkido grandajn sekvojn.
Kial neniu rimarkis la intermikson — oni povas klarigi per antaŭfesta tempo, kiam ĉiuj fariĝas malatentaj.
Kiam sekvantan tagon vespere, sur la manĝotablon oni metis Vaĉjo-n, garnitan per acidkremo kaj kreno — Vaĉjo kaŭzis ĉies admiron.
Ĉiuj manĝis lin kun plezuro.
Kaj generalo Betriŝĉev, manĝinte ripon, petis ankaŭ la malantaŭan piedon.
— Estas ne porkido, sed kvazaŭ infaneto!
Al kio la patrino de Vaĉjo kun fiero respondis:
— Hejme flegita!
Tiu ĉi frazo instigis generalon Betriŝĉev eĉ laŭte ekspiri.
— Hejme flegita! Tio rememorigas bonan malnovan epokon de bienuloj. Tiam porkoj estis naturaj. Kaj kio nun? Kia tempo estas? Mankas veraj porkoj!
Al kio la patro de Vaĉjo, granda spritulo, rimarkis:
— Porkoj mankas ĉiam antaŭ la apero en granda kvanto!
Kaj prenis la „antaŭan piedeton“.
La porkido dume ludis kun infanoj.
Antaŭ la vizito de infanoj-gastoj oni ĝin vekis kaj vestis per pura bela vesteto.
Estis nur sola strangaĵo: la infano neniel volis stari sur la piedoj, sed kuris tra la ĉambroj kvarpiede.
Malgraŭ la rezonigo de la aĝuloj:
— Vaĉjo, ne kuru kvarpiede! Malbonulo! Vaĉjo, estas honto kuri sub la liton. Tio ne decas! Montru, kiel Vaĉjo scias paŝi. Faru per la lipetoj: tprua!
La infano, malgraŭ la rezonado, kuris kvarpiede.
— Ha, kiel amuza li estas, — ĝojis la patrino rigardante lin.
Ŝi kaptis lin kaj surŝutis per kisoj.
— Anĝeleto mia! Vivo mia! Mia sango!
Kaj alpremis al la amanta patrina koro, svenanta pro emocio kaj feliĉo.
Al la gastoj „Vaĉjo-n“ oni prezentis, tenante lin sub la „manetoj“.
— Li tiel kapricas hodiaŭ, tiu ĉi sentaŭguleto!
La porkido neatendite havis kolosan sukceson.
— Kerubeto! — aklamis unu sinjorino — ĝuste kiel kerubeto!
— Kaj tiel similas la patron — mire diris la alia.
Kaj generalo Betriŝĉev faris por la infano „kaprinajn kornojn“ el du fingroj kaj diris:
— Brava bubo! Mi mem en via aĝo estis tia!
Ĉe tiaj vortoj la porkido histerie ekkriis kaj ĉiuj aklamis:
— Estonta Mazzini!
La infanoj, invititaj al la festeno, entuziasmiĝis, rigardante la prezentitan al ili porkidon.
Ĉar en infanaĝo ni pli ŝatas bestojn ol homojn.
Neniam la infanoj havis kamaradon pli amuzan kaj gajan.
Ĉiuj tuj ekamis lin.
Precipe la malgranda fileto de grafo Zavihrajskij.
Malgranda grafido tuj enamiĝis en la kamaradon, kuranta kvarpiede.
— Esas lidinda!
Kaj komencis mem kuri kvarpiede.
Li enamiĝis por la tuta vivo kaj sentis sin forte ligita al la porkido.
Poste tio havis tre grandan signifon en la viva kariero de la porkido, ĉar ĉiuj, kiuj rilatis kun la familio de grafoj Zavihrajskij fariĝis pro tio efektivaj ŝtataj konsilantoj.
La infanoj neniam sin amuzis tiel kaj estis tre gajaj.
Kiam oni volis preni ilin por forkonduki hejmen, eksplodis laŭta plorado.
— Ni ne volas! Ni volas ludi kun Vaĉjo! Ni amas Vaĉjo-n!
— Ha, kiel ĉarma estas via Vaĉjo! kiel ĉarma — entuziasme diris la gepatroj.
Tiamaniere dum la unua apero en la „mondo“ la porkido havis pozitivan sukceson ĉe plen- kaj junaĝuloj — ĉe ĉiuj.
Apartan miron li elvokis, kiam foje li eligis:
— Grunt!
Ĉiuj ekaplaŭdis.
— Genia infano!
— Nur dujara kaj... — sin turnis la mirigitaj gastoj unu al alia.
Kaj la infanon oni komencis nomi de tiu tempo:
„Gruntulo!“
— Li faros brilan karieron — diris la patro.
Kaj la patrino jam revis pri sukcesoj, kiujn havos ŝia Gruntulo, ŝia sango ĉe la belmondaj sinjorinoj.
Eĉ unu tago ne pasis, ke la Gruntulo ne estis invitita al konatuloj.
— Kara Ekaterina Vasiljevna! Pro Dio, sendu al ni vian ĉarman, ĉarman Gruntulo-n. Nia Niĉjo simple ne povas vivi sen li.
— Kolombineto, Ekaterina Vasiljevna! Mi jam ne scias kion fari kun nia Marinjo. Mia etulino vere enamiĝis en vian Gruntulo-n. Pro ĉio sankta sendu lin al ni almenaŭ por duonhoro.
Oni estis devigita fari la liston de tiuj invitoj kaj akceptis la abonon antaŭe.
— Ĉarma kaj kara Anfisa Jakovljevna! Mia Gruntulo ne povas esti ĉe vi pli frue ol la estontan ĵaŭdon. Por ĉiuj antaŭaj tagoj jam estas abonita!
Tiel la porkido ligis kaj fortikigis la amikecon kun la plej multenombra kaj elektita societo.
Grafo Zavihrajskij mem venadis en propra kaleŝo inviti Gruntulo-n.
— Mia sentaŭgulo ne povas vivi sen Gruntulo.
La grafo invitis la patron de Gruntulo servi en sia oficejo kaj ĉiamaniere penis prosperigi lian bonhavon por ne disiĝi de Gruntulo.
— Kion fari? Se mia sencerbulo ne povas vivi sen via filo.
— Ankoraŭ infano kaj jam helpas la gepatrojn — emocie diris la patro de Gruntulo.
La porkido ne parolis ĝis kvar jaroj.
— Strange estas — maltrankviliĝis la gepatroj kaj sendis lin al profesoro Berlino-n.
Profesoro en Berlin observis lin, subsekcis ion sub lia lango kaj sendis al profesoro en Vieno.
Profesoro en Vieno ankaŭ observis, eltranĉis ian glandon kaj sendis al profesoro en Frankfurt sur Main.
Profesoro en Frankfurt faris ian kaŭterizon.
Kaj la porkido komencis paroli.
Kun granda peno. Sed uzante tri lingvojn.
Paŝi sur malantaŭaj piedoj Gruntulo lernis, kompreneble, pli frue. Tiel li faris fine la aspekton de infano el bona familio.
Komence Gruntulo havis du guvernistinojn, poste du guvernistojn.
Ĉiuj ili servis antaŭe en la plej bonaj familioj.
Kaj ĉiuj ili estis entuziasmigitaj pro Vaĉjo-Gruntulo.
— Malofte oni havas tiom kapablan edukaton.
Fakte, Gruntulo ne estis tro rapida en la pripenso. Precipe kiam li devis solvi matematikajn taskojn.
Sed li ĉiam sidis, mallevinte la kapon kaj iris rigardante sub la piedojn.
— Sehr, sehr ernsthafter Knabe [12] ! — diris la instruisto-germano.
— Je-es, li ne estas supraĵulo! — kun fanfarono rimarkis la patro.
— Ne estas ia supraĵulo!
Ĝis dek jaroj Vaĉjo-Gruntulo estis „preparita“ kaj oni sendis lin al la plej bona instituto.
Tie li ankaŭ altiris al si ĉies simpatiojn.
De la instruistoj — pro lia seriozeco kaj foresto de supraĵaj ideoj.
De la lernantoj — pro lia kapableco kuri kvarpiede kaj senimite eldiri:
— Grunt!
La lernejo estis de tia tipo, kie oni ĉefe atentis la „spiriton“ de la lernantoj kaj la spirito de Vaĉjo-Gruntulo entuziasmigis ĉiujn.
— Li estos la plej fidela gardanto de niaj tradicioj. La spirito de kamaradeco estas en li tre granda. Rigardu! Ĉiam li postkuras la kamaradojn. Ĉiam!
Atinginte 16-jaran aĝon, Gruntulo havis tre gravan okazintaĵon. Liajn gepatrojn jam delonge maltrankviligis unu enigma cirkonstanco.
Ilia infano havis vosteton. Vere, ne grandan, sed tamen vosteton. Kaj aldone al tio — spirale volvitan!
La patro rigardis la cirkonstancon filozofie:
— Diablo prenu la voston. Ne gravas. Ĝi ne estas videbla!
Sed la patrino ofte kaj multe ploris, pensante:
— Tamen, kiel li faros la sukcesojn ĉe la sinjorinoj...
Kiam Gruntulo havis 16 jarojn oni sendis lin Pariz-on al fama profesoro-kirurgiisto.
La fama profesoro-kirurgiisto esploris lin kaj diris:
— Malgravaĵo! Ni detranĉu la vosteton.
Kaj por kvietigo montris la kuŝantajn en alkoholo 666 aliajn identajn vostetojn, spirale volvitajn, kiujn li detranĉis lastatempe.
— Nun tio ofte okazas!
La vosteto estis fortranĉita kaj ĉiu ligilo kun la pasinteco tiamaniere estis ŝirita.
Fininte la lernejon, Gruntulo eniris la vivon kiel kandidato por iu grava posteno kaj plenumanto de specialaj ordonoj.
Nun li estis Gruntulo sole por grafo Zavihrajskij, Vaĉjo por la kolegoj kaj Vasilij Petroviĉ por la aliaj.
Juna homo, de alloga korpulenteco, portanta nazumon.
Lia profilo ne estis eksterordinara, sed la sinjorinoj trovis, ke en ĝi estis io, se ne „romana“, do almenaŭ „nobla“. La kapo estis ĉiam modeste mallevita kaj la okuloj rigardantaj teren.
Tio tre plaĉis al ĉiuj.
— Tre malofta junulo! Kun propraj reguloj!
Nur en unu okazo tiuj modeste mallevitaj okuloj leviĝis kaj eĉ brilis per malica fajro.
Vasilij Petroviĉ mem ne sciis tion klarigi.
Sed kiam oni diris apud li la vorton koto — li sentis, ke oni volas forpreni de li ion, la plej karan.
Se oni nur prononcis la vorton, Vasilij Petroviĉ tuj fariĝis maltrankvila kaj liaj okuloj ekfulmis.
— Koto? Sed kion vi volas? Estas ja nia koto, hejma!
Ni vivos eĉ en koto! En la nia! En la propra!
Tio faris tre agrablan impreson.
— Nu, certe li estas tre juna, varma kapo, li troigas.
Sed en sia fundamento liaj aspiroj havas tre bonan, bonegan grundon! Estas pli bone, se oni preferas la hejman al la fremda! La junulo estas sur vera vojo. Kun perfektaj pensoj. Alia afero malkvietigis Vasilij Petroviĉ-on: de tempo al tempo li subite laciĝis por paŝi, stari, sidi. Li sendetene volis stari kvarpiede.
Tiom sendetene, ke foje li efektive ne povis sin haltigi.
Aperinte kun ia speciala raporto antaŭ tre grava kaj lacigita pro aferoj persono, Vasilij Petroviĉ subite stariĝis kvarpiede. Li kuris tra la kabineto, tranĉorele kriis, gruntis, frapis per la nazo en la genuon de la grava persono kaj komencis froti la dorson ĉe angulo de la skribotablo.
— Ĝuste kiel porko! — ĝoje ekkriis la grava persono kaj ekridis tiel, kiel li ne ridis jam pli ol antaŭ dudek jaroj.
Ĝislarme!
— He, fratulo, vi estas granda komikisto! Ha! Dankon, dankon al vi. Tre ridigis min, maljunulon! Jam delonge mi ne amuzis min tiel bone. Tio tre utilas inter la aferoj. Pro tio freŝiĝas la kapo. Bravulo!
Kaj la grava persono ordonis:
— Por la raportoj ĉiam sendu al mi Vasilij Petroviĉ-on. Ĉiam!
Venante la kabineton de la grava persono Vasilij Petroviĉ mem ĝislace ĉiam ĝuis la kuradon kvarpiede, frotis sin ĉe la anguloj kaj gruntis.
Kaj la grava persono ridegis, kriante:
— Sufiĉe! Sufiĉe! Mi mortos! Ho, karuloj miaj... Eĉ mi ridas! Eĉ mia animo juniĝis!
Vasilij Petroviĉ-on ankaŭ maltrankviligis liaj strangaj sonĝoj.
En sonĝo, krom porkoj, li vidis nenion.
Ĉiam li sonĝis pri porkino kun dek du porkidoj. Ĝi venadis al li, frapis lin per la nazo kaj diris:
— Ĉiuj estas nur viaj.
— Mi devus edziĝi — decidis Vasilij Petroviĉ.
Kaj foje, post la sonĝo pri porkino kun dek kvar porkidoj, li iris kaj faris edziĝoproponon al fraŭlino Zinjo Zvezdinceva.
Zinjo Zvezdinceva, juna fraŭlino, kun vizaĝo de angla miss, kun okuloj klaraj kiel kristalo, kun pura rideto, tiel nomata „sankta“ — sin okupis per fajrogravurado sur ligno, helpis al sia patrino en filantropio, legis Catulle Mendes kaj Armand Sylvestre, petante pri la „nebulaj frazoj“ klarigojn de sia guvernistino, estinta pariza „stelo“ kaj dum longaj horoj observis sin tra spegulo, pozante antaŭ ĝi „en nenio“, ridetante per enigma kaj multepromesanta rideto.
Kiam la amikinoj demandis ŝin:
— Kial vi edziniĝas kun Vasilij Petroviĉ?
Ŝi respondis:
— Il est très, très cochon [13] !
Ilia edziĝofesteno estis vera festo por ĉiuj bonpensuloj de la mondo!
— Tia mirinda paro! Juna homo tiom bonkonduta kaj tiom virta fraŭlino!
Multaj eĉ ploris.
Vasilij Petroviĉ havis brilan karieron kaj ne malpli brile prosperadis finance.
Li gajnis grandan monon per sia voĉo.
Certe ĝi ne estis la voĉo de Mazzini aŭ Battistini — ĝi estis nur simpla, tranĉa porkida krio, sufiĉe sonora kaj penetranta.
Kiam „ekvigliĝis“ la patruja industrio kaj fondiĝis iu nova nafta, or- aŭ karbomineja entrepreno — Vasilij Petroviĉ tuj komencis krii per sia porkida voĉo:
— Ĉu? La entrepreno de sinjoroj Ivanov? Ho, ho, mi konas ilin!
En tiuj aferoj lin helpis lia origino.
Vasilij Petroviĉ havis senbridan pasion por malantaŭaj regionoj de kortoj kaj por balaaĵejoj.
Li ĉiam fosis en balaaĵo de ĉiuj hejmoj kaj por ĉiu homo posedis peceton da ia abomenaĵo, fosita en balaaĵejo.
— Tiu ĉi sinjoro? Sed li ja estas... Li faris...
Aŭdinte la porkidan krion, ĉiuj ekatentis, vole-nevole aŭskultis.
Kaj fondantoj de iu mova akcia societo sin ĵetis al Vasilij Petroviĉ.
— Tre estimata. Ĉu vi ne bonvolus akcepti kiel donacon kelkajn niajn fondakciojn?
Por ke li ne kriu siajn abomenaĵojn pri la fondata societo.
Tiamaniere Vasilij Petroviĉ fariĝis kunfondinto de ĉiuj akciaj societoj, aperintaj dum lia floranta kariero.
En la mondo oni nur miris pri liaj diversflankaj talentoj.
— Ĉie li estas! Kion viva, interesema homo! Neniu entrepreno aperas sen li! Kiu scias simile labori por la patrujo?
Li partoprenis eĉ en literatura movado.
Havante monon kaj bonan situacion, li baldaŭ komencis dediĉi siajn ripozhorojn al la verkado.
Tie ĉi ankaŭ helpis lin lia origino.
Ŝatante koton, li ĉie, sur ĉiu loko sciis knedi ĝin.
Kiam li skribis pri opereta primadono, aŭ pri internacia kongreso — li ĉie sciis aldoni koton kaj eĉ en tia kvanto, ke supersataj legantoj diris:
— Voltaire!
Kaj eĉ la facilanimeco kun kiu li fosis koton, nur plialtigis Vasilij Petroviĉ-on en ĉies opinioj.
Ĝi prezentis agrablan aldonon al lia seriozeco kaj pli videble elmontris liajn virtojn.
Inter ĉiuj nomitaj sukcesoj kaj brilo nur unu tragika okazintaĵo por momento hezitigis Vasilij Petroviĉ-on.
Ĝi estis, kiam lia patro estis mortanta.
La maljunulo havis ankoraŭ kelkajn minutojn por vivi.
Sur lia vizaĝo disfluis kvieteco kaj antaŭmorta prudento.
Vasilij Petroviĉ sidis apude.
La maljunulo malfermis la okulojn, kun amo ekrigardis la filon kaj diris:
— Vaĉjo! Mi gajnis kaj ŝparis tutan mian vivon. Ĉio restis por vi. Ankaŭ vi mem gajnas tre multe. Vi havas ĉion sufiĉe. Vaĉjo, nur unu vorton: pripensu iomete pri la animo!
Kaj subite Vasilij Petroviĉ eksentis strangan, senbridan deziron grunti kaj karese ŝovi la nazon al vizaĝo de la patro.
Li leviĝis kaj premis sian nazon al la malvarmiĝanta, flava, kvazaŭ el vakso farita, vizaĝo de la patro kaj gruntis tiel sonore, kiel neniam antaŭe. La maljunulo sidiĝis. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj.
Li rigardis Vaĉjo-n kun teruro, kvazaŭ li unuafoje vidis tiun vizaĝon kaj ekkriis:
— Porko!
Kaj falis sur la kusenojn morta.
Io sin ekmovis interne de Vasilij Petroviĉ.
Pro la krio de la mortinto li eksaltis.
Li kuris al spegulo, rigardis, movis la ŝultrojn kaj post momento diris kviete:
— Homo, kiel ĉiuj aliaj.
Kaj komencis esplori la skribotablon de la patro por vidi ĉu estas en ordo la testamento.
Tio estis la sola tragika minuteto en la daŭro de multaj brilaj jaroj.
Vasilij Petroviĉ grimpis pli kaj pli alten, elgrimpis treege alte, kiam subite...
Kiam subite tra Peterburgo disvastiĝis eksterordinara sciigo:
— Vasilij Petroviĉ, la fama Vasilij Petroviĉ, „mem“ Vasilij Petroviĉ, kuŝiĝis en koton, kuŝas en ĝi kaj manĝas el trogo.
Tio ekscitis la maljunularon.
— Diablo scias, kio okazas! Ĝis kia porkeco falis la homo!
Eĉ grafo Zavihrajskij mem diris:
— Ho, Gruntulo, tio estas jam tro!
La maljunularo estis ekscitita. Sed la juna generacio, ĉiuj tiuj kandidatoj por postenoj kaj ordonplenumantoj hontigis la maljunulojn:
— Vi parolas kiel veraj adeptoj de Voltaire!
Kaj deklaris:
— Ha, kia modesteco. Pli granda ol prudento. Tia homo kaj kuŝas en koto! Kia neniigo de sin mem: li ne volas manĝi alie ol el trogo! Li, li konscias sin malinda! Kia ekzemplo! Kia spirita forto! Li ne estas ĉi-monda homo!
Kaj se antaŭe oni kredis al Vasilij Petroviĉ, nun oni jam kredis je Vasilij Petroviĉ.
La tempo, eĉ la aero akcelis tion.
Oni pilgrimis al Vasilij Petroviĉ. Vasilij Petroviĉ-on oni demandis pri la aferoj gravaj, malgravaj kaj la plej gravaj.
Oni estis feliĉa, se li almenaŭ unufoje eligis sian:
— Grunt!
Tion oni akceptis kiel „jes“.
Kaj se li eldonis sian sonon dufoje:
— Grunt! Grunt!
Tion oni komprenis kiel: Vasilij Petroviĉ tion ne aprobas.
Kaj Vasilij Petroviĉ kuŝis en koto kaj gruntis.
Kiel tio okazis?
La tutan sian vivon Vasilij Petroviĉ ne povis facile preteriri apud koto. La tutan vivon li havis pro la vido de koto sendetenan deziron:
— Kuŝi! Kuŝi! Kuŝi!
Sed en la juneco Vasilij Petroviĉ per kosto de grandaj penoj bridigis en si tiun deziron.
Kiam li fariĝis pli aĝa kaj atingis ĉion, kion li povis atingi, li sciis nur unu aferon, kiu al li mankis.
Kaj ne povis plu sin deteni de la plezuro.
— Mi kuŝiĝu!
Li do kuŝiĝis. Kaj postulis, ke oni nutru lin nepre el trogo.
Tiel okazis tiu „superago“, kiu fine kaj senkondiĉe glorigis Vasilij Petroviĉ-on.
Kaj jen Vasilij Petroviĉ mortis.
La gazetoj skribis:
„Ni perdis idealon de homo. Faman aganton, grandan amikon de l’ patrujo, patron de multaj utilaj entreprenoj, verkiston kies Voltaire-simila spiriteco prezentis tiom interesan kontraston al la seriozeco kaj virtoj de la mortinto. Fine, ni perdis homon, altiĝintan ĝis ‚superago‘, homon, kies voĉon ni ĉiuj tiel avide atentis.“
Vasilij Petroviĉ kuŝis sur la tablo kaj oni intencis lin sekci. La kadavron oni bezonis ekspedi al familia bieno kaj por ke ĝi ne ekputriĝu, oni decidis ĝin balzamumi.
Por tiu celo laboris du profesoroj-kirurgiistoj.
Subite unu el ili ekkriis:
— Kolego! Tio ja, ŝajnas, estas ne homo, sed porko!
— Pro Dio — laŭ la tuta konstruo — porko!
La kolego rigardis lin, profunde enspiris kaj diris:
— He-e! Kolego! Se oni sekcos nin ĉiujn, kiom da homoj fakte estos porkoj!
La profesoroj rigardis unu la alian, ekridetis kaj daŭrigis la laboron.
Por konservi la brilan orientan koloron de la lingvo en la originala teksto, mi uzis en la traduko kelkajn neoficialajn vortojn kaj neologismojn, parte jam uzitajn en nia literaturo, parte de mi novadaptitajn, sen kies uzado, aŭ kun kies esperantaj klarigaj ekvivalentoj, la verko multe perdus kaj fariĝus malpli viva. En tiu rilato mi bone konsideris la principon de neceso, sed mi trovis por mi la pravigon en tio, ke eĉ nia oficiala vortaro entenas multajn „orientajn“ vortojn (trovatajn ankaŭ en mia libro) ekz.: kalifo , sultano , veziro , eŭnuko , minareto , moskeo , turbano , Korano , haremo . Tiuj vortoj siavice povus esti ankoraŭ unu fojon tradukitaj, klarigitaj per pli simplaj esperantaj vortoj, sed ni ne sentas tian bezonon, ĉar ili estas per si mem tute internacie konataj kaj uzataj. La enkondukitajn vortojn kiel: hurio , odalisko (haremanino), muftio , ŝejko , emiro , fetvo , kadio , nargileo , neguso (reĝo de Abisenujo), radĵaho (hinda reganta princo), mi ne altrudas por la nepra akcepto, sed mi volas, ke ili restu kiel pure „enciklopedia“ vortara valoraĵo por la pluaj eksperimentoj. Inter alie multaj el ili jam troviĝas en la plenaj nacie-esperantaj vortaroj.
La vortojn Alaho kaj padiŝaho mi uzis por la loka, akcentiga celo. Esperantan ortografion mi donis al ili por pli fleksebla kaj regula uzo en la stilo.
Krom tiuj „pure orientaj“ vortoj mi uzis kelkajn neologismojn, plejparte ankaŭ tre ofte renkontatajn en nia literaturo kaj vortaroj, ekz.: suvereno (monarko, solpotenca reganto), tempesto (ventego sur maro), tamburino (duontamburo kun tintiloj, uzata por la dancoj), pilavo , fugitivo (elmigrinto, forkurinto el sia lando, pro danĝero aŭ aliaj forpeligaj kaŭzoj), rivalo (konkuranta aŭ duelanta kontraŭulo), distribuo (disdivido, disdono, dislivero).
Mi permesis al mi ankaŭ uzi kelkajn novajn esperantajn formojn, ekz.: sukerumi , t. e. saturigi per la sukera siropo, fari konfitaĵon el iu frukto aŭ kreskaĵo, saturita per sukero; instruulo , nek instruisto, nek instruanto, sed ulo de la instruo, homo portanta en si la econ de instruemo, pro sia prudento kaj talento; homo de kiu oni konstante ion lernas.
Fine mi volus indiki ankaŭ tion, kion la traduko neeviteble devis perdi kompare kun la originalo. Unue, mi devis perforte uzi la virinan pronomon ŝi por Vero , alie la tuta senco de la fabelo ruiniĝus, almenaŭ laŭ la arbitra aspekto. Min pravigu la fakto, ke en ĉiuj lingvoj uzantaj la genrojn (la gramatikajn formojn, kiuj diversigas la partojn de la parolo laŭ la seksoj: vira, virina kaj neŭtra), Vero estas plejofte kompreno virinseksa.
Uzinte la pleonasmon juvelŝtono (anstataŭ simpla: juvelo ) mi volis esti konsekvenca kaj konforma al la leĝo de la fabela fetvo, kiu ordonas mortigi per ŝtonoj . En rusa lingvo juvelo estas esprimata per du vortoj „ multekosta ŝtono “, do en ĝi la konsekvenco estas plena. La legantoj bonvolu ne kritiki tro severe tiun necesan pleonasmon.
En la fabelo „Malĝuste trafitaj kalkanoj“ la frazo, „ ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj “ estas iomete neklara por tiuj, kiuj ne konas la rusan lingvon. Estas rusismo: „ Pro teruro, mia animo foriris en la kalkanojn .“ Per tiu frazo la rusoj priskribas la staton de homo, kiu antaŭ la danĝero perdas la sinregadon kaj normalan pensmanieron.
En la sama fabelo:
Restas al mi nur diri, ke mi transskribis la proprajn personajn kaj geografiajn nomojn plejparte fonetike. En la nomo Fatjma la meza „j“ estu legata kiel tre mallonga i , moliganta la antaŭan „ t “.
La tradukinto.
Piednotoj
[1] Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.
[2] Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.
[3] Imperiestro.
[4] Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.
[5] Princo (araba).
[6] Sortodestino.
[7] Religia dekreto ĉe mahometanoj.
[8] Orienta aroma brulaĵo.
[9] Juĝisto.
[10] Manĝaĵo el viando kun rizo.
[11] Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“. Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.
[12] Tre, tre serioza knabo!
[13] Li estas tre, tre porka!
Notoj de transskribinto:
Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.